Komentaro al la diskuto pri la :

Klasika kaj nova-realeca Esperantomovado

Afiŝita de redakcio de Libera folio je 2005-01-16

Ne estas la tasko de la esperantomovado batali kontraŭ la naciismo, tio povas esti preterlasita al politikaj partioj. Sed ekkoni, montri kaj klarigi erojn de naciismaj enhavoj en niaj pensoj, sentoj, sintenoj kaj en la edukado, estas necesa okupiĝo de ĉiu esperantisto. Pro tio estas konvena la diskuto kiu jam kelktempe daŭras en, por kaj kontraŭ al la kunlaboro kun “lingvodefendaj” organizoj, ĉe kiuj post la malkovro de kamufladoj ofte montriĝas naciemaj intencoj, kiuj kun la esperantomovado ĉu “nova” aŭ “klasika” nenio povas komuniĝi.

Eventuale estas ĉe tiuj diskutoj por nia movado pli grava la apudefiko, kio sin enmetas en la klarigado de antikvaj penstrukturoj en niaj propraj cerboj, ol la solvo de naciismo, kion nepre solvos la tempo. Ekz., la konfuziĝo per la tranxco de la esperantomovado en nocioj “klasika esperantismo” kaj “novesperantismo” (de Gary Mickle) provokas diskuton kaj tio helpas al klarigado.

Ĉu iam ekzistis iu klasika Esperantismo? Kiel staras nuntempe kun la klasicismo ĝenerale ? Klasicismo en la senco de antaŭ cent jaroj ne plu ekzistas. Ne ekzistas la klasika muziko, ne la literaturo, ne iu klasika kulturo, ne…ktp., kaj ankaŭ ne iu klasika lingvo. Per nuna juĝo ili eĉ neniam ekzistis absolute, nur relative en la limigita perceptkapablo de niaj prauloj.
Nur en la muzeojn estas ankoraŭ akceptebla distingi la klasikan arton de la naturpopolarto. Sed pri la moderna dialogika artkompreno ni lernis esti atentemaj ĉe ĉiu tiu klasifikado. Eĉ nia t.n. klasika scienco ne plu estas tiel « klasika ». La klasika logiko ne plu valoras absolute. Tiel ke, en la plejgranda naturkatastrofo ekde la hommemoro, saviĝas naturpopolo de iu malgranda insulo en la oceano, sed cent miloj da homoj mortis ĉar nia klasika scienco ne povis antaŭmendi la tertremon. Kiel povus ankoraŭ aŭ eĉ iam ekzisti iu klasika esperantismo, al kiu ni hodiaŭ devus postplori ? « Ĉiu mondoparto estas same grava” (Renato Corsetti) kaj ĉiu kulturo, tio ne plu estas klasikaĵo, sed realaĵo.

Tro krude estas ankaŭ, priskribi (de G. Mickle) la “transiron” de la movado el la gvidmotivo de la “paco”, al “kultura diverseco”. Fakte tiu transiro neniam okazis, certe ne en tiu senco, ke la unua ekskludu la alian. La novo estas, ke ni pri la kultura diverseco de la mondo en la nova homa historio, ricevis tute novajn spertojn kaj ekkonojn, novan konsciiĝon pri la neceseco de la protektado kaj savo de ĉiu kultursfero, kiuj eblas enhavi grandan tresoron, ankaŭ por la scienca ekkono de la origino de la homeco. En tiu proceso neniam staras la paco je la alia flanko, sed ĉiam estas envolvita, ĉar nur pace eblas la serĉado de vojoj por koniĝo kaj dialogika renkontiĝo inter diversaj kulturoj.Anŝtataŭ antaŭaj grandiozaj ideoj en pasinta historio, unigi la homaron al iu “unu granda Familio” okazas nun konkretaj paŝoj, sed ankoraŭ mankas ĉe la komprenado, kaj tio ne nur pro la lingvo. Gravas ankaŭ “kiel” ni komunikas, la maniero de nia unu al alia.

Historio neniam plenigas ideojn kaj idealojn. Tio ne estas ĝia tasko. Sed ĝi ekzamenigas kaj montras la valoron de tiuj en la estanta realeco. Se ili havas ion restantan diri, tio devas esti ĉiam denove perita en la komprenformo de la estanteco, alikaze ĝi malaperas en la tempo. Esperanto okulfrape havas ion por diri, tion pruvas ĝia vivanta ekzisto. Ne pro tio ĉar ĝi restis fidela al siaj propraj ideoj, sed pro tio ĉar la realeco ĉi tie kaj nun pruvas ĝian aktualecon.

La novesperanto (sen –ismo) montriĝas per nova pensado, fakte ekkoneble en la rilato al la “kultura diverseco”, ke ne stas alternativo al la “paco”, sed tion kondiĉas. Kulturbatalo okazas pri la olda dialektika rilatmetodo, kie ĉiu grupo eĉ ĉiu individuo devas persvade trabatali la propran manieron.
Kion ekkauzis tiu pensmaniero, ni konas el la histoio, sed ni ankaŭ jam spertis la limon de tiu maniero. Nur bedaŭrinde tiu ĝis nun ne povis sufiĉe konsciiĝi en niajn cerbojn. En la realeco ni ofte ekkonas la urĝan necesan novan vojon, sed venotpaŝe ni tamen pensas per oldaj strukturoj, ĝis la realeco nin denove ne devigas al dialogika reago ; al la naturo, al niaj kunhomoj, al ktp…,eĉ al Dio.

Tiu kulturbatala dialektika pensmaniero estas ekzemple bone ekkonebla en la nuna rilato de multe da naciaj lingvoj al la Angla (Usona). Estas facile observebala kiel amasiĝas la kontraŭaĵoj kiuj kovras la realecon kaj malebligas ĉion objektivan juĝon tiusence. Kvankam ĝis nun, pri reala juĝo, estis la Angla (Usona) lingvo por la tutmondiĝo, internaciiĝo, sennaciiĝo, universaliĝo, aŭ kiel ni ankaŭ nomas tiun fenomenon, kiu nin elmovigas el nia en sin mem algluita idiotismo, pli multe helpis, ol iu ajn alia lingvo en la mondo. Ĉar por tiu lingvo plej multe sukcesis realigi la samajn valorojn kiuj staras ankaŭ sur la bazo de Esperanto, meritas respekton. Ĉiu envio estas falsa reago. Inverse, la tutmondiĝo de la Angla faras sensebla por valoroj por kiuj fine Esperanto pli profundan solvon ofertas. Ni povas kaj devas multe lerni de la Angla kaj ni uzu eĉ ĝin por la disvastigo de la valoroj de Esperanto, ankaŭ por anglaingvanoj aŭ tiuj kiuj la Anglan parolas kiel internacian lingvon. Tiel ni povas montri ke por internaciaj aferoj Esperanto pli bone taugas.

Sinceraj esperantistoj ne povas esti kontraŭ la Angla, el la simpla kialo, unue, ĉar esperanto kiel internacia lingvo nenian alian ligvon kontraŭas, sed estas en dialogika rilato kun tiuj, kaj por ĉiu ali lingvanoj volas helpi en la internaciiĝo; due, plej malmulte kontraŭ la Angla, ĉar tiu ligvo estas nun la plej internacia nacia lingvo, sed Esperanto tamen estas nenia alia ol nur internacia.

La endanĝerigo kaj minaco de la propra kulturo, (kiu estas vere konservinda,) kion kelkaj tutmondiĝ- kaj -angla-kontraŭantoj vidas, en tiu formo kiel ĝi estas kontraŭbatalata, en realeco neniam ekzistis. Ekz., Mc Donalds, ĝis nun nenie forŝovis la kutiman kuirmanieron, ĉe tiuj kiuj havas la eblecon tiun ĝoi. Sed multe da aliaj ricevis la eblecon malmulekoste kaj rapide ion manĝi kaj tiel restis por ili plu da tempo ion alion fari, eble iam tiam ĉe okazo pli longe ĝoi konscie la scpecialaĵojn de la propra origina kuireo kaj kulturo.

Ke multe da originaĵoj estas en la mondo endanĝeritaj, tio estas fakto, sed pri tio certe ne kulpas la angle parolantoj, sed eble ni kulpigu nian agresivan europan kulturon komune, se tio ion helpas. Sed pli bone se ni ekkonas tion kaj provas savi, kio ankoraŭ estas savebla. Cetere, la plejmulto de la naturpopoloj aŭ oldaj altkulturoj ricevis la konscion pri la propraj valoroj tra la angla, aŭ iu alia fremda lingvo. Tie montriĝas kaj helpas al memekkono, la fenomeno de la “inter”, kiu konsciiĝas la propran staton en la mondo kaj helpas trovi la ĝustan rilaton kaj pozicion.

Mi ne povas partigi la timon de Renato Corsetti ke la itala kulturo estas minacata, ĉar en Romo pli multe da kelneroj parolas la anglan ol en la provinco. Ankaŭ ne, ke la germana kulturo estas minacata, ĉar Berlino estas la dua plej granda turka urbo post Istambulo. Eĉ ne, ke la hungara lingvo baldaŭ malaperas ĉar en Budapeŝto eblas studi Angle komercon, Germane medicinon kaj France ĵurnalismon. Sed mi vidas, ke reale helpas al ĉiuj tiuj landoj, ke la civitanoj pli konscie vivas kaj trovas sian lokon en la mondo, ne nur renversite en la propra kulturo, kredante ke tie estas la umbiliko de la mondo.

En la nova esperantomovado ne temas pri la forgeso de la historio, sed pri la novkompreno per nova pensado. Bedaŭrinde tiun evoluon kelkaj Esperantistoj maltrafis. Ili ankoraŭ ĉiam batalas kontraŭ imperial-ismo, nacional-ismo, kapital-ismo, ktp., per sennaci-ismo, universal-ismo, komun-ismo, ktp..Kiel noble ankoraŭ estis en la pasinta historio tiu batalkampo, la estanteco havas tute alian strukturon kaj problemojn, kiujn kompreni ne plu eblas per tiu idealisme dialektika klas-batal-pensmaniero. Felixce la esperantomovado neniam estis tiel potenca, ke ĝi iam povis perforte iun “grandiosan ideon” trabatali. Mondmoviĝintaj ideoj malaperis, en la dialektika strukturo de la propra potenco. Esperanto restis per sia esence dialogika pensmaniero kaj ankoraŭ ĉiam havas ion por diri kaj proponi al urĝaj solvoj de la internaciaj mondproblemoj.

Eugeno Macko
.