Normal 0 21

Al Slovaka historio de Andreas Kuenzli

Komento de Eugen Macko

Tiu verko estas ekzemplodona kiel oni devus utiligi esperanton. Historio estas la socispirita sfero, kie la ghis nun duonscience skribitaj enhavoj, devus esti en la estanteco per novaj sciencaj ekkonoj reskribitaj. Por tiu tasko estas esperanto, pro multaj kialoj tre konvena.

En iamaj socialismaj landoj de Orienteuropo, Slovakio estas bone elektita kiel prezentado de mankoj de la historia kompreno. Ne nur, ke la slovakoj emis la ilian, pli ol mil jare antauan historion vorgesi, sed ankau la pli novajn okazadoj en la fashismaj kaj komunismaj tempoj estis kashitaj.

Tute specia kazo en Europo estas la historio de antau fashisme-sozialisma tempo de slovakoj, kiu estas dense ligita kun la hungara popolo. Fakto estas, ke la du popoloj preskau ne estas seninflue unu al alia komprenebla (ekz.1/3-ono de Budapesta loghantaro estas slovakdevena).

La malamo de du popoloj ekestis en la naziisma evoluo de la 18-20a j.c. Ne la hungara popolo subprenis la slovakojn tra jarcentoj, ili mem estis subprenitaj kaj ekspluatitaj de la regantoj transnacie. La popolo ech ne estis nomita, apartenanto al iu ajn nacio, sed nur la nobeluloj.

Sed tiujn problemojn jam provis solvi kelkaj revolucioj (plej signifaj estis la Franca burgha kaj la Rusa komunisma). La „noblaj“regantoj en la iama Habsburgmonarhio ech tion ne komprenis. Tiam venis tio, kio devis veni, diktaturo kaj subpreno pere de aliaj regantoj. Tute dialektika historiproceso, kion ni konas chi tie en Europo minimume de la oldaj grekoj.

Tute novo povis okazi nur en la dua duono de la 20a j.c., kiam la europeca teknika-kulturo atingis finon de la ebleco, dialektike persvadi la alian. Tiam estis la mondo devigita, alpreni tute novan pensmanieron. La sekvo estis ne nur la memrompigho la diktaturon de la komunisma ideologio, sed la ghenerala neceseco dialogike solvi la venontajn problemojn.

Ke, en la orienteuropaj landoj ne okazis perfortaj purigoj, kiel antaue chiam en la historio, post shanghoj de politikaj sistemoj, estas la sekvo de tiu nova stato kaj pensado. A. Kuenzli montras per la slovaka ekzemplo kio okazis fakte chie en iamaj socialismaj shtatoj.

Grave estas che tiu prezentado, kio eble ech ne frapas atenton, ke tio okazas esperante, en la lingvo kiu jam en si mem kunportas la dialogikan spiriton, jes ech de sia ekesto kaj ghia evoluo okazas ankau nuntempe tiel. Sed la adekvata apliko de tiu lingvo vershajne devis atendi, la nunan tempon, kiam montrighis la fino de la klasika persvadarto.

Tre lernefikaj estis la tradukoj de Shakespeare, Goethe, au aliaj gravaj literaturaj verkoj en esperanto,sed se iu volas tiujn vere kompreni, el iliaj klasikaj karakteroj, pli bone se shili lernas la anglan au la germanan, ktp. Char neniam estas iu verko tut autente tradukebla, restas chiam iu parto de portita nekomprenebleco.

Samtempe, se oni volas profunde kompreni la nunon, oni devas unue kompreni la pasintan. Sed la klasiko jam pasis. Tio signifas ankau, ke ghi ne plu estas tute adekvata por la komprenado de estanteco.Unue superpashis komence la klasikon la arto. Sekvis la filozofia pensado, scienco, politiko, ktp. Kaj la nuntempan inter-ecan realecon la klasiko ne plu povas komprenai. Pro tio estas bezonta nova metodo de la pensado.

Grava tasko de la homaro estighis, la novkompreno de la klasika historio, por la nuntempa pac-neceseco. Tiu tasko bezonas iun esprimilon, libere de la ghis nun per klasik-dialektikaj kontrauajhoj sharghitaj naci- lingvoj, per kiuj estis en la pasinteco priskribitaj la okazadoj. Kiu estas nun tiu lingvo?

La angla estas nuntempe la plej internacia nacia lingvo. Per ghi okazis grandparte la spirita superpasho de la klasicismo, sed ne en sia propre substanca esenco, sed per ghia malferma inter-eco.Ne estas hazardo, ke nuntempe precipe angle parolantoj ekkonas la sencon de esperanto, en sen-kontraueca dia-logiko. Tion kio estis en la pasinteco, nur avantagho de plurlingvanoj.

Char la angla ne plu bezonas sin dialektike trabatali por la venko. Ghi jam venkis. La aliaj naciaj lingvoj ankora batalas unu kontrau alia, samtempe enviante la anglan. Pro tio estas per la angla donita la plejbona shanco, pashi al venontalta spirita nivelo, kiu montrighas ekzemple en esperanto.

En tiu, jam ekzistanta, plenkapabla internacia lingvo, sen klasik-dialektike nacilingvaj sharghoj. Tiu lingvo estis, jam dekomence konstruita en la arta superpasho de klasicismo kaj evoluighas jam pli ol 130 jaroj en dialog-spirita sfero, sin liberighante de dialektikaj kontrauajhoj.

Pro tio, akurate devas esti atentita, kie, en kiu sfero, por kiuj enhavoj esprimi estas esperanto uzata. Vane estas traduki gravajn klasikajn verkojn, au skribi enhavojn en klasika stilo. Esperanto havas sian spiritan sferon kie ghi estas nepre kaj adekvate uzebla. Unu de tiu estas la historio. Precipe la nacihistorioj bezonas esti nuntempe urghe reskribitaj.

István Nemere la fama hungara verkisto (ankau esperantoparolanto), skribis en lia facile legebla stilo, hungarlingve la „Hungaran historion“. En tiu verko trovighas jam nacilingve la nuntempe necesa dialogika komprenmetodo. Li malproksimighis jam nacilingve, de la ghis nun klasik-dialektika prezentmetodo kaj provis plurflanke kompreni la okazadojn. Chu tiu estas influo de lia espernta spirito?

Al mia demando; chu li pretas ankau denove esperante skribi? Respondis, ke li laboras nuntempe sur ampleksa historia trilogio el la hungara historio, sed tion li esperante ne volas skribi, pro komercaj kialoj, char ne estas vendebla en sufiche da ekzempleroj. Mi povas nur miri kaj bedauri, ke verkisto de lia formato, ankorau en lia agho, devas atenti al vendebleco de siaj libroj.

Chiukaze lia verko jam ankau en la hungara lingvo elpashis el unuflanke tendenca interpretado de la historio, kiu en naciaj historioj jam kelkcent jaroj okazis. Unue en la naciismo, kiun sekvis la fashistoj kaj lasttempe la komunisme elturnighintaj interpretadoj.

Tamen ke, objektiva hitorio fakte tute ne povas ekzisti. Tiu estis nur dialektike idealisma dezirimago en la subjekt-objekt rilata simplifigo de okazadoj, kiu en la historio tute ne havas lokon.La historio povas nur hermeneutike, en komparoj alveni al diversflanke akcepteblaj dia-logikaj rezultoj.

Historio ne estas, kiel la natursciencoj, ekzakte pruvebla objekto, sed ghi havas chiam sian direktecon kiu shanghighas diverstempe. Pro tio la historio neniam estas libera de la politiko. Sed la politiko mem devas esti ankau libera. Mallibera politiko falsas la historion al farso.

Nuntempe diktas la necesecon la paca kunvivado sur la tero, char la detrupotencialo minacas la tuton neniighi. Pro tio la politiko devas esti pacprotekta kaj dauripova kaj chiun konflikton provi inviti tiel en la socio kiel en la naturo. La perforto (min.publike) ne plu estas akceptebla. Ne estas hazardo, ke la oficiala tutmonda internacia politiko samtempe estas pacdefenda.

Sed tio ne estis en la historio memkomprenebla. Inverse, la politiko chiam volis heroje trabatali la propran intereson. Tiu arkaike greka heroja pensmaniero kiu signifis la klasikan idealismon, montris plene sian tragikan vizaghon. Novaj vojoj estis serchataj.

La filozofia pensado kaj scienco jam delonge trovis novajn, al la realeco adekvatajn alirmetodojn, sed la socio kaj politiko chiam bezonas pli longan tempon por kompreni kaj akcepti novajn ekkonojn. Moderna Sociologio, Psikologio, Socipsikologio, Politologio, ktp., kaj ankau la natursciencoj alvenis, al ghis nun por la klasikaj sciencoj tute nekonataj rezultoj.

Evidentighis ke,ne ekzistas iu ajn chiam restanta substanco, kiun la naciistoj apogante idealismajn imagojn (kiel la oldaj grekoj la atomoj). Realece ekzistas nur chiama shangho de diversaj elementoj, kiuj nur miksite unu kun alia ekshajnas. Tiun realon ekkonis nuntempe, tiel la natursciencoj, kiel ankau la sociaj sciencoj.

Ni ne konas la plej malgrandan kaj fine ankau ne la plej grandan materion. Ilia difino estis chiam nur idealisme. Chio chiam movighas, shanghighas, kaj ankau evoluighas (ghis nun tio estas la lasta kaj ghenerala scienca scio) Tio gravas ankau por la historigrafio, por ghuste kompreni kaj prezenti la okazadojn. (Char, la hodiau estas chiam pli bona, ol la hierau, alie Dio ne lasus nin ekzisti) Ne ekzistas iu „pura“ chiamm restanta substanco en la naturo, ech malpli en la socio. Tion spertis ekz. la Judoj jam longe en la propra ekzistenco.


Historio de Slovakio: Andreas Kuenzli
http://www.planlingvoj.ch/Slovakio-historio.pdf