Serchante en miaj antauaj esperanto skribajhoj en esperanto, mi trovis tiun ne publikigitan prelegon en San Marino antau pli ol 25 jaroj, por mendi mian doktorighon che AIS-o.

Denove legante mi ekkonis la filozofian principon de mia nuntempa okupigho kun historio, pri la nova dialogika pensado che la superpasho dela klasiko.

Tiu prelego klarigas la principon, pri Heidegger kaj Rosenzweig, pri kiu kompreneblas la dialogiko de la historio, anshtatau de la ghis nuna klasik-dialektika interpretado.

Specife interesa estas por esperanto la lingvofilozofio, pri kiu Heidegger elgvidas el la kontraueco de la kontrauaghoj de regionoj al “libera vasteco”. En tiu lingva proceso uzante la solvon de la poezio, kiu tre signife tushas la arte-faritecon de esperanto. Kie Zamenhof helpe uzis la poezion trovi la taugajn vortojn el diversaj lingvoj.

Chi tie mi provis traduki la nociojn “vortsence”, kiel Heidegger faris en la germana, por superpashi (se kompreneble eblas) la lingvan idiotismon, por atingi eble autentikan senssignifon. Char mi opinias ke, tio eksterordinare gravas por esperanto.

Prelego cxe AIS-o

Estimata prezidanto, estimataj profesoroj, estimataj auskultantoj.

Pli ol 20 jaroj mi okupigxas kun la dialogika filozofio.

En la principoj de AIS-o mi trovis grandan spiritan similecon kaj pro tio mi decidis traduki mian doktor-laboron en la Ilo.

Mia gxenerala temo estas: La dialogiko je la fino de la dialektiko kaj la distingo de tiuj du fenomenoj.

En la unua parto de mia laboro, mi montris per la ekzemplo de la Hegela dialektiko, al la fino de la dialektiko.

En la dua parto mi eksplikis la dialogikan filozofion per la filozofio de Rosenzweig.

En la tria parto mi montras al la ne-dialektika ontologio de Heidegger kaj el tiu temaro estas ankaux mia hodiauxa prelego kion mi nomas:


Nociaj ekzemploj de Heideggera ne-dialektika pensado kaj la simileco kun la Rosenzweiga dialogiko.

Rosenzweig montris la finon de la Hegela dialektiko kaj la novan komencon per la dialogiko.

Heidegger realigis la unuajn pasxojn de nedialektika nova pensado de la europa filozofio.

Por ambaux pensistoj estis decida la ne-dialektika sen-kontraux-star-kaj-ajxa pensado. (gegen-stand-und-satz-loses denken)

Heidegger malantauxdemandis kaj esploris la eston en sia ontologia profundeco kaj prezentis sian nedialektikan strukturon.

Rosenzweig prenis la eston en sia, senpere de Dio donita fakteco.

La analizo de Heidegger ebligis profundan komprenon de la kontraux-star-kaj-ajx-ecan enplektitecon de la dialektika nocieco kaj samtempe malpliigis la minacon, post la perdo de dialogoj, denove refali en la propran ekzistencan limigitecon. Per Heidegger estas ontologie ekkonebla, ke la “mi” bezonas profunde el sia propra strukturo la “vi”.

Modele ne-dialektika ekzemplo de Heidegger estas la komprenado la eston de la cxiesto el la kadukigxo.

La kadukigxo ne plu estas negativa kontrauxajxo al la esto, kiel dialektike, sed gxi mem konstituas la eston de la cxiesto.

La kadukigxo de la cxiesto ekestigxas la zorgon.

La zorgo estas la esto de la cxiesto kaj tiel ne kontrauxajxa al cxiesto.

La timo estas baztrovigxeco de homa cxiesto.

La homo primare ne estas en kontrauxajxo al sia cxirkauajxo kaj gxi ankaux ne havas kontrauxstarajxojn, sed li trovigxas fundamente pro la timo en la mondo.

Kaj timo estas sen-kontraux-star-kaj-ajxa. Gxi estas la rilato de la homo en-la-mondo al “nenio-kaj-nenie”.

En lia kun-est-analizo konstatis Heidegger : “Kondicxe ke cxiesto tute estas, gxi havas la estmanieron de unu-kun-alia-esto.”

Tiu ekkono estas tute konforma kun tiu de la dialogiko.

Nur Heidegger estas pli profunda en lia aserto kaj analizis ankoraux la strukturon de la esto de tiu kun-esto kaj diras:
“La sen-fermiteco al si mem kondukas nur la cxieston al la ebleco, la kunestantajn aliulojn lasi esti.”

“Senfermiteco” kaj “lasiteco” estas por li, manieroj de la cxiesto, kiuj malvaste apartenas kune. Ili ne estas kontrauxajxaj, kiel sxajnas dialektike. La senfermita « mem » staras malferme al unukunalio de la alio, cxe kio gxi ne nur gxenerale parolas pri la malfermado, aux de la aliulo, sed komencas cxe si mem.

Ne tiel kiel la klasika pensado de idealismo, kiu la alian volas dedukti el la propra “mi” kaj cxe tio interplektigxas cxiam pli en la propra si mem. Cxi tie devas esti la ensxlosita mi de subjektiva idealismo malfermita, t.e. sen-sxlosita kaj liber-metita.

En la sen-sxlosanteco de mi, se mi la alian ne volas el mi mem kapti kaj en mi mem dissolvi, estas ankaux la aliulo est-lasita. Nur jam de tiu cxi lasiteco ekestas ebleco de cxiesto el unukunaliesto; lia al mi, cxar mi malfermis min al li, kaj la mi al li, cxar mi nur jam tiel povas senti lin kiel vere alia, sed ne min mem en li.

Heidegger montras la vojon de la sen-fermeteco de la subjekto, t.e. lian malfermigxon al kunhomo. Por tiu elirvojo li liberigis kelkajn nociojn el la idealisma enplektiteco, per sen-kontraux-igxo la kontraux-star-kaj-ajx-econ. Baznocioj de la dialektiko estas de li en-demandon-starigitaj por ebligi adekvatan komprenon de la turnigxo al la nova-sen-dialektika pensado.

Ekz. kiel estas : Begegnung = kontrauigxo (t.n. renkontigxo), Gegenstand = kontrauxstaro (t.n. objekto), Gegensatz = kontrauxajxo (t.n. kontrauxfrazo), Gegenwart = kontrauxatendo (t.n. nuneco), Gegend = kontrauxfino (t.n. regiono).

Heidegger provas cxiujn tiujn nociojn kompreni el ilia profundeco kaj de la origina signifeco.

La ajxoj “sxajnas” unue en la mondo kiel « antauxmaneca » kaj « pormaneca » iliaj realecoj. Ili estos lasitaj en siaj en-la-mondo-esto kaj nur jam post tio ili povas gxenerale ankaux aperi “kontrauxstare”.

La ajxoj ne estas origine kontraux-stare por ni cxi tie, sed ankoraux « antaux kaj por-niaj-manoj ».

Aux alie esprimite, ili estas en ilia cxi-esto origine « por » ni kaj ne « kontraux » ni cxi tie. De ilia « por-al » ili staras tiam en sia afero por ni en la mondo cxi tie.

La origina rilato en la mondo laux Heidegger ne estas “kontraux”, pro tio, tiu ne estas “kontraux-igxo”.

En lia verko “Esto kaj tempo“ Heidegger algvidis la pensadon de la « kontraux-stareco » al la « mem-stareco ». Sed, gxi ne devas persisti en la “mem-stareco”, por eble voli konstati, ke ekzistas la “ajxo sur mem “ (de Kant), sed por sperti la necesecon de la vojo de la eliro el la nun starigita situacio kaj resinkiteco.

Cxar, la ajxeco de la ajxo ne estas mem-spertita de la « ajxo sur mem », sed en gxia rilato al alia en la mondo.

En “Esto kaj tempo” estas preparata kaj enkondukata por la pensado, la deigo de la metafiziko kaj la eniro al evento.

En la unua parto estas la cxiesto prepare analizata per tio, ke gxi estos deigata de la metafiziko de kontrauxstareco.

En dua parto estas iniciata la vojo, nun de la kontrauxstareco solvita cxiesto, enkondukita en la okazadon de la tempo; kiu vere faros ankoraux turnigxon en la heideggeraj malfruaj skribajxoj, sed fakte gxi restas la sama vojo, kiel gxi estis enkondukita en la “E.k.t.”.

Heidegger ankoraux provas unue la “spacecon de la cxiesto regvidi al tempo” (§70), sed en la malfrua skribajxo “Tempo kaj esto” li ekkonis, ke tio ne estas pruvebla.

Tempeco okazas laux li en realeco nur kiel evento. La evento ne estas movado en la tempo, sed tempo okazas nur kiel movado de la evento.

Laux Rosenzweig esprimata: La tempo estas revelacio de la kreajxo. Ne la kreajxo reveligxas en la tempo, sed la tempo mem estas revelacio. Tio, kio por Heidegger estas la evento, estas por Rosenzweig la reveligxo de okulmomentoj.

Kaj unue por Heidegger, la unu-post-alia de okulmomentoj de la revelacio evidentigxas nur tiam la tempon, se tiuj okulmomentoj okazas en la pejzajxo de regionoj. Tiel li volis ankoraux en la “Esto kaj tempo” la spacecon de la cxiesto regvidi al la tempo, cxar li ne distingis inter la “regionoj” kaj de la “libera vasteco”.

(En la sankta pejzajxo de paradizo, okazus la revelacio senpere, sen regionoj ; sed la homo nun ne estas en la paradizo, sed en pejzajxoj, kiuj sxajnas al li esti “kontrau-finoj”.)

Decida estas por Heidegger, kaj esenca por la vojo de la “nova pensado”, ke li ne restas “fine” en la “kontraux” de regionoj kaj li ankaux ne enpenetras kontrauxstare el unu regiono en alia, sed li dis-solvas la kontrauajxojn de la propra regiono (siakaze la europan pensmanieron) kaj tiel liberigas la vojon al “libera vasteco”.

Tiu turnigxo estas cxe Heidegger trovebla en lia “kampovoja parolado”, kie li senpere elkondukas la pensadon el la dialektiko de kontrauxstareco sur la “kampovojo”.

La tempo ne estas eble ia medio en kiu nur jam kontrauxstare aperas la ajxoj, sed la ajxoj estos kontrauxstarigataj kiel tempo. Cxar la evento restas staranta en la momento, estigxos de tio kontraux-atendo kaj tempo. Ne la kontrauxatenditaj okulmomentoj okazas en la tempo. La okulmomento estas je la komenco (kiel ankaux cxe Rosenzweig). La kontrauxatendo (Gegenwart) havas sian originon en la atendo fiksita okulmomento, kiu kontrauxstaras al la cxiam denove sin montrita okulmomento de revelacio aux evento, en la kontraux-atend-igxo (Vergenwärtigung).

Kial staras nun la kontrauxatendo, kiu mem estas kontrauxatendigata okulmomento, kontraux al okulmomento? Cxi tie sxajnas esti tiu rilato dialektika. Sed gxuste tial gxi ne estas. Hegel kaj Kierkegaard kadukigxis al tiu dialektiko, pro tio ili ankoraux samvalorigis la nunecon kaj la okulmomenton. Heidegger elkondukas la komprenadon el tiu dialektiko.

Citato: “Das Gegenwärtigen wird erst aus der zeitlichen Interpretation des Verfallens an die besorgte `Welt` deutlich werden, das in ihm seinen existezialen Sinn hat.“ (S.u.Z. 338).

Tio estas: “La kontrauxatendigxo estos klara unue el la tempa interpretado de la kadukigxo al la zorgata mondo, kio en gxi havas sian ekzistenzialan sencon”.

Por la savigxo de la kreajxo tempigxas la okulmomento kiel kontrauxatendo, (oni diru kun Rosenzweig).

La estinta okulmomento sxovigxas en la kadukigxon de la esto origine tute pozitive, ne en la tempo, (tiel estus tio dialektika batalo), sed per tio ekestas la tempo, por savi la eston de la kadukigxo. La esto ricevas per tio tempon, por esti savita de la kadukigxo, en kio atendas la okulmomento la kadukigxon. Kontraux-atendo estigxos el tiu “atendo” unue “en tempo”, cxar la eterna okulmomento de la estinto, por la dialektika kompreno povas aperi nur kiel io starigita en la tempo.

La kontraux-atend-igate starigita enhavo de la estinta okulmomento estas tiam la kontrauajxo de la dialektiko de kontrauxatendo. Cxi tie komencas tiam la dialektika tempokompreno en “nuneco” de la kontrauxatendo kaj volas la tempon kapti kaj fiksi kiel senfinan vicon de kontrauxstarigado, la estintecon kaj estontecon.

Tiel estigxos, en la kontrauxatendigxo de estintaj okulmomentoj en la kontrauxatendo, per tio, ke la origina rilato al okulmomento cxiam pli perdigxas, el la kontrauxatendo kontrauxfenomeno al okulmomento.

Sed tiu kontrauxrilato estas nur el la dialektiko duflanka, en la realeco gxi estas, kiel povis esti spertebla laux la Heideggera analizo, nur unuflanka kontrauxajxo, t.e. nur de la kontrauxatendo al la okulmomento. La okulmomento mem ne staras kontrauxajxe al la kontrauxatendo, sed gxi ebligas ankaux tiun.

En tiu dialektiko perdigxas la klasikaj historiaj sciencoj, kiuj volas kontrauxstarige kontrauxatendigi (gegenständlich vergegenwärtigen) la pasintecon. Sed tiuj enterprenoj, laux Heidegger, kontrauxatendigas nur neveran historiecon de la „oni“. La tempo de vera historieco ne estas kontrauxatendigo kaj gxi ankaux ne estas kaptebla en la „cxi tie“ kaj „nun“ de la kontrauxatendiga estanteco.

Tio kio sin montras okulmomente en la tielnomata “foriradeco” (t.e. pasinteco) kiel esenca, laux severa senso de la vorto tio ne estas foriradeco (foriri estas ne esenca movado en la falsan direkton), sed “estinta” estas io kio vere neniam for-iras, sed montrigxas en cxiu okulmomento, cxiam denove kaj eterne.

Por sin denove povi montri, por ke tio kio estis estinta okulmomente povas esti lasita cxeestanta por la rigardo de okuloj, la kontrauxatendo devas esti sen-kontraux-atend-igata. Ne la kontrauxatendigo sed la sen-kontrauxatendigo, tiun en la hodiaux kovrita tempo de kontrauxatendo, donas la realan tempon kaj malfermas la estintaj okulmomentoj kiel cxeestanta.

Kontrauxstarigata povas esti multo el la pasinteco. Tio povas esti observata ekz. el interpretadoj de historio de popoloj. La diversaj nacihistorioj estos kontrauxatendigataj, kiuj tiam en la estanteco estigxos kontraux-staraj, t.e. en diversaj kontraux-atend-igoj staras unu-kontraux-alia; cxiu kun la konvinko, posedi la veron. Por decidi, kiu vere havas la veron, devas unu al alia pusxegi la kontrauxajxoj, por decidi la definitivan veron. Tiel funkcias la dialektiko kaj marsxas la tragika heroo.

Tie kie okazis en la historio la kasxado de la vero, tie gxi devus esti ankaux malkasxata. Kiu estoparto estas tiu, kiu plej profunde portas tiun kasxadon en si mem? Por Heidegger estas tiu la lingvo. La lingvo portas unuflanke la kasxadon en si mem, kauze de nekapleco adekvate esprimi kio okazas kaj samtiel kio okazis je la komenco, aliflanke Heidegger esperas en la lingvo malkovri la originon de la kadukigxo, tiun forporti kaj malfermi la eblecon por korektado. Se nome, povus sukcesi forpeli, je ontologia gvidfadeno de la lingvo la arbitron, konfuzigxon kaj tromposxajnigon de la lingvo, kiu kolektigxis en la dialektika historio, estus la decida helpo por la komprenigxo de la cxiesto.

La obstakloj devus esti forigataj, kiuj ekestis pro la dialektika spirito de la lingvo.

Tiu spirito respondecas pri tio, ke la lingvoj en la mondo por la komprenado fakte devas aperi pli negativaj ol pozitivaj. La lingvoj pli distingas, ol ili ligas. Tio estas nekontestebla negativa fakto. La re-iro povas sekvi nur ne-dialektike, cxar la persvadarto de la dialektiko estas je la fino.

La vojo de Heideggera re-iro en la lingvo ne estas metode konstruita strategio de konvika lingvo, sed sen-kasxa unu-kun-alia re-iro al la origino. Li ne volas per la lingvo dialektike venki, aux paroli “super” la lingvo, sed “kun” la lingvo re-veni al gxiaj radikoj kaj en survojo forporti la kasxitajxoj kiuj kovras la originon, por povi lasi la komencon denove libere aperi.

Se estas provita kontrauxstarigi la lingvon, kiel faras la klasikaj lingvosciencoj, eskapas al sercxanto gxuste tio, kio sin senpere povas montri en la lingvo. Tial estas por Heidegger, tio de la klasika lingvosciencoj altetaksita kontrauxstareco (t.n. objektiveco) de la lingvo (kiel ekz. la latina), tute ne aparte avantagxa. En lia dialogo kun Japano li staras la demandon al tiu:

“Cxu vi serioze opinias, ke la pli malmulte kontrauxstareco de via lingvo estas manko?”.

Kaj ili venas en komunan dialogon al la profunda kaj densa signifo de la vorto “iki”. Tiu vorto ne fiksas nocie-kontraux-stare-kaj-ajxe la aperon de la realeco, sed donas “nur signon” por la pensado al gxia multflanka komprenado.

Kiel tiukaze cxe la dialogo kun Japano, tiel iradas la pensado sur la vojo de diversaj lingvoj kaj regionoj (Gegende) malkasxe sercxante la originojn. En la regionoj okazas la irado de la pensado.

Cxi tie devas esti atendata, de pausxala konkludo. La regionoj estas necesaj cxe Heidegger por la turnigxo de la metodoj, sed ne por eterne resti en si mem.

Tio estas cxe li ekkoneble, kiam li pripensas la poezion. Li diras ke: La pensado “restas” en la regiono per tio, ke gxi iras sur la vojoj de regiono, sed fine li tamen ne volas “restadi”, ne ecx ope en la regionoj, sed vere li reiras en la regionoj, nur por tio, ke de tie elkonduku la pensadon el la dialektika impliko.

Cit.: “Tiu dialektika implikigxo blokadas nin kontraux tio, kio devas konigxi al la pensado”.

Pro tio li sercxas novan vorton esprimi la liberigxon de la regionoj. Anstataux la germanan vorton “Gegend” (kontrauxfino, t.n. regiono)li konstruas la vorton “gegnet” kaj priskribas tion per eliron el la kontrauxstareco al “libera vasteco”.

(Estis al li riprocxita, ke li perfortigas la germanan lingvon. Cxe ni, cxe la libereco de la Ilo, neniu venus al ideo diri iun similan, se la vorto estas sence tiel bone fundigita kiel tiukaze cxe Heidegger.)

Li volas reiri kun la lingvo tien, de kie la regiono en gxia origino el-saltis, al la “libera vasteco”.

Tio povas okazi laux li en la najbareco de la poezio, cxar la poezioj en iliaj densaj eldiroj proksime de la vereco, tenas la regionoj malferma kaj en tiu malferma najbareco estas spertebla ankaux la “unu-kontraux-alia-super” (gegeneinanderüber) de la poezio kaj la pensado.

Laux dialektike suprajxa kompreno denove povas sxajni, ke kvazaux poezio kaj pensado estus en dialektika rilato. Sed tio ankaux ne estas la kazo. Nun devas esti spertita gxuste tiu stato, kiu eskapas la metodojn de la dialektikaj sciencoj. Cxar la du (poezio kaj pensado), cit. : « apartenas unu-al-alio, antaux ili povis malfermigxi, atingi en la kontraux-unu-al-alia-super ».

Ankaux cxi tie, Heidegger ne reiras al la rilato inter poesio kaj pensado por persisti en tio, sed por montri al dialektikaj implikigxoj manen mane la eliron (kiel li jam en “Esto kaj tempo” reiris al la kadukigxo).

Cxi tie mi volas fini mian prelegon kun citato kaj en Heideggera senco kun kelkaj demandoj :

“Por la konsciada pensado (sinnendes Denken) apartenas la vojo en tio, kion ni nomas la regiono (Gegend). Alude dirita, la regiono (aux kiel mi tradukis; kontrauxfino, aux alfrontejo) estas la kontrauxata kaj la liberdonada lumigxo, en kiu la lumigata samtempe kun la sinkasxa alvenas en la liberecon. La liber-done-kasxata (frei-gebend-Bergende) de la regiono estas tiu en-vojado (t.n. movado), en kiu evidentigxas la vojoj, kiuj apartenas al la regiono.”

Cxu ankoraux la regiono povas aperi kiel “liberiga lumigxo”?

Cxu la “lumigata” ankoraux en la regiono povas alveni al “liberigxo”? Aux, cxu eblas atingi liberan iradon kaj komprenadon en cxiu regiono per iu regiona lingvo, aux necesas internacia lingvo por senkontrauxajxa en-vojado (t.e. movado) en la mondo?


Mi dankas por Via atento.