Samtempe estis; raporto el la politika parto de la Itala Kongreso de Esperanto en Triesto 2019

En la kongresa programo inter alie staris:

Prelegoj de Gábor Márkus: „La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvoj.“ Kaj „Hungario kaj la problemo pri internacia komunikado.“

Prezento de Eugen Macko : István Nemere – Historio de Hungario.

Ambau prezentado tushis politik-historiajn temojn, kiuj nuntempe aktualas, ne nur en Hungario, sed ankau en la Europa Unio.

En liaj prelegoj Gábor Márkus prezentis kun pedagogie majstra metodo siajn klarigojn, okupante la atenton de la publiko, instigante al kunpensado kaj diskuto. En lia suverena prelegstilo estis rimarkebla la internacia influo de esperanto.

En la unua prelego li trarigardis la gravajn eventojn en la mondhistorio kaj montris la estighon kaj kolapson de la plej grandaj imperioj. Poste analizis la lingvojn kion oni uzis kaj konkludis, kial la angla kaj la mandarina china estighis la plej vaste uzataj lingvoj en la nuna mondo.

En lia dua prelego Márkus volis montri ekzemplodone kun la hungara, al la nuntempe europa lingva problemo de malgrandaj nacioj en Europo. Che kiu miaopinie estus necesa pli libera malfermiteco al ekzistantaj faktoj. Lia fideleco al sia nacia patrujo bremzis lin malkovri, la en tiu rilato prilaboritan temon, necesajn historiajn eventojn.

Tiu, eble oni povus nomi, „metodon de nedialektika naciisma prezentado“. En la propra historio prisilenti la ne agrablajn faktojn. Sed tiu jam ankau bremzas la senliman alproksimighon de popoloj, ekz. grava en la EU. Kontrau tiu staras la „dialektike klasika prezentado“, kiu la propran levas unuece (idiotisme) super chiu, kiu nuntempe en la civilizita socio tute ne plu estas akceptebla.

Sed prisilentoj ankau ne plu povas funkcii, precipe en mezeuropaj landoj kiel Hungario, chirkauanta de diverzaj aliaj landoj kun tre simila historio. Char por Serboj, Kroatoj, Germanoj, ktp, chiu prisilento ekshajnas kiel falsigo, ili povas per faktoj aldoni la mankantan. Kaj en la lernejoj jam al infanoj estas instruita la historio, ankau kun tiuj faktoj kiun la aliaj forlasis, sed por si mem gravas.

Memkompreneble la diferenco estas nur tiam ekkonebla, se iu regas ankau la lingvon de aliaj. Ni konfrontighas denove la lingvan problemon. Tie montrighas kiel tre necesus politike komuna komprenighlingvo kiel esperanto, por senpere kompreni la aliulojn, ankau sen tradukado. (Kies problemojn ni jam konas ech el la traduko de la Biblio.)

Márkus menciis ke longtempe en la multpopola habsburgmonarhio la nobeluloj kaj la intelektuloj komprenighis per la latina. Kiam la terligita simpla popolo ech ne bezonis internacie komuniki. Post la komenco de la burghigho aperis ankau la klasika kultivado de la popoloj, kiun sekvis naciisme lingvaj problemoj.

Tiu tempe en Europo, kiel ankau en la hungara historio okazis gravaj eventoj, kiujn nuntempe necesas nove prilabori, interpreti kaj kompreni. Tiu nova vidpunkto bedaurinde ne troveblas che Márkus Gábor. Front-konkrete al tiu kompren- kaj pensmaniero ekshajnos ekkonebla (en mia prezento) la novo, en la pensmaniero kaj priskribo de la „Hungara historio“ de István Nemere.

Chirkau 1848 estas tempo de revolucioj (ne nur en Hungario) kiam la hungaroj batalis kontrau la Habsburgoj, kiu samtempe estis ankau lingva batalo kontrau la, en Austrio uzata germana lingvo. Tamen ke la Hungaroj malvenkis, sekvis la t.n. „ekviigho“ kun kelkaj reformoj. Ekz. al la nomo „Austrio“ kiu antaue tute neutrale signifis „orienta imperio“ estis algluita „Austro-Hungara- Monarhio“, tute ne atentite la opiniojn de la ch. pli ol 15 aliaj popoloj en la lando.

Komencis restriktiva devigo al aliaj popoloj, lerni la hungaran lingvon, ofte kun fifama naziisma aserto, ke la aliaj lingvoj kaj popoloj ne estas klasike sur la nivelo kulture kapablaj sin mem regi, pro tio necesas la hungara, en Transleithanio (kiel la germana en Cisleithanio).

Se ni pritraktas historie tiun tempon, estas sekvebla ankau jam la spirita preteco, necese solvi la problemojn che antaupensantaj homoj. Sed bedaurinde tute sen sukcese, char tiuj gvidis baldau al du teruraj militoj. Post la hungara revolucio, la t.n. „ekviigho“ okazis 1867. Zamenhof eldonis sian unuan libron por internacia komprenigho 1887. Baldau estis ankau la dialogika pensado trapensata de Franz Rosenzweig. Tiuj pacifisme spiritaj movadoj, de la t.n. „nova pensado“, radikis en la „superpasho de la klasiko“, kiu jam en la arto komencis antau kelkcent jaroj.

Sed la pacaj movadoj, dialogike solvi la problemojn, ne povis kontraustari al klasike dialektikaj kontrauajhoj kiuj ekaperis en naciismoj de diversaj popoloj, kiuj antaue vivis pace unu apud la alia en la Austro-Habsburga-Imperio. Gvidante al milita katstrofo kaj disfalo de la multpopola shtato.

Tio signifas, ke eblas supozi, la tiutempa spirita okupigho de intelektuloj kun la solvo de internaciaj komprenighproblemoj, pace t.e. dialogike, staris kontrau la naciismaj movadoj. Tiu naciismo, ekestis post la renovigo de la dialektika kultivado de naciaj lingvoj, pri la klasikheroeca idealismo de la antik greka pensmaniero. La pacnecesa pensmaniero povis maturighi nur post du mondmilitoj, kiam la detrupotencoj atingis la kulminon, meze de la 20a j.c.

Nun, en nia estanteco estighis la dialogika pensmaniero vivnecesa, rilate al la chirkauajho, al la naturo kaj al aliaj homoj, se ni volas pluekzisti sur la tero. El tiu fakta situacio ni devas eliri, al la volo, kompreni niajn kunulojn kaj la historion tiel interpreti, ke helpas al ni adekvate trovighi en la nuna tempo kaj mondo.

Por tio ni bezonas nuntempe la novan dialogikan pensmanieron, kiu jam shanghis la mondpolitikan situacion antau pli ol 30 jaroj, kun paca neceseco ekde la dua duono de la 20a j.c. Al tiu komprenmaniero necesas dialogika interpretado de la historio, au ech la novskribo de la antaue klasikdialektike, en kontrauajhoj skribitajn nacihistoriojn.

Kaj nun, kie trovighas rimarkebla komenco, turnighi al tiu pensmaniero? Tion mi trovis che István Nemere, konkrete en lia verko de la „Hungara Historio“, kiun mi prezentis ankau en la Itala Esperanto Kongreso.

La nov-valoro de lia verkaro montrighas konsiderinde en la komparo kun aliaj nacional-klasik-historiaj verkoj, en la liberigho kaj superpasho la idealismon. En simple homa realeca prezento, legeblas pri sintenoj de gravaj personoj kaj regantoj, apude ricevinte senperajn informojn, ankau chirkau pri la tiutempaj historiaj okazadoj.

En la konkreta komparo la prezentadon de Márkus kun Nemere, mi ellevus che Nemere la „ne prisilenton“ de malagrablajn faktojn. Tiu metodo de „prisilento“ nuntempe ankorau plejofte estas uzata, (kiam la nur dialektikaj kontrauajhoj ne plu akcepteblas) che la priskriboj de la propraj nacihistorioj, (bedaurinde sufiche ghenerale, ne nur de la hungaroj).

Sed jam tio estas signifa evoluo sur la vojo al europeco, kiam la aliaj popoloj ne staras nur kontrauajhe al la propra (klasike metite sin mem, kiel umbiliko de la mondo). Ke, mem el la historio eblas tiusence ion lerni, el la multpopola habsburgmonarhio, malkovris usonaj profesoroj, historiistoj. William M. Jonston esploris kaj montris la pozitive kreajhan povojn ene de tiu interpopoleco, kiu ghis nun, bedaurinde por tiuj popoloj kiujn trafas la asertoj, ankorau ne faris la konscian aliron.

En la verko de Nemere legeblas senkashe, sincere, sen naciismaj tabuoj la historiaj okazadoj. Majstre estas uzata la literatura arto priskribi homajn karakterojn, reghajn potencojn kaj sociajn rilatojn en diversaj tempoj. Por sia libera malfermiteco li ne estas shatata de naciemuloj, ili nomas lin ech perfidulo de la nacio.

Kaj la problemo ne estas nur hungara sed mondvasta, tamen ni restu en la najbarajho, tuteurope, kio nun aktuale ghenas la EU. Kruelajhoj kiuj estas en tiu libro priskribitaj, estas klasikaj, okazintaj ankau che aliaj popoloj. Regantoj mortigis unu la aliajn, ech la proprajn fratojn por atingi regan potencon. En Hungario estis ech sanktigita iu reganto, kiu blindigis la propran fraton.

Estas fakto, ke alvenis historia tempo, kiam ni devas libere kaj malferme konfesi, ke la klasiko kun la klasika historio, atingis sian finon. La transpasho kelkfoje jam ekkomencis, dum la historio, jam ankau en la antikva tempo, sed nuntempe montrighis videble kaj nerifuzeble la kauzoj. Au chu iuj volas ankorau plu teni sin che la klasika moralo, heroece konvinki aliulojn pri sia vero?

Francis Fukuyama usona histori-filozofo, post la fiasko de komunismo filozofiis pri la fino de la historio. Fakte Usono aldonis la plej grandan potencon por la nun atingita finsituacio sur la tero, sed poste ankorau ne finighis pruveble la historio ghenerale, sed nur la klasika historio.

Tamen, ni ne estu tro rigorozaj en la kritiko. Historiaj komprenmanieroj kaj sintenoj kiuj alkutimighis jarcentoj, ech eble jarmiloj, ne eblas de hodiau al morgau shanghi, ech tiam ne, se ili montrighis dangheraj kaj estighis ekzistencnecesaj kiel en nia nuna tempo.



Raportis: Eugeno Macko,

mi Dankas por Via atento.