Nemere trapashis la klasikon

Nur malonge al klarigo de la nocio: Kion signifas ion trapashi kaj kio estas la klasiko?

La superpasho de la klasiko okazas ekde kiam la klasiko ekzistas. En la europa kulturchirkauajho ekde la oldaj grekoj. Superpashi ion signifas trairi, sed ne perfote disrompante neniigi, sed lernante uzi por pluevoluo. En la lastaj 2-3 cent jaroj la nova superpasho de la klasiko komencis en la arto, sekve inspirante la sciencojn kaj en la estanteco pruvighis ghia neceseco, entute por la restado sur nia planedo.

1. István Nemere prilaboris la hungaran historion kiel iun belartan romanon, superirante chiun distran enlulighon kiu kutime okazas che romanoj. Li facileme kunligis la historion kun la literatura arto kaj en la malantaueco kun la informiteco de politolog-soci-psikologiaj sciencoj, sur tiu mezvojo, sur kiu chiu legkapabla inteligenta homo povas kompreni. Kie ekkoneble trovighas, ankau la nuntempe che historiaj sciigoj necesa dialogika metodo.

Nemere estas artisto de la literatura lingvo. Al tiu multe kontribuas lia kono de la artefarita lingvo esperanto kun ghia arta preteco. Konate, esperanto estas arte konstruita lingvo. De tie estas psikologie sekvebla, ke tiuj kiuj perfekte parolas tiun lingvon kaj uzas ghin por kreajhoj, al tiuj influas ankau che la uzado de aliaj lingvoj, inklusive la gepatran. Alvenas ankorau la plivastigo de vidhorizontoj, konsekvence de la strechado la limoj de la scioj kaj sciencoj. Che Nemere estas tiuj kazoj plene evidentaj.

Li estas tipe tia persono, che kiu eblas jam ekde lia infaneco kaj junagho sekvi ekzistencie la elpashon de la klasiko. Jam kiel infano li ne shatis iri en la lernejo kaj poste en gimnazio lernis iun „ekzotikan lingvon“ kiel esperanto. El tiuj trajtoj nenion shatas la fiksitaj klasikistoj. Sed se ni disobservas en la biografioj de gravaj homoj, plejmulte ghuste de tiuj karakteroj kreis iun daureman.

2. La rilato de Nemere al la klasika historio kun lia narrativa skribmaniero, estas simila kiel de la esperanto al la klasika lingvistiko. Nemere kaj la esperanto konvenas al senpere necesa realeco, ghis la klasiko peladas neatingeblajn idealojn. Pri tiu, Nemere kaj ankau esparanto superpashis la klasikon. Sed tion nek la klasikaj historiistoj, nek la klasikaj lingvistoj volas konfesi, char ne povas sekvi.

Nemere plene apartenas al la esperanta spirito. Kiuj lin kritikas, trovighas sur la sama spirita nivelo kiel tiuj, kiuj kritikas esperanton. Nome, ne komprenas kaj ankau ne volas kompreni la superpashon de la klasiko, char frapegas iliajn privilegiojn kaj devigas ilin rezigni pri siaj potencoj.

La klasike akademiaj esploristoj ne kapablas tion bontrovi, char iliaj vidkapabloj estas limigitaj de specialaj profundecoj, pro kio estas malvastigita ilia ghenerala vidhorizonto. Pro tio estas necesa (ankau nuntempe) la filozofio.

Nemere elpashis el unuflankeco al multflankeco, post kiam li kapablis liberighi el kaptiteco de la profundo, tiun superpashi, ke povus esti observebla tio, kio okazas chiam nove kaj aktuale.

3. Sintenante al historiaj faktoj, el liaj rigardmanieroj ne mankas la scienceco, sed la limigiteco de la klasika scienco, kiu donas al li la eblecon de la multflankeco kaj la rimarkon de la ekshajno la novon.

Por la scienc -fikcio necesa pensmaniero, liberighis lin el la limoj de la klasika pensado, (samo ghenas la komprenon de esperanto) kio nuntempe necesas ankau por la kompreno de la historio. Solvante la dialektike tragikan historion de la pasinteco, per la dialogika neceseco de la nuntempo.

Al helpo prenante la socipsikologion, eble direblas, ke la sci-fio kaj esperanto faris Nemere kapabla, la historion pri la nuntempe necesa maniro interpreti, liberighinte de la klasike etikaj katenoj. Pro tio, el liaj laboroj estas la plej gravaj la historion priskribantaj verkoj, char tie evidentighis la sumo de liaj antauaj literararaj spertoj, en la ekshajno kun la esprimo de la nova pensmaniero.

4. La dialogika pensmaniero evidentighas ankau en lia esprimo, kiam li ne limigas kun opinio, sed lasas malferma al la leganto elformi ankau la propran opinion. Ne perfortas kun la propra opinio, malpli al iu politika starpunkto.

Kontraue al tiuj klasikaj akademianoj kaj sciencistoj, kiuj jhaluze al vero, ofte tiel, ke ili ne povas elteni alian, au de aliulo la veron.

Esperanto kaj scienc-fikcio bazighis la malferman pensmanieron de Nemere, el kiu fontas lia multflanka intereso. Estantece tiu malfermeco kaj pensmaniero necesas, se la homaro volas pluevoluighi (konkreta ekzemplo en la EU).

Li ech ne retimighis de la ezoteriko, kiu en si mem algvidas al la limoj de la pensado, tie kie komencas iu tute alia, sed ankorau chiam ne la nenio. En orientaj kulturoj oni alproksimighas al tiu sfero kun meditacio.

5. Kompreneble la klasikistoj nenion volas scii pri tiuj fenomenoj. Ili sin elshlosigas de tie, do por ili tiuj ne ekzistas.

Tiuj elshlosighoj povas estighi tragikaj, precipe se tiuj okazas che naciaj univerzitatoj. Tie estas bremzata la pluevoluo de la esploro kaj la scienco. Por kiuj nuntempe bedaurinde, estas kelkaj ekzemploj en la mondo troveblaj.

Tiu ligiteco estas por ni interesa, char de tiu flanko venas la plejmulte da kritiko al Nemere. Ke onidire li „ne estas sufiche scienca“. Sed tiuj kritikistoj plej ofte ne vidas pli malproksime, ol de sia nazopinto, eluzante nur sian institucian autoritaton ankau sur universitatoj kaj jughas pli vivantaj kaj mortintaj.

Kie Nemere sin mem kaj la klasikan romanstilon trapashas, okazas en liaj historiaj rakontajhoj. Che la unua flanko ni plue trovas la fascine distrighan stilon, kun eme komprenebla lingvo. Samtempe perinte la postrestintajn historiajn faktojn per la prilaboro de hodiauaj sciencaj vidmanieroj. En la malantueco estas ekkonebla la psikologio, sociologio, socipsikologio, politologio kaj la nova dialogika pensado.

6. Tiu por la nuntempa prilaboro de la historio necesa stilo, ne gravas nur apude, sed por la evito de chiu duonscienca pseudoobjektivismo. Simple kaj sincere dirite, en historiaj kaj ghenerale en spiritaj sciencoj, ne ekzistas tiu objektiveco kiu estis, (per la influo de natur-kaj -teknikaj sciencoj de niaj antauuloj en la lastaj jarcentoj) klasike supozita.

Nemere rakontas narrative en beletra stilo, kion gravas homece kompreni, lasas sen chiu jugho malferme elformi la lastan opinion por la leganto. Ofte kruelajn okazadojn li provas sen chiu emocio priskribi, char ghuste tiuj provokas dialektikajn reagojn, kiujn en nia estanteco necesus dialogikajn solvojn.

Samtempe tiun manieron eblus nomi politike, demokratia skribstilo, char la ebleco restas malferma por demokrateco , sen doktrino por iu propono.

Kio estus pli bona pruvo al demokrateco, se ne la vendinta kaj leginta nombro de libroj, kiuj spegulas la vastan konsenton de lia publiko. Ene de tiu, li eldonis en Hungario chiutempe la plejmultan libron, ghis nun pli ol 700. Se li tiel dauras baldau atingos la mondrekordon , kiu staras che 735.

7. En tiu kunteksto estus mencienda ankau alia esperanto literatura verkisto, kiu ekkoneble superpashis la klasik-dialektike historiajn morojn,Tivadar Soros. Kiel la maniero de esperanto, li ankau forlasis la alkutimighintan kaj secesiis de la klasiko, kiu che li ricevis ech ekzistencian gravecon. Al tio memorighis lia filo Georg Soros. Se lia patro, (kiam naziuloj konkeris Budapeston) ne farus ion eksterordinaran, sed restus che la klasika moro, ili eble poste ne plu ekzistus, char estus deportitaj al Ausschwitz.

Tiu vivosperto lernigis G. Soros, ne plu reagi pri klasikkutimaj reguloj sed chiam en situacioj adekvate. Tiun sperton li poste ellaboris che filozofo Karl Poper en Londono al la „refleksiva teorio“. Praktika uzado de tiu faris lin al unu de la plej richaj homoj en la mondo. Restante fidela al la sperto kun lia patro, esperantisto, li estighis filantropo.

8. La „dialogika Pensado“ enhavas la pacan pluevoluon de la globalizado, kiu manifestighas en la internacia demokratio. En la Europa Unio jam atingis sian necesecon, kiu nun devus sin montrighi en la subigo de la nacionalismo. Al tiu necesas, ke la popoloj de EU, en la lastaj jarcentoj akumulitan nacionalismon, chiu pri sia maniero liberighu.

Tio komencas tiam, kiam ni ne prenas nin mordseriose -au chikaze nian historion- ne lasas preteratenta tion, kion ni ghis nun kredis tre grava, kiu science ech ne povis pruvighi, sed estis nur iu imaginata prezento. Kion ni (precipe chi tie en Mezeuropo) detiris de la scenejo (kiel la grekan tragedion) kaj ludis kun mordserioza memofero (precipe en la 20a j.c.). Tiu ludo devas denove esti remetita sur la scenejo, ke chiu vidu en la publiko kaj povu elekti: Chu submetighas al la ankorau chiam ghis nun, la plejmultan agadon determinantan klasikajn virtojn, au jam pluevoliighis al la pli vasta homaraneco.

9. Chi tie aperas la historioskribo de Nemere. Malstrekigite li entranchis en temoj, kiuj ghis nun, en serioze duonscienca obskureco konstruis pluaj tabuoj kaj gvidis al katstrofaj rezultoj.

Nemere trarompas tiujn duonsciencajn duonklarajn tabuojn, kiujn tiuj nebulaj sin gravmontritaj personoj deklaris en la pasinteco. Metas ghin tie kie ghi apartenas, lumiginte iliajn malantauecojn kun la plej novaj ekkonoj en la estanteco kaj en la neceseco de la nuntempa mondo. Tion li faras tiel, ke ankau tiuj komprenus, kiuj estis ghis nun de tiuj duonsciuloj misgvidite, trompitaj, au tiel dirite, estu ankau de vastaj popoltavoloj komprenata. En la raeleco signifas, ke tio estas pli ol nur la akademia espero al objektiveco, kio reale chiam restas neatingeble malproksima al konkreta vero.

Li ech uzas pliaj supozoj, kiuj ne havas senperajn fakte-historiajn pruvojn , sed pri la antaue menciitaj sciencoj atingitaj scioj, tute reale estus eblaj. Aparte estas simpatia, kiam li subprenas de, al altaj etagheroj metitaj personoj kaj okazadoj, en la simpla homa senpereco.

Ekz. : Horthy sidas apud la imperiestro Franz Josef kaj Hitler ankorau el la stratrando mansvingas. Au la indikoj al vivkondichoj de tiama tempo kun la ebleco de atingata aghdauro en tiuj fortikajhoj kaj palacoj kun higienaj kaj klimataj kondichoj. Kiuj estis decidaj anakau al la sanstatoj de la regantoj, pro kio ili havis relative nur malongan vivdauron.

10. Alikaze se iu dubas pri la de Nemere aplikataj historiaj faktoj, bonvolu legi en la jaro 2017 eldonita samtitola „Historio de Hungario“ de Romsics Ignác, historia univerzitata profesoro, en kiu historifakte ne trovas diferenco, nur la skribstilo estas tute alia.

La teksto de Nemere estas facile kaj interese legebla, ornamentite kun homecaj kaj psikologiaj observoj. Ghis la libro de Romsics estas la perado de sekaj faktoj, kiu akurateco –se ni demandas en historiaj dimenzioj- ankau akademiane povas esti same mankanta, kiel che Nemere, nur ke en la stilo de Nemere trovighas ankau la litera arto, ghis che Romsics nur la strebo al objektiveco.

Ke Nemere chi foje ne skribis sci-fi romanon (kion li plej ofte faris), sed aplikis en la kronikoj trovanatajn heredajhojn kaj prilaboris kun sia literatura talento, facillegeble sciigante, povas nur efike perigi la priskribitajn enhavojn. Kun kiu li popularigas en la estanteco necesan dialogikan komprenon de la historio.

11. La diverzaj „-izmoj“ en la historio jam kelkfoje provis „trapashi“ la klasikon. Sed tiuj okazis precipe per dialektika perforto, el kiuj la rezulto ne etis la trapasho sed la trafalo, en la aliflanka kontrauajho. Precipe la socia sfero de la realeco suferis sub tiuj ekstremoj.

Sociaj revolucioj eksplodis, che kiuj ne estis akceptita la tempofluo, sed estis provita enpushi la tempon en la jam antaue konstruitaj kadroj. La tiel enpremighintaj okazadshanghoj strechighis kaj disrompis la kadrojn. Dogmoj, leghoj, kutimoj, sociaj rilatoj, ne povis kontraustari al evolucia fluo de la tempo. Tio estis racie spertita en la realeco.

Grava sperto de nia estanteco el la historio estas ke; tempon ne eblas perfortigi. Evolue oni devas konformighi, adaekvate al esto (char esto estas tempo, pri Heidegger). Observante atenti al tio kio montrighas. Ke ni trovu la novon, ni devas farighi nin sentema, t.e. lerni de tiu kiu okazis kaj estis skribe notita en la historio.

12. Pro tio gravas la historio kaj nia rilato al ghi. Ne estas egala kiun rilaton ni havas al historio. La klasiko provas eternigi la „plejbonan“, sed la rivelo de la tempo tion ne lasas. Devas esti trovita tiu rilatmetodo, en kiu montrighas la malfermigho de la esto. Kiu estas same, kiel la konsciigho la sperton che sciencaj observoj, au la superpasho la klasikajn sciojn en la scienco kaj realeco.

Sed tiu ne havas ekzaktan metodon, pro tio ekiris sur tiu vojo unue esplore la arto, sekvante de la sciencaj observoj, kaj poste lernis de ili ankau la socio. En tiu unu la alian kompletighinta unueco, montrighis en la socipolitika sfero la limo, kiun ne eblas superpashi, se ni volas plurestadi en la mondo. Tie etis atingita la limo kaj fino de la dialektika persvadarto. Kiu ne signifas la finon de la historio ghenerale, kiel kelkaj historiistoj opiniis, sed nur la finon de la klasika historio.

Nun komencas necese, nova dialogika historio, se ni volas plue ekzisti sur la tero. Por tio ni devas dialogike pensi. Tio signifas ke por mi konsciighu, ne nur mi, mia familio, mia popolo, mia nacio, ktp. ekzistas en la mondo, sed mi estas nur tiam, se mi estas kun iu kaj io en rilato. Se por mi divenighas, ke la kreajho por mi estas senfina, nekaptebla.

Tiel lastfoje nekaptebla estas la tempo (kiu estas nia esto) kie apartenas ankau la historio, en kiu montrighas chiam denove la ghis nun nekonata, se Vi volas rivelighas Dio. De tie venas la chiama serchado de la homo, t.e. la scienco, malkovri la sekreton, kiu neniam povis plenighi, chiam devis iu resti por „nur“ la kredo al dio, el kiu estis konstruitaj la religioj. Sed chiutempe la historio pruvas la estoadekvatecon de iu religio.