Internacia scienca Esperanto-rumana kolokvo en la „Universitatea de Vest“ 11-12 nov. 2016


Prelego en Timisoara/ Temesvár/ Temeschburg/ Темишвар

Filozofia pritrakto de esperanto

Dialogika pensado kaj esperanto

Ekzistas du gravaj rilatoj,ech ligitecoj inter tiuj du fenomenoj, kiuj ghis nun (pri mia scio) ne estis esploritaj. Estus bonvenaj temoj, por studentoj, doktorantoj, de akademiaj laboroj, ekz. chi tie che AIS-o, au ankau en aliaj universitatoj kiuj okupighas kun esperanto.

Tiuj estas: 1.- La nocia ligiteco, kaj 2.- La historia ligiteco.

1.- Nocia ligiteco de dialogika pensado kaj esperanto.

Pri dialogoj ni nuntempe multe audas. Chiuj kiuj ne volas, nur la propran opinion, starpunkton, religion, ktp. aldevigi aliajn, (eventuale ech per milito al tuta homaro) volas dialogi kun aliaj. Nuntempe estas multaj de tiuj homoj en la mondo.

Ili estas precipe inteligentaj personoj, kiuj alvenis per spertoj kaj pensado al la konscio de la nuna situacio de la homaro, sur la limo de la perforto. Kiam la potencoj de la detrurimedoj atingis la staton, kiam la homo devas nun elekti, inter la volo al pluekzistado au memdetruo.

Bedaurinde, sur la alia flanko ankorau chiam ekzistas la oldaj barbaroj, kiuj ne kapablas kompreni la destinon de la homaro kaj volas ankorau chiam la propran volon aldevigi al aliaj. Ili kredas chion plejbone scii kaj prenas la rajton konvinki la aliajn per chiu rimedo pri la propra vero.

Tiu procezo okazis jam kelkmil jaroj per la t.n. „dialektika persvadarto“, kiel tion ankorau la oldaj Grekoj nomis. Tiu rilatmaniero restis parte, ankorau ghis en nia estanteco. Sian ekstreman aperformon, alprenis kiel sekvo de europeca pensmaniero, en lastjarcente du grandaj militoj, kun milionoj da viktimoj.

Ghis tiu olda pensmaniero en Europo atingis konscie sian finon. En la dua duono de 20a j.c. ekshajnis sub la premo de la reala neceseco, pripensi la gheneralaj „Homaj Rajtoj“, dialogike. Tiu nuntempe „nova pensmaniero“ fakte ech ne estas tute nova. Ghi ekzitis jam antau jarmiloj, apud la dialektika persvadarto, sed ne estis respektita kaj daure subprenita. Ghis en la nuntempo ghi atingis sian realan necesecon.

Simple dirita, dialogika pensado estas, pensi ankau kun la kapo de alia dialogpartneroj. Ne sufichas nur voli persvadi pri la propra opinio la alian, ankau tiam ne se mi pri iu afero multe pli scias ol la aliulo. Sed necesas kompreni ankau, kial mia dialogikpartnero ne komprenas min, kaj provi klarigi ankau tiun malkomprenon.

Chiukaze tiu ebleco aperis sciencvalore, nur ekde la etabligho de kelkaj novaj sciencoj kiel psikologio, sociologio, socipsikologio, politologio, dialogika historikompreno, ktp., au kelkaj aliaj novaj tempaj sperteblecoj. Kiam, en multaj kazoj, tamen ne sukcesas la interkonsento, devas resti che la kompromiso kaj doni tempon al la evoluigho de la konscio, ambauflanke. (Ekz. tio okazas konkrete en la demokratio, che la evoluo la maturighon de politika opinio, rilate al universaleco.)

Jam de tiu malonga avizo al dialogika pensado, mi esperas, ke rimarkeblas la proksima spirita sinteno al esperanto. La lingvoj influas la spiritan sintenon de personoj, popoloj kaj nacioj. Frapas la atenton, ke esperanto ghuste tiam aperis, kiam la naciaj lingvoj perversighis al nazionalismo.

Kiam chiu nacia lingvo en Europo provis pruvi sian ekskluzivecon dialektike kontrau la aliaj lingvoj, aperis Esperanto kunmetite de kelkaj tiuj kontraustarantaj lingvoj kaj volis en internacia kuneco dialogike solvi la konfliktojn.

Sed bedaurinde tiutempe mankis la inteligenta kompreno de tiu nova dialogika solvopropono. Anshtatau, la popoloj restis che la kutima olda asertado, herojece sin mem trabatali kaj enmanovrighis per venkidiotismo, en du teruraj militoj.

Pro tio esperanto ne estas nur iu lingvo, sed ghi kunportas la menson de internacia kuneco. Char lingvoj kunportas en si mem spiritan sintenmanieron. Tiel manifestighas la spirito de esperanto, en la dialogika kuneco de internacia diverseco. Esperanto reprezentighas la kulturon de la dialogika kuneco.

Naciaj lingvoj sintenighas dialektike unu al alia. Chiu klasika lingvo volas aparte pruvi sian superecon. Serchas argumentojn por montri ke en la klasika hierarhio trovighas alte, au ech plej alte sur la pinto de la sistemo.

Granda eraro estis por esperanto, kiam ghi oportune volis enordigi en la klasika sistemo, batalante dialektike kontrau aliaj lingvoj kaj kredi al iu fina venko. Esperanto ekestis dialogike el la elementoj de aliaj lingvoj, pro tio estas esence tute fremda tiu kontrauajho.

Ghi ne volas anshtatauigi aliajn lingvojn, sed ligi unu kun alia. Esenca karaktero de esperanto ne estas, dialektike idiotisma persvadbatalo por la propra vero, sed trovi per dialogika komprenigho solvojn de ghis nun ekestintajn kontrauajhon, por certigi la homaranecan pluekziston en la mondo.

2.- Historia ligiteco de dialogika pensado kaj esperanto.

En la historio eblas malantaudemandi tiun temon ech kelkmiljarojn, ghis la barbarismo, kiam chiu popolo provis, pove aldevigi la propran volon al aliaj, ghis la ekstermigho. Ghis kiam ekaperis unu popolo kiu ne plu kontraubatis, sed eltirighis el la perforto. En tiu popolo trovighis poste iu juna homo, kiu tiam en la tempo de granda perforta imperio, oferis sin mem, donante ekzemplon por la senperforta homaraneca vivo.

Tre interesa estas sekvi en la historio la evoluon de tiu du sintenojn. Unue, la provo venki la aliajn ech perforte. Kaj due, jam nun ankau kelkmiljaran tradicion de senperforta provo kunighi kun aliajn. Tiuj du rilatmanieroj dauras.

La venkisma idealo dauris tra la tuta homa historio, ghis ankorau nun. Nuntempe ekshajnis iu unika, en la ghis nuna historio nekonata, la limo de la perforta konvinkebleco, en la estanteco. Tiu reala fakto shanghis la kredeblecon en la tute ghis nuna, ech shajn-scienca pensmaniero.

En la dua duono de la 20-a j.c. la politikaj grandpotencoj ne plu povis konvinki unu la alian, per chiu al ili pretaj konvinkrimedoj. Tiu stato shanghis fakte la tutan internacian mondpolitikon. La nuna aktuala problemo estighis, tiun situacion konsciighi.

Ne facilas shanghi iun sinten kaj pensmanieron, kiu disvolvighis tra plu mil jaroj en la homa historio. Sed la kurbigho shajnas sin retrovi denove en la vivo. La homaro staras antau la libera elekto decidi, chu pluvivi au memdetrui.

Unua alternativo al la pluvivo montrighas, en la metodo de dialogika kunlaboro. Kiam la opinio kaj la ekzisto de la aliuloj estos serioze pripensata, taksata kaj uzata, por la prilaboro de komunaj solvoj.

Alia alternativo restas en la metodo de dialektiko, kie oni provas la alian konvinki pri la kredo al la propra vero. Ech herojece, memoferinte, kiel ni jam konas en la historio de multaj militoj.

Kiel jam evidentighis, la militoj per uzo de la plejgrandaj potencoj racie maleblighis. Restas malgrandaj militoj, fakte por plenigho de dialektikaj ludoj. Kaj la danghero de tragikaj idiotoj, kiuj pretas sin mem oferi kaj aliajn kuntiri.

En tiu situacio de la nuntempo aktualighis la senco de esperanto. Evidente, ghi bezonis sian historian evoluon. Sed estantece montrighis, kun la neceseco de dialogiko en la nuna mondo, ankau la aplikvaloro de esperanto.

La dialogika nova pensado estighis ekzistencnecesa pensmaniero en nia nuna mondo. Esperanto ekestis kiel rezulto de tiu pensmaniero kaj nuntempe subtenas la ekzistencnecesecon de la dialogika pensado.

Char esperanto kaj la dialogika pensado estas intime ligitaj unu kun alia. Jam ilia ekesto okazis en la historio preskau samtempe. Franz Rosenzweig, la unua kreinto de la dialogika pensado kaj Ludoviko Zamenhof la iniciato de la arte-farita lingvo esperanto verkis preskau samtempe en la kritike politika situacio, por la sama celo, t.e., por la paco.

Esperanto kaj la dialogika pensado, trovighas plene en la historia evolufluo de la tempo, sed ghis nun ne estis plenkonscie ekkonata ilia signifo. Kiel la arto evoluighis subigante kaj superpashante la klasicismon, esperanto ekestis kiel rezulto de tiu evoluo, kiel arte-farita lingvo subigante la klasikajn lingvojn. En tiu evolufluo subigis ankau la interlingvistiko la klasikan lingvistikon.

Tiutempe, ekde kiam esperanto ekestis kaj evoluighis al plenvalora internacia lingvo, (en la nun pli ol 130 jaroj) kelkaj mondmovighantaj ideoj, ideologioj, teorioj, (naciismo, socialismo, komunismo, ktp.) atingis sian kulminon kaj denove malaperis. Esperanto estis chiam la neatendita alternativo al tiuj movadoj. Ghi restis kaj evolighis ghis en la estanteco, atingante en la nuna interret-komunikad-internacia mondo novan uzad eblecon kaj elanon.

Fine, mi volas atentigi, (en la mensa ligiteco kun antau dirite), ke chi tie en tiu urbo, kie ni nun trovighas, vivis kaj laboris Josef Zauner (1895-1959) unu signifa persono, vizionaro de pace europa unuigho kaj esperantisto.

Lia, en germana lingvo skribita verko; Der Weg zur Europa-Partei, Timisoara 1931 (ghis nun esperante ne tadukita), „La vojo al Europa-Partio“, antauvidas kaj diras, multe da faktoj, kiuj nuntempe aktuale okazas.

Li pledis jam antau la dua modmilito, en la naziisme hitlera tempo, por unuighinta Europo kaj komuna mono. Che la enkonduko de la komuna valuto euro, estis lia nomo kiel antaurajdanto menciita, sed poste plejparte restis lia nomo forgesata.

La europ-esperanta politika movado EDE (Europo-Demokratio-Esperanto) trovis en lia verko la bazan penson (mi volas diri dialogikajn) por tiu internacia movado, oficiale aganta en Francio, Germanio, Polando, Hungario kaj Bulgario.

Pro tio EDE metis por si la taskon pli esplori la historiajn kaj nociajn faktojn en la ligiteco kun esperanto de Josef Zauner kaj ankau traduki esperante el la germana liajn verkojn.


Eugeno Macko, d-ro. fil. , dipl. ing.
Asoc. Doc. de AIS-o

Vic. prez. de EDE-Fed.