Esperanto-politik-filozofia prelego kiu okazis je la 25a de marto 2021 en ZOOM, organizita de EDE-HU en Budapesto, estas audebla kaj videbla ankau rete en la YouTube, en 2partoj de la prelego:

1a parto; https://www.youtube.com/watch?v=QMBL2nLWzWc&t=10s

2a parto; https://www.youtube.com/watch?v=PD7g5lxlpLU&t=8s

Dialogiko de esperantista diplomato

La dialogiko estas necesa metodo por esperanto kaj por diplomatio. La tasko de ambau estas la solvo de la komprenproblemo. Kiu povas sincere nur tiam okazi, se ni la aliojn ne volas nur pri nia propra vero konvinki, sed ni provas ankau ilian veron kompreni. Tio superiras la klasikan dialektikon kaj deziras la novan dialogikan pensadon.

Char mi jam okupighas nun pli ol 45 jaroj kun la dialogika pensado, eble estas komperenebla, ke mi chie, en chio kaj che chiu, serchas la dialogikon. Nun, lastfoje mi trovis interese similan uzadon de dialogiko en diplomatio kaj esperanto.

Kiam la kompreno kaj uzado de dialogiko, jam precipe en la politiko estighis necesa. Sed bedaurinde tiu neceseco estas nur malofte komprenata. Plej ofte funkcias ankorau la „konvinka dialektiko“ en la komunikado, kvankam la maniero de la nova pensado montrighis neforshoveble necesa.

En la venonta prezentajho mi volas montri al la ligitecoj de esperanto kaj diplomatio, en la konkreta uzado de dialogiko.

En la aktuala politiko troveblas multe da ekzemploj por la neceseco de la superpasho la klasikan pensadon. Tia estas jus la rezulto de la Usonaj balotoj, kiuj pro la venkhisterio ne povas atingi akcepton. Kvankam chi tie estus nur fakte necesa envidi la klasikajn alternativojn.

Kaj tie apartenas ankau tiu alia frapanta ekzemplo: Ekzistas tiel primitivaj simplifigoj de la pensado, kiuj reduktas la realecon al, nigra-blanka alternativo. Ofte ni povas legi, ke Obama (estinta prezidanto) kaj Harris (la nuna vicprezidantino) estas nigraj.

Tiuj „komunikfakuloj“, jhurnalistoj, reporteroj, kiuj tielmaniere skribas, estas kolorblindaj? De tiuj neniu estas nek nigra, nek blanka. Se ni poli bone chirkaurigardas en la mondo, tute blankaj au tute nigraj homoj ech ne ekzistas. Kun digno esprimite, ili ambau reprezentas nuntempe, la plej altan shtupon de la dialogika sintezo de la homaro.

Tia de la realeco disa pensmaniero, apartaenas al la klasiko de la pasinta epoko. Ideoj, idealoj, idelogioj, deziroj, prerogativoj, falsas la realecon, kiuj en la estinteco jam ankau antaue okazis multe da problemojn. Konvinkeco, pri la nur propra vero, sen chiu alia alternativo, jam ankau ghis nun en la historio, okazigis sensolveblajn konfliktojn.

Samtempe montrighis en nia estanteco la limoj de la konvinka dialektiko, precipe en la internacia politiko. Kiam la grandpotencoj ne plu povis unu la alian per deviga potenco konvinki, tiam aperas la diplomatio en tute nova kvalito. Kiam en la politiko ghi superpashas sian, ghis nun klasikan taskon.

Ne plu estas kontentiga, la alian popolon, shtaton, kulturon, nur pro tio eble nur suprajhe ekkoni, ke poste pli bone povus esti eluzita, povus esti trompita, plej ofte ghis facila regado. Ni diru malferme kaj rekte, la chefa tasko de konsulejoj en fremdaj shtatoj estis spionado.

Ech ne tiel longe, antau ch. tridek jaroj komencis la nova (eble mi povas diri) „dialogika diplomatio“. La unuaj pashoj al la novo, komencis jus tie, kie la valoro de diplomatio senpere, antau tiu, sinkis al kruelaj mensogoj. Post kiam Gorbatchov utiligante la „novan pensadon“, shanghighis profunde kaj ghenerale la manieron de la internacia politiko.

En tiu nova epoko komencis labori la esperantisto, poligloto, diplomato, Georgo Nanovfszky d-ro, kiel hungara grandkonzulo en Moskvo. Lia labortempo dauris sur tiu posteno (1992- 2005) ch. 13 jarojn. En tiu tempo de la sistemshangho esties granda bezono al personoj kiuj havis spertojn kaj sciojn ambauflanke, sed ne estis kun politika ideologio sharghitaj.

El la nuna tempa distanco kaj atentite la venintaj politikaj spertoj, estas interesa mencii, kiel estis Nanovfszky pensionigita el lia singapura grandkunsulateco, kvankam li ankorau havis plenan forton kaj multe da sperton.

Minimume por mi, se mi atentas la evoluon de la lastaj politikaj evoluoj en Hungario, ekshajnis tio, kion mi persone ankau amare devis engluti. Post kiam mia maldekstra libereco estis kiel „hejmperfido“ difinita. Sed, chu povas esti iu esperantisto alia ol maldekstliberulo?

Tiu dialogika spirito, kiu en la tempo de Gorbatchov komencis okazi, chiam pli, malrapide platighis kaj viglighis la jam antau tiel multe da suferon kauzita dialektika naciismo. Estis denove serchitaj kaj trovitaj kontrauajhoj kaj pluokazis la konvinkigaj rilatoj. Sed ni ne forgesu, la shangho okazis dialogike. Sen revolucio !!!

Kiun kelkaj stultuloj pli volonte volus havi, unu de alian sango mortigante. Kiel bone, ke ili nun ne plu estas en la multeco. Sed tamen, en la demokratio, ili ech ankorau nun povas ferii iliajn revoluciojn.

Che Georgo Nanovfszky tiu, al diplomatio necesa dialogiteco, estas jam en lia infaneco trovebla. Komencas vershajne kun la spirita influo de siaj avoj, kiuj loghis (post Trianono) en Kolozsvár. El la infaneco restas ankau la influo de la du jara komenco en la franca lernejo, al kiu li ne bonshate rememoras, sed al lia internacia sento psikologie ankau tio aldonighis.

Poste en liaj gimnaziaj jaroj li komencis okupighi kun esperanto, kiu stimulis lin okupighi ankau kun aliaj lingvoj. Tiel li evoluighis al poligloto, kiu multe helpis lin che lia posta diplomata kariero.

La esperanto sekvis lin ankau en lia tuta posta vivo. Kiel diplomato en chiu parto de la mondo, kie li turnighis, trovis ankau al esperanto parolantoj, che kiuj li chiam trafis al escepte koraj akceptoj. Li restis en la esperanto movado ghis hodiau aktiva membro, kie li ankau kelkajn funkciojn plenigas kaj flegas amikajn rilatujn. En esperanto amikaj rondoj li nomighas „Nano“.

Ne longe li eldonis libron pri lia biografio: „NANO aventuroj de multlingva diplomato en kvin kontinentoj“ Kiun notis lia longjara amiko, la fama verkisto István Nemere. La libro estas trovebla, esperante kaj hungare; che la „Alternatív Kiadó“ kaj en tradukoj en la angla, pola, rusa, franca, la germana estas survoje.

La libro estas enlitigita en la bazformo de la dialogiko. Nemere per demandoj engvidas en la temao de la parolado, al kiujn Nano senpere respondas. Tio kio chi tie precipe gravas estas, ke atentite al la maniero de la respondoj estas ekkonebla la transpasho de la klasikaj dialogoj.

Ghis en klasikaj dialogoj, ekz. Platono volas konvinki pri la vero de Sokrates, la dialogiko de la „nova pensado“ volas kompreni ankau la veron de aliaj. Kaj kio tiukaze, precipe estas interesa, ke tiu metodo proksime apartenas, kaj al la nova paca diplomatio kaj al la internacia lingvo esperanto, esence.

Che Nano troveblas kelkaj konkretaj ekzemploj por superpashi la klasikon kun dialogiko. Ni komencu kun lia senpera sintenmaniero, al kiu estis atentema lia amiko Nemere, che ilia komuna restajho en Rusio.

Che Nanofszky estas pretenda, ke kiel gheneralkonsulo, li povas konvene sinteni kun plej prominenaj personoj el la mondo, kun kiuj li ofte devis konsulti. Sed che tiuj personoj ne estas memkomprenebla, ke ankau kun simplaj homoj povas senpere rilatighi. Kun simplaj rusaj homoj li parolis, ol li estus unu de ili.

Ja, en tiu multe helpis lia perfekta lingvokono, sed kio en tiu kazo tamen ne sufichus. Devas alveni iu profunda homa sento, kiun allerni eble ech ne eblas. Au tio ekzistas, au ne ekzistas. Sed ankau tio apartenas al la profunda homa karaktero de la dialogiko.

La influo de lia profunda dialogika karaktero esprimighas aliflanke, ankau intelekte. Kiel hungara generalkonzulo en Moskvo, li volis iniciadi la komencon de unua dialogika pasho, solvi la nun jam pli ol mil jaroj dauran skizmon de kristanismo.

El la historio ni scias ke, en la jaro 1054 Keullarios patriarko kaj IX. Lepoldo papo pro religiaj diskomprenighoj kverelis kaj malbenigis unu la alian. Post tiuj tragikaj okazadoj estis la sekvo ke, ankau post kelkfoja provo pacigi la du ekleziojn ghis la hodiauaj tagoj ne sukcesis.

La partopreno de la papo II. Johano Paulo por aparteni la festajhon de la miljara ekzistado de la pannonhalma abatejo en Hungario, jam estis organizita. Al tiu okazo metis Nanofszky grandkonzulo la provon inviti la ruspravoslav patriarkon, espere, ke che la du religichefoj chifoje povus okazi historie grava manpremo.

Multe promesantaj preparighoj estis en procezo. Persone la papo kaj ankau la patriarko, ambau konsentis kun la renkonto, sed ambauflanke devis ankorau ankau en la malntaueco la kunvenoj akcepti. El Vatikano ech venis la kosento, sed el Moskvo pro la malsano de Jelcin venis la preteksto ke, la patriarko ne povas forlasi Moskvon.

Se ne tiel estighis, kiel estighis,tiam estus ebla chi foje okazigi iun miljargravan kristreligian renkontighon. Ni almetu, ke en la nuna historia tempo, ion ghenerale necesan dialogik-komunik-manieron, de kiu nia plua vivo dependas sur tiu planedo, nomita tero.

Kvankam ankau la klasika scienco jam alvenis al la ekkono, ke akceptu la necesecon de dialogiko, sed konkrete uzi, kapablas ankorau nur malmultaj. Ghoje, jam multaj volas dialogi, sed kiel tio funkcias dia-logike komprenas nur malmultaj. Plejofte estas intermiksita la dialogiko kun la dialektiko, t.e. kun la konvinkado de alioj pri „mia vero“.

Kvankam Nano persone ne apartenas al tiuj religioj, de kiuj iliajn chefreprezentantojn li volis kunorganizi al komuna manpremo, malantau de tiu provo estas supozebla la influo de esperanto kaj la diplomatio. Apude li mencias la unitarian protestantkristanan apartenecon de liaj avoj, kun profunda homa respekto, kiu atingis lin tra la edukado de liaj gepatroj.

En tiu „Nano“ libro trovighas, ne nur la dialogformo, sed ankau la transpasho de la klasikaj dialogoj en dialogika spirito. Kiu signifas, ke la la dialektiko estas transpashita. Ghis kiam la esenco de klasikaj dialogoj estas la konvinko pri la vero, la nova dialogika pensado lasas malferma la veron, t.e. ne bremzas la pluevoluon kun iu eterna klasika vero.

En tiuj Nano-dialogoj estas, pasho por pasho, sekvebla inter du amikoj la atento al aliulo, jam en la formigho de demandoj, al eble ne ofendi lin. Tiu estas la dialogika formo, kiu nuntempe en la internacia diplomatio necesas, se ni volas antauiri en la solvo de la problemoj. Che la konzulo Nanofszky tiu metodo trovis al praktika, ech necesa uzebleco.

En la nuntempa internacia politiko, „la dialogika metodo“ ne estas nur iu „diplomata ghentileco“ sed „necesa sintenmaniero“ , al urgha solovo de internaciaj problemoj. Al tiu necesas la dialogika kompreno de la historio. Kio nuntempe ne estas simpla tasko, char ghis nun la historiaj okazadoj estis ekskluzive nur en dialektikaj kontrauajhoj skribitaj. Pri tiu la aliaj shtatoj, popoloj, precipe estis kiel malamikoj, ofte nur kiel militkontrauuloj prezentitaj .

Al tiu necesas la superpashoa de la dialektika pensmaniero, kun la nova dialogika pensado, tiel en la komprenado de la historio, kiel ankau en la internacia politiko. Tiu transpashproceso komencis jam antau 2-3 cent jaroj en la arto kaj en la socio, de kiu la egzitencneceseco montrighis en nia estanteco.

En la libro de „Nano“ estas trovebla la konkreta uzado de ambau. La diplomatio de la internacia politiko, kunligite kun la arto, kiu altrovighas duflanke, en du amikaj rilatoj estantaj esperantistoj. La arte kreita (artefarita) lingvo, kiu la klasikan ligvistikon dialogike transpashis.

Uzante de la literaturisto István Nemere, simile kun la dialogika metodo de esperanto, transpashante la klasikan historion en lia romanstile skribita „Historio de Hungario“, arte aplikas la manieron de la dialogiko. Li ne alprenas nur unuflankan pozicion, kiel ni jam alkutimighis en dialektikaj historiaj skribajhoj, sed li atentas ankau la intereson de alia flanko.

Sammaniere trapashis lia junagha kaj ankau nuna amiko, Nanofszky György diplomato, konzulo, en la internacia politiko la klasikon. Same kiel lia amiko, jam kiel juna gimnaziisto, venis kun esperanto en interrilato, kiu entuziasmigis lin kaj poste tutvive estis ekzistencie influita. En tiu „Nano“ libro retrovighis ambau amikoj, en la uzo de la dialogika pensmaniero, en konkreta kaj profunda verka apliko.

Che Nano mem estas ankau, pasho post pasho trovebla la dialogiko. Ne nur en lia esperanto, sed konkrete ankau en lia politika kaj scienca aplikado. Nuntempe iu diplomato bezonas jam memkompreneble kaj necese tiun pensmanieron, precipe en konzulejojn, kiam ofte en dangheraj situacioj kontrauajhoj pace devas esti solvitaj.

Kaj li ne aplikis tiun metodon nur politiknivele, sed ankau science. Char li faris lian doktorighdisertacion pri la moderna indonezia lingvo. En tiu li citas profesoron Slametmuljana:

„ Por la indonezanoj la indoneza lingvo neniam estis la antitezo de la lokaj lingvoj… kelkaj nacioj havas la rajton la indonezan pritrakti kiel la propran lingvon, char efektive kelkaj nacioj kontribuis al ghia ekesto“

Miriga estas, kiel samas la signifoj de tiuj frazoj kun la esenco de la europa esperanto, kie estas la sama dialogikeco. Sed kio ghis nun, nur por tre malmultaj nacilingvon parolantan europanojn, bedaurinde ankau lingvistojn kaj plejofte ankau esperantistojn, estighis konscia.

En la nova indoneza lingvo troveblas la superpasho de la klasiko kun dialogiko.

Kiam la antau plejbonopinianta malaja lingvo, en dialogika kunmetiteco de tielaj lingvoj, estis shanghita. Ne en kontraueco, sed en komuna kombinajho, kun la nova indoneza lingvo.

Ghuste same, kiel la europnaciaj lingvoj unu al alia kaj al esperanto rilatas. Ne nur ke, el naciaj lingvoj estas kunmetitaj, sed ankau la kontrauecoj dialogike estas solvitaj.

Ke, por Nano konscie ekshajnis la simileco inter esperanto kaj la nova idoneza lingvo, en tio multe helpis lia multlingveco. Kaj al tio, ke li evoluighis al vera poligloto, helpis al li, de la komenco la scio de eperanto.

En tiu ligiteco estas interesa mencii, ke tiu ne chiutaga scio, ne chie kaj che chiuj elachetis pozitivan impreson. Vershajne la dialektiko de la lingvoj, kiu produktas kontrauajhojn, ankau tie efikis, kie eble oni ech ne supozus.

La membroj de la parlamentana komisio, kiuj decidas la taugecon de iu grandkonzulo eksterlande, prefere elachetis nur iomete fremdan admiron, kun lia almenau 9 fremda lingvo, anshtatau veran rekonon al eksterordinara scio de tiu diplomato. Precipe fremda ekshajnis al ili la scio de esperanto kaj la simila ech pli june konstruita lingvo indoneza. Sed ke kial, pri tio oni povus multe divenprovadi.

Che kelkaj membroj vershajne, envio, jhaluzo, konkurenco, se ni restas nur che psikologio. Sed che esperanto certe alvenas – kiel jam che aliaj estis ofte spertebla, kiuj tiun lingvokonon prefere kashis, char havus negativan influon al ilia kariero – la politiko. Kiu precipe chefe, nun pli ol 130 jaroj malhelpas la necesan disvolvighon de tiu internacia lingvo.

Al la nomumo de Nanovszky kiel grandkonzulo en Moskvo chiuj tiuj retenoj ne povis efiki. Lia internacia prepariteco, kun la spertoj de lia multjara laboro che UNO en Genevo, liaj ruslandaj studentaj jaroj, ankau kun personaj ligitecoj, la perfektparolata rusa lingvo, inter aliaj aldone la parolo de la nuntempe aktuale plej parolataj diplomatiaj lingvoj, la angla kaj la franca. Li ne bezonis prisilenti lian esperatan konon. La prepariteco de lia scio estis tiel konvinka, ke kun granda vershajneco li staris sen konkuro al elekto.

Eble estas nun adekvata diri, ke la spirita mondo de Nano estas de la altiro de la lingvoj decidata, al kiuj esperanto profunde apartenas. La aliaj lingvoj tiel dirite, alvenis al la dialogika spirito de esperanto. La posta evoluo de lia egzistenco, kiu sur la linio de la internacia diplomatio, en generalkonzuleco enfluis, troveblas tiu spirita influo.

Unu ekzemplo estas lia sinteno al la rusa lingvo, kiun li altgrade alproprighis inter alie dum la studado che la universitato en Moskvo, sed la dialogika rilato al tiu lingvo originas de lia ruslingvoa instruisto el Budapesto. De kiu li lernis, ke chiu lingvo havas sian veran belecon, sendepende de tio, chu en kiu politika rilato ni staras al tiu popolo kiu ghin parolas. Tiu opinio estis tre grava precipe tiam, kiam Hungario suferis sub sovjeta okupo.

En la ligiteco kun la poligloto kaj espeantisto Nanofszky, estus konvena montri al la diferenco, inter la vera multlingveco kaj la poliglotismo. Al komprenhelpo ni povas preni la dialogikan rilaton de esperanto al aliaj lingvoj.

Multlingveco devus regi ekz. en la Europa Unio. Kvankam tiu proklamo, en la realeco plu regas la klasikdialektika hierarhio. Char vere multlingva egalrajteco en la EU efektive ne povas egzisti, ghis kiam, prefero kaj konkuro regas inter diversfortaj partneroj. Kie el 25 rekonataj lingvoj por malgrandaj restas nur malmulte da shancoj al akcepto. En tiu maljusta diverzeco povus helpi iu neutrala internacia lingvo, ke estu rekonata la unika valoro de chiu lingvo.

Che Nano estas egzemple trovebla la dialogiko. Ne nur kiel iu teorio, klopoda volo, bela parolado, sed konkreta uzo per esperanto kaj diplomatio. Simila ekzemplo estas nur malofte trovebla, en tiu konvena kunligiteco. Kvankam en nia estanteco tiu estighis esto-necesa pens- kaj sintenmaniero.

Char, se ni volas plue resti sur tiun teron nomita planedo, ni devas dialogike rilati unu kun alia, anshtatau de la ghis nuna konvikdialektiko, kiu en la historio gvidis precipe al kvereloj kaj milito. Tiel restas nur la dialogika diplomatio tio, kio plu estas uzebla por la politiko en la internacia komunikado.

Nu jes, kaj por tio necesus iu demokratie internacia lingvo, kiun la kumunikadpartioj egalshance, komune povus kompreni kaj kun tiu komprenighi.



Mi dankas por Via atento



Respondo al diskutaldono de Blazio Wacha:

Kara Blazio, al Via hieraua diskutaldono pri dialogiko, mi volas aldoni kelkajn pensojn.

Mi havas la impreson, ke vi la dialogikon komprenas iomete redukte al etiko. Etiko estas nur parto de filozofio, jes tre grava precipe por la politiko, kiu en nia kazo pro la EDE devus nin multe interesighi.

Sed dialogiko pripensas la bazan filozofian problemon, kiu rilatighas al esto kaj chiesto, ni aldonu sur nia planedo. Tiu komencas che la nuna realeco, kiu sperteble superpashis la idealisman ununuran substancon kaj montrighis, ke chio estas en la rilato kun io au iu, ne ekzistas nur en si mem. Post tiu ekkono ekestis novaj sciencoj. Gherale nomighas tiu, la superpasho de la klasiko, per la t.n. „nova pensado“.

En tiu tuteco apartenas la etiko kun moralo, kun la bonaj kaj „malbonaj“ homoj. Sed dialogiko ne estas nur la rilatmaniero de la „bonaj“ homoj. Char mem la klasika diferenco de bono kaj malbono, montrighis en la historia sperto neakceptebla kaj gvidis al klasika tragedio. La historion ni ne plu povas shanghi, sed ni povas lerni de ghi.

La filozofio kun la arto jam superpashis la klasikon, la klasikajn virtojn. Superpasho ne signifas, ke ni estighis tiel saghaj, ke ni nun chion pli bone konas kaj scias kiel niaj prauloj, sed ni devas multe lerni de iliaj klasikaj eraroj, por pli bone fari, ne fieri, sed sincere esperi kaj provi pli bone fari. Al tiu provo kaj espero apartenas ankau esperanto.

Aldono post nia telefonparolado:

Vi Blazio, esprimis vian dubon pri mia eldiro, ke esperanto estas dialogika lingvo kaj diris, ke eble ghi estas ankau en dialektika rilato al chiu alia nacia lingvo. Ghuste tiel ghi ne estas, sed ekshajnas por dialektike alkutimighinta pensado.

La naciaj lingvoj estas jes en dialektika rilato unu al alia. Chiu de ili volas esti la plejbona, plejbela, plejesprimricha, ktp. kaj ekshajnas por iliaj klasikaj nacilingvistoj prave tiel, kion ili volas ech science pruvi. Memkompreneble ekshajnas ankau esperanto en ilia propra sistemo en dialektikakontrauajho. Ankau pro tio, char esperanto mem estas kunkonstruita (sed dialogike) el la dialektikaj naciaj lingvoj.

Sed la difernco estas che esperanto al naciaj lingvoj, ke ghi ne estas kontrauajhe konstruita al naciaj lingvoj. Sed ghi alprenas multe da elementoj (ekz. vortoj) el la naciaj lingvoj, kaj ech la strukturon (kiun la klasik nac. lingvoj ankau de la latina alprenis) racionaligite. Tiel ghi ekshajnas ankau en dialektika kontrauajho al iu nacia lingvo.

Kun tiu dialektiko ech shajnas esti en kontrauajha konkuro kun naciaj lingvoj, ke volus anshtataui chiun nacian lingvon kaj fine (kun malfeliche tragika finvenko) esti nur unu universala mondlingvo. Bedaurinde tiel false komprenis jam en la historio ankau kelkaj esperantistoj la esperanton.

Chi tie shuldas la falsa pensmaniero kiu ne kapablas kompreni la esencon de esparanto kiu fakte tutsimple parolas jam el la vorto „inter-nacia- lingvo“. Ne povas io esti „inter“ se ne plu ekzistas la io, inter kio ghi povus esti. Tiel simpla estas la afero kaj tiel simple stultaj tiuj, kiuj tion ne komprenas.

Tion stultajhon kompreni helpis la „nova pensado“ kiu ne pensas en dialektikaj kontrauajhoj, sed dialogik-esto-realece. Simple atentas al la signifo de la vorto, kiun adekvate mem diras, sed ne ekfantazias ion kontrauecon.

Esperanto neniam volas anshtataui la naciajn lingvojn, ghi volas nur helpi iliajn kontrauecojn konpreni kaj dialogike solvi en komuna komprenigho.

Nur iomete nocimemorigo: Dialektiko estas konvink-arto (en la europkulturchirkauajho ekde la antikvaj grekoj), la aliajn primia vero ankau perforte (se mi havas la povon). En nia estanteco montrighis la fino de la konvinkpovo, pro tio estighis necesa la komuna provo solvi tiun problemojn. Al tiu necesas la „dialogika-arto“ komprenighi unu kun alia, pri kiu estis la arte-farita lingvo esperanto kreita.

Kun amikaj salutoj

Eugeno