En universitatoj estas provita, kiel nur eblas, atingi autentikan historian sciencon, au certan objektivecon. Tio estighis precipe grava, ekde la natursciencoj kaj la tekniko, konvenis al ekzaktaj kriterioj, konsekvencinte universalan influon. (Antaue sufichis nur la fabela rakonto) Sed tiujn en la renesanso komencita kaj ghis en la nuntempo daura postulo, en la spirit-socio-historiaj sciencoj, ghis nun ne povis esti plenumita. Bedaurinde, prefere en lastaj jarcentoj, sur la linio de tiu tendenco ekestis plie, multe da duonsciencaj teorioj kaj supozoj, kiuj staris en dialektikaj kontrauajhoj unu al aliao.

Tiuj fiksitaj starigajhoj kauzis jam kelkajn lkatastrofon por la homaro. Ghis la sciaeco alvenis al konsciigho la spertojn de propraj limoj. Kun tiu shanghighis la kredo en la nocio de la objektiva realeco. Ne plu regas la realecon la espero, de iam chion ebla objektiva kaptiteco, sed ricevis klarigon ankau la chiutaga proksimeco de la rivela realajho.

Novaj sciencoj aperis, kiuj ekz. antau cent jaroj en tiu formo tute ne ekzistis. Tiuj, elirante el spertoj, klarigas la neeblecon de la ekzakta ekkono de kelkaj fenomenoj. Tie apartenas la psikologio, socipsikologio, sociologio, politologio kaj ghenerale en la filozofio, la nova dialogika pensado. Kiu komenco trovighas jam antau kelcent jaroj en la arto, per la superpasho la klasikon. En nia estanteco daurigas tiuj ekkonoj, kun la plejmodernaj sciencbranchoj, kiujn sub klasikaj kadroj ne eblas atingi.

Nuntempe staras aktuale la problemo, ke al la klasikaj formoj alkumulighintaj potencoj ofte bremzas la pluevoluon. En naciaj shtatoj, la sciencaj esploroj, kiuj ne konvenas al antaudonitaj programoj, ne estas permesataj. Tiuj ghenoj, inter la klasiko kaj la evoluo, montrighas ekstreme en la Europa Unio, ghuste tie, kie estus ekzictencnecesa la dialogika pluevoluo.

Por plia kunrestado de la EU, necesus libera pluevoluo kaj esploroj, kiuj helpus antauenigi pluan ellaboron de la metodo de internacia demokratio. Ion novan, kiu ghis nun en la historio tute ne ekzistis, sed en nia estanteco ricevis ekzistencian necesecon. Char la naciaj demokratioj, kiuj ghis nun funkciis, pri historiaj spertoj, kauzis multe da katastrofoj, kiuj en la nuntempa situacio ne plu estas reaplikeblaj.

Sed, ankau se ni divenas al tio, ke en la historio ne ekzistas objektiva vereco, tio ankorau ne signifas, ke ni povu lauvole skribi nian historion. Au pri la grekklasika imago, meti nin mem en la centro de la okazadoj kaj al eventoj en la chirkauajho, ni donu nur akcidentan karakteron. Tiu komprenmaniero estighis, unue en la novtempo konscia politika problemo, kiam ekaperis en la evoluo de la demokratio la „homa egaleco“.

La neatentigo de tiu nova demokratio, grandinflue kauzis la disfalproceson de la multpopola shtato Habsburgmonarhio. En kiu ne finighis nur la ekstempa monarhio kun nobelulaj privilegioj, sed ankau (kio estas samgrava, sed bedaurinde ghis nun ne ricevis sufiche da atento) perdighis la pozitivaj spertoj de la, tra jarcentoj kunvivantaj diversaj popoloj. Tiu „inter-eca principo“ ne estis ekkonata (kiu ekz. levigis US-onon al mondpotenco).

La dialektiko de la inernacionalismo kaj nacionalismo, ne estis lasita en la direkto de la ghenerala disvolvigho, sed eluzinte de la regaj nobeluloj, por savi la monarhion. La elformigho de la klasika kulturo de diversaj popoloj kaj la politika konscio post la Franca Revolucio, estis enghetitaj por eksciti kontrauajhojn, kiuj senpere gvidis al subteno la kauzojn de la du mondmilitoj. La kruelajhoj de la militoj tranchis inter la popoloj, nur malfacile sanigeblajn vundojn, kiuj post cent jaroj en la proceso de intereca pardonemo, nuntempe en la EU malfermis novan dialogikan rilateblecon.

Se ni observas tiujn faktojn, kiuj plurestis el la historio, el tiuj sen fantazio (au nur kun ioma reala fantazio) estas sekvebla, ke la Hungaroj havis grandan parton en la chesigo de la evoluo la komencitan internacian evoluon en la Habsburgmonarhio. Prefere ili havis eble ech tro grandan subtenon por la kauzojn de la lastaj du grandaj militoj. Envidi tiujn faritajn erarojn kaj kulpojn, vershajne multe helpus Hungarion por asimilado en la EU kaj che la necesa internacia elformigho.

Pri la nuntempaj socipsikologiaj ekkonoj, (kiuj antau cent jaroj ankorau ne estis konsciaj) tiujn jam kelkcentjarojn ekestintajn spertojn, eblus al la nuntempa internacie kunvivadformoj pluevoluigi. La komunajn pozitivajn influojn de unu al alio, devas esti ellevita el la historia forgeso, konsciigante kaj estu donita autentika bazo, al nuntempa (nova) kunigho, nun en pli granda Europ-Unia kuneco.

Al tiu procezo necesas la novskribo de la ghis nunaj klasikaj naciaj historioj, liberighante de la unuflanke ekestintaj kontrauajhoj. Konsciigi tiun dialektikan mehanismon, kiu elirante el la klasika etiko, algvidis al deformigho de la homaj ligitecoj.

Ghis fiksajhoj demetighis la naciaj historioj, kiujn eblas nur solvi per ghisfunda kleriglaboro, ke komencighu konsciigha evolumovigho. En la EU montrighas konkreta neceseco, post kiam la naciismaj restajhoj senpere ghenas kaj endangherigas la pluevoluon.

Kaj kiuj estas tiuj restajhoj el kiuj necesas liberighi, char ghenas la internaciecan kunestadon? Tion eblas malkovri per dialogika pensado. Kiam ni provas, tieldirite „ kun la kapoj de aliuloj pensi“. Trapensi ke kio estas tio, kio kontraustaras la pacan kunvivadon kun aliuloj? Kio estas tio kion ni starigis nur el egoismaj interesoj? Au kio estas tio, kio estas nur dalektika konvinkvanteco, shajnscia formalajho? Memkompreneble tion ne nur estas malfacila, post kelkcentjara alkutimighinta konvinkeco ekkoni, sed ech pli malfacila estas konfesi.

Sed en la estanteco la konfeso ne okazas pro tio, en chiam pli granda dialogika dimenzio, char la homaro ghenerale pli prudentighis kaj envidis, tiel dirite morale la proprajn erarojn. Sed la evoluo de la tekniko atingis la klasikan kulminon, kiu metis nin antau la alternativoj, de la esto kaj la ne-esto. Konsekvence, chi tie kaj nun, ni devas decidi dialogike. Al klasikdialektika konvinkbatalo ni ne plu havas tempon.

Se ni elektas la alternativon de la esto, tiam ni devas komenci surkonstrui la dialogikan rilaton al la chirkauajho, t.e. al la socio kaj la naturo. Nuntempe jam komencighis kelkaj klopodoj al dialogoj, en familioj, popoloj, nacioj, shtatoj. Kaj precipe necesa, en la EU devas internaciaj rilatoj pli forte aperi, se ni volas ke la kunigho plurestas.

Al tio necesas ke la nacioj, el kiuj la EU kunighis, malkovras la historie ghenajn enhavojn, konscie prilaboras kaj elmetas al dialogikaj priparoladoj. Fakte chiu nacio devas komenci kun la propra historio. Unue devas eltrovi kaj kontroli tiujn partojn, kiuj jam en si mem ekaperas, ke ne kongruas kun la realeco. Poste oni devas resti malferma kaj respondi al kritikoj de aliaj popoloj, nacio, shtatoj.

Chiukaze, se ni volas veran pacan kunighon, ni devas lasi la klasikan idealon pri la scio de la „vera vereco“, kiu kosekvence ankau klasike ne ekzistas, (kaj neniam ekzistis) tion pruvas la kauzoj de sennombraj historiaj tragedioj. La dialektikan „konvink-arton“, kiu kun la klasika herojeco, fiereco (stulteco) en la historio enbushighis en pliaj katastrofoj, eblas nur dialogike superpashi.

La dialogika elemento, kiu jam chiam ekzistis, ekde ni konas la historion, estis de la dialektika perforto, ghis en hodiauaj tagoj malantau pushita, kvankam en la malantaueco ghi portis, ankau chion dialektikan kverelon (pro tio estas tiel malfacila diferencigi dialogikon de dialektiko). Ghia neceseco ekshajnis en la dua duono de la 20-a j.c. en la internacia politiko, autentike en la alternativo de la neniigo de la estanto.

Tiu por la homaro en nia estanteco ekzistencie grava temaro, la kompreno de dialogikon kaj ghia praktika apliko, venas en aktuala esprimado, en la verko de Nemere Istvan: „Hungaraj eventoj“ (Magyarország története). En lia interpretado, eblas konkrete ekkoni, la dialogikajn elementojn de la „nova pensado“, en la nun necesa komprenmaniero, reprezentante la superpashon de la klasika historiskribo.

Nemere trovis tiun sonon kaj artspecon, kun kiuj nuntempe pri la historio eblas aktuale skribi. Kun literatura bravuro li esprimas tion, kio ankorau estas montrebla, sen iu troiga ravigo, uzante la oldrestantajn kronikojn, por komprenigho aplikante la la plejnovajn humansciencajn ekkonojn, reduktinte al enhavoj, kiujn eblas ankorau per faktoj subteni.

Ne forlasinte, sed montrinte tiujn troigojn, kiuj ekestis en la tempo de naciromantika fervoro, sed por kiuj mankas la raciaj pruvoj. Plejofte estas tiuj iracionalaj troigoj, kiuj provokas la chirkauajn popolojn kaj ofte ankau profunde ofendighas. Tiuj devas esti eldiritaj, sed ne prisilentigitaj, spirit-anime prilaboritaj, se necesas ankau peti pardonon kaj reen atendi pardonon. En tiu kovrighas la nunempe la necesa dialogiko.

La internacia nivelo de la kompreno la hungaran historion de Nemere, fontas senpere el liaj internaciaj spertoj kaj ne lastvice, sed esence kiel rezulto, pro influo de esperanto. De tiu, dialogike el diversaj lingvoj arte kunmetita, la klasikan lingvistikon superpashita lingvo, por kiu estis la inaugurinto L. Zamenhof, kiu historie plene apartenas en la tempo de la apero de la „nova dialogika pensado“.

Fonte de la nova komprenmaniero de tiu verko, ne gravas nur por la komenco de la necesa dialogika kompreno de la hungara historio, sed ankau por la tie trovighanta Centraleuropo ,tute aktuale en la nuna Europa Unio.

En la Habsburgmonarhio estis atingita la kulmino de la feudalismo. Por ghia ekonomio, klimate kaj pejzajhe konvene situantaj landoj, estis kunfanditaj per unu shtata potenco, kiu ghis en la malfrua mezepoko en Europo (politike tiam oni ech koprenis la mondon) povis agi kiel grandpotenco. Preskau 500 jaroj povis Austrio de tiu profiti.

La t.n. „tereziana homo“ determinighis tra jarcentoj el la ligiteco de diversaj popoloj kaj rasoj. Ili vivis, laboris kaj batalis kune, sub la sama shtata regado. Ili estis kune subprenitaj kaj eksploatitaj de la samaj superaj klasoj. Sed ili ankau ghojis kune la vivon, edzinighis, edukis infanoj en sama historia kulturtradicio. Ofte estis nur la protektita lingvo la unua distingilo de popoloj. La regantaj nobeluloj kaj klerikuloj komprenighis per komuna lingvo latina pli ol 300 jaroj.

Tiun dialogike kunecajn atmosferon esprimi estas nuntempe necesa, en la historiaj priskriboj, post la ghis nuna klasika, precipe nur en dialektikaj kontrauajhojn esprimitaj militaj bataloj de diversaj regantoj. Ke tiu nova stilo povis okazi, necesis la evoluo de diversaj sciencoj, kun ilia autentika kaj sincera ekkono kaj akcepto de siaj kapablecoj kaj limoj.

Plejmulte helpis al la relativigo de historiaj scioj la psikologio. Nova scienco, ech ne pli ol cent jara. Se ni pripensas ke, priskribi historiajn okazadojn, estas preskau tiel agha kiel la skribado mem, post kiam baldau mendighis ankau la klasika dezirego de la firmigho, ghis ununura vero (t.e. sankta skribajho). Tiel povas montrighi la graveco de la necese dialogika komprenado de la historio nuntempe.

En la psikologio mem ekestis nova brancho, (ghis nun ech ankorau ne pli longe ol 40 jaroj) la „narrativa psikologio“. Kiu estas uzata por terapii kelkaj psikaj ghenoj, per rakontoj. Tre konvene povus esti uzata tiu metodo ankau terapii la perturbitajn klasikajn historikomprenojn, kiuj en la pasinta historio de la homaro kauzis multe da tragedioj kun suferoj (kiel ekz. la nacionalismo).

Plej autentika stilo por redono de la historiaj okazadoj, (jupli frua despli trafa) estas la rakonto, helpe ankau kun nuntempe science lumigitaj faktoj. Al historiaj „scioj“ chiam devas alveni la sincera konfeso de la ne plena scio. Char en la historio, la problemo ne estis la malakurateco de prezentitaj „faktoj“, sed la „kredo“ al la akurateco de la dirita kaj skribita.

En tiu verko de Istvan Nemere trovighas la nuntempe, por historiaj skriboj necesa dialogikeco, apud la strebo de scienca objektiveco.