Eldonoj kontraŭ ĉiu komerca konsidero,

de la :

„Historio de Hungario“ de István Nemere, esperantigita de Jozefo Horvath,

„History of Hungary“ de István Nemere, angligita de Christopher Claris,

originala titolo: „Magyarország története“, 989 év krónikája.

Kial?

Ĉar intereso pri naciaj historioj estas limigita, precipe pri unu nacio. Sekve la merkata valoro de iu libro pri nacia historio dependas de la nombro de la loĝantaro de tiu nacia ŝtato. En Hungario kun ĝia ĉ. 10 milionoj da loĝantoj, aldone en la interreta tempo, papere eldonita libro havas tre malgrandan komercan ŝancon prosperi finance.

Alia granda baro estas la lingvo mem. Iomete pli bona estas la situacio kun la pli grandaj lingvoj kiel la angla, hispana, franca, germana ktp. Sed internacie ankaŭ tiuj estas limigitaj. Unue pro la lingvo mem kaj due, pro la ĝenerala malintereso al profunda informiĝo pri aliaj nacioj.

Kiun valoron havas tamen eldoni libron spite al tiuj faktoj?

Se konsideri la internacian lingvan problemon, la solvo jam per si mem proponiĝas – per Esperanto. Sed la antaŭe menciitaj problemoj aperas ankaŭ ĉi tie, eĉ kun pli akra intenso. Estas vere, ke Esperanto-parolantoj troviĝas en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, precipe en grandaj urboj. Sed kiel multe?

Aldoniĝas ankaŭ alia problemo, ĉi tie eĉ pli grava. Esperantistoj interesiĝas precipe nur pri lingvaj problemoj; kelkaj eble pri internacieco, kio estas jam politiko kaj tion multaj el ili jam ne ŝatas. Ĉi-sence estas eble kompreneble, ke malmultan intereson trovas naciaj politikoj, kiuj plejparte baziĝas sur nacia historio.

Sed se ni diferencigas la problemojn, ekkoneblas, ĝuste en la indiferenteco kaj nekono de la propra nacia historio, ankaŭ la ne ĝusta kono de la nacia politiko. Sekve mankas la ekkono de la neceso transpasi la propran nacian politikon kaj historion, por kompreni la internacian. Ĉar pluevoluo eblas nur post la transpaso de la antaŭe sciata.

Pro tio en la nuna tempo, informiĝo kaj lernado, kun la kono kaj scio de la nacia historio, havas la primaran taskon kompari kaj kompreni la internaciajn realaĵojn.

Kion povas aldoni la hungara historio al tiu scio? En Hungario disvolviĝis model-done la klasika naciismo, kiun necesas transpasi, precipe en la Eŭropa Unio. Tie ĉi bone studeblas la estiĝo, disvolviĝo kaj la tragika fino de la naciismo.

En la verko de Nemere legeblas senkaŝe, sincere, sen naciismaj tabuoj la historiaj okazaĵoj. Majstre estas uzata la literatura arto priskribi homajn karakterojn, reĝajn potencojn kaj sociajn rilatojn en diversaj tempoj. Pro sia libera malfermiteco li ne estas ŝatata de naciemuloj, ili nomas lin eĉ perfidulo de la nacio.

Kaj la problemo ne estas nur hungara sed mondvasta, tamen ni restu nur en la najbaraĵo, tuteŭrope, kio nun aktuale ĝenas EU. Kruelaĵoj, kiuj estas en ĉi tiu libro priskribitaj, estas klasikaj, okazintaj ankaŭ ĉe aliaj popoloj. Regantoj mortigis unu la aliajn, eĉ la proprajn fratojn, por atingi regan potencon. Ankaŭ la klasika literaturo priskribas (ĉu ĝojinde aŭ malĝojinde, ekz. en Macbeth) tiajn murdojn en regantaj familioj.

En Hungario estis eĉ sanktigita iu reganto, kiu blindigis la propran fraton. (Eble la papo tiam sciis nenion pri tiu afero, aŭ ne volis scii, pro la disvastigo la „kristanisma“ potenco?) Nu, poste nia granda klasika komponisto muzikigis la klasikan poemon de sia artamiko, kiun ni ĉiuj ĝoje kantas en EU: „Ĉiuj homoj estos fratoj“.

Estas fakto, ke alvenis la historia tempo, kiam ni devas libere kaj malferme konfesi, ke la klasiko kun la klasika historio, atingis sian finon. La transpaso kelkfoje jam ekburĝonis dum la historio, jam ankaŭ en la antikva tempo, sed nuntempe montriĝis videble kaj nerifuzeble la kaŭzoj. Aŭ ĉu iuj volas ankaŭ plu teni sin ĉe la klasika moralo, heroece konvinki aliulojn pri sia vero?

Usonanoj jam antaŭ pli ol ducent jaroj parolis pri la fino de la historio. Ili tiam opiniis atingi ĝin per sia burĝa demokratio. Kiu tiam estis importita el Eŭropo, kaj ili kredis povi pli bone apliki ĝin ol la „stultaj“ eŭropanoj. Ankaŭ Francis Fukuyama filozofiis pri la fino de la historio post la fiasko de la komunismo. Fakte Usono aldonis la plej grandan potencon por la nun atingita finsituacio en la tero. Sed poste ankoraŭ ne finiĝis pruveble la historio ĝenerale, nur la klasika historio.

Kial la angla traduko?

Ĉar la angla estas la plej internacia nacia lingvo, pro kio ĝi staras plej proksime al la artefarita internacia lingvo Esperanto kaj al baza intenco lerni por la nuntempe necesa internacieco. La angleparolantoj povas plej senpere kompreni la internaciecon kaj estas en sia pluevoluo plej proksime al la senco kaj esenco de Esperanto.

Ekz. angleparolantaj usonaj intelektuloj, en usonaj universitatoj okupiĝis jam antaŭ ĉ. 50 jaroj pri la pozitiva inter-eca influo de kunvivantaj popoloj en la Habsburga Monarĥio. Tio estis tiutempe tute nova, ĉar ĝis tiam oni aŭdis nur pri iliaj kontraŭecaj kvereloj. De ili estis jam tiam rekonita la neceso de la nova dialogika pensado, kiu poste, antaŭ 30 jaroj principe ŝanĝis la mondpolitikon.

William M. Jonston, usona profesoro historiisto, sub tiu spirita influo, esploris kaj elmontris la krean povon ene de la interpopoleco de la Aŭstra-Hungara Monarĥio. Tiuj dialogike repacigitaj, iam dialektikaj kontraŭaĵoj, kiuj eliris el Eŭropo, grave kontribuis al la demokratia kaj scienca evoluo de Usono. Alvenis la tempo, precipe nun en la Eŭropa Unio, ekkoni kaj akcepti tiun historian interpopolecon, kiel radikojn de internacieco, kiu bazprincipe necesas en EU.

Akomodiĝante al realeco, oni devas rekoni, ke nuntempe la angla estas en la mondo la plej ofte uzata internacia interkompreniga lingvo. Internacia komerco, internacia politiko, ankaŭ la scienco, esprimiĝas internacie en tiu lingvo. Neniu alia klasike nacia lingvo havas nun la ŝancon konkure atingi internacie tiun nivelon, kiun havas la angla.

Al tio aldoniĝas en sia lingvo-hierarĥie alta pozicio la nuntempe plej grava trajto, ke ĝi staras plej proksime al la kompreno de la transpaso el la klasike dialektika idealismo al la dialogike internacia kuneco. Kaj ĉi tie montriĝas plej bone la kvalito, kiu plej signife distingas Esperanton en la proksimeco de la angla, kaj en tiu senco, eĉ superas ĝin.

Kial Esperanto?

Esperanto portas en si mem la nuntempe reale kaj morale necesan econ de internacia interkomprenilo, la dialogikan pensadon per la transpaso de la karakterizaj trajtoj de la klasike naciaj lingvoj, kiuj ankoraŭ plu restas en la dialektika konvinko-konkurso.

Tio, kio ankoraŭ restas grava tasko por la klasiko, estas: lerni el la eraroj. Sed por lerni el ili, unue ili devas esti rekonitaj. Sen la kono de la klasika historio ne eblas ĝin transpasi kaj sen transpaso de la klasiko ne eblas la pluevoluo de la historio. Tiu lernado fariĝis en nia nuntempo serioze necesa. Nun post pli ol du mil jaroj de la klasiko, se ni volas ankoraŭ plu ekzisti, ni devas lerni el la eraroj, kiel ni ne plu povas/devas fari.

Al tiu lernado troviĝas konkreta kontribuo pri eraroj en la verko de Nemere „Historio de Hungario“, precipe koncerne la eŭrop-naciajn historiojn. En ĝi troveblas ekzemploj pri la evoluo de la historio laŭ la helena dialektika tragedio, kiun nuntempe necesas dialogike transpasi. Por kio, post la angla, en Esperanto troviĝas la plej alte evoluinta metodo.

Ĉar la klasika historio atingis jam sian finon kaj komenciĝis laŭnecese la dialogika historio.

Eugen Macko


Pliaj informoj trovighas en la reto:
https://www.ipernity.com/blog/32767/4725314

https://www.ipernity.com/blog/32767/4725224

https://www.ipernity.com/blog/32767/4724670

https://www.ipernity.com/blog/32767/4725400