Teologiaj fragmentoj

Jeshuo la Judo, kiel Kristo, kiel filo de Dio, estas unue ekkonata de la Judoj.

Samtempe tio ne restis ekskluziva kono de la judoj, sed Jeshuo malfermis la vojon de la liberigho por la tuta homaro.

Ke la sintenmaniero de Jeshuo estas la la vivo, montrighis la historiaj spertoj.

Nuntempe, je la fino de la dialektiko, t.e. je la fino de la persvadarto.

Ne eblas plu, perforte trabatali la „veron“.

La juda junulo, lasis sin krucigi, pri la sintenmaniero de liaj prauloj, kiuj eltirighis el Egiptio, anshtatau kontraubati.

Nur malmultaj kredantoj komprenis la sencon de tiu mesagho. La historio, che la fino de la dialektiko montris, ankau logike, ghian veron.

Se, chiu homo kontraubatalas, chiu pove, je la fino restas nur unu homo.

Sed por pluvivi necesas minimume du individuoj, kaj tiuj devas sin ami, ne kontraubatali.

T.e. ilia rilato devas esti dialogika, sed ne dialektika.

Chu por kredanto, la vivon kreis Dio, au por nekredanto, evoluis tra la tempo, logike kunvenas en la sama rezulto. La difernco estas nur en la komprenigho.

Por kredanto ekshajnas la rezulto jam che la komenco, sen tempa distanco.

La nekredanto bezonas la diskursivan distancon de la tempo, por la sperto.

Sed, kio estas frapa, fine, post la historia sperto, logike estas komprenebla la necesa sinteno por la vivo, kiu kunighas en la amo. Por kredantoj estas la samo, dio kiel amo.

Katolicismo volas envolvighi la tutan mondon. Savi la tutan mondon de la sufero. Tion volis fari jam ankau multaj revolucioj en la historio. Sed fine dependas de tio, kiel devus tio okazi?

La revolucioj volas devigi pri iliaj ideologioj al solvo. Kristaneco ne rajtas devigi el sia profunda sinteno. Kristo lasis sin krucigi.

Revolucioj estas dialektikaj, kristaneco estas dialogika.

Katolicismo bezonas reformojn, sed ne dialektike, kiel de la protestantismo. Dialektikaj protestoj kontraudiras al kristana dialogika karaktero. Ne estas hazardo la kontraujudismo de la protestantismo. La refalo en dialektika fervoro, forgesas la dialogikan devenon de kristaneco el la judeco.

Dialogikaj reformoj necesas en kristanismo. Lernante el la historiaj spertoj de la homa evoluo. La disigho de kristanismon en diversaj kredmanieroj, necesas dialogike reunuigi ekumene.

La dialogike unuigha karaktero de esperanto estus helpema sur tiu vojo.

La dogmoj devas esti historie komprenataj. Ili ekestis per raciaj pensoj en apaartaj tempaj situacio, kiuj volis poste homkaraktere resti eternaj. Sed dio montrighas chiam denove en la tempo, kion la homo devas esti preta ricevi kaj resti chiam malferma al revelacio. Oldaj dogmoj devas esti dialogike novkomprenataj.

La senco de la kruco estas subigi la dialektikon.

Dialektiko estas gravega problemo de la homaro.

Chi tie en Europo ghi problemas ekde la antikvaj grekoj.

Estighis konscia ekde la kristanismo.

Sed ghis nun ne eblis ghin subigi.

Ghi plue efikas kaj influas la ekzistencon.

La nescio kaj la forgeso apartenas al la ekzisto.

Sen ili, la vivo ne estus eltenebla.

La scio de kruelajhoj en la historio estas por lerni bonfarton.

La vivbono restas en la memoro. La malbono inklinas al forgeso.



En la valo verdas esperfelicho

Chiam denove printempe verighas la espero de paska promenado.

Fausto de Goethe miris pri la grandioza vekigho de la naturo.

Se la homo povas mirighi pri la novnaskigho kaj resurekto,

tiam shili ankau pli facile komprenas kaj eltenas la morton.

Vivo kaj morto, estas nedisigeble ligita unu kun alia, sed ili ne samas.

Vivon kaj sin mem la homo ne povas kreigi, sed ghi povas neniigi.

La homa historio plenas kun mortigaj militoj kaj heroecaj memoferoj.

Ghis en la nuntempa erao, kiam plenighis la mortigo kun memmortigo.

Nun ni povas ankau real-logike kompreni la sencon de la paska mesagho.

Juda junulo lasis sin krucigi, pri la sintentradicio de siaj prauloj,

kiuj ne kontraubatis, sed eltirighis el Egiptujo, novnaskighi en la libereco.

Ke, tiu sintenmaniero signifas la vivon, verighis ghenerale, ne nur por kredantoj.

Ankau logike, char, se chiu lasus sin krucigi, neniu krucigus, restus la vivo.

Sed, se chiu heroece mortigus la aliulon, fine restus nur unu homo sur la tero.

Sed, la homa vivrestado bezonas du, virinon kaj viron, kiuj amas unu la alian.

Amo antaukondichas chiun renaskighon , kiu okazas nur en la paco.

La paska mesagho de revivigho estighis ankau logike vera en nia estanteco.

Por tiuj kiuj kredas al sia divineco kaj resurekcio eltenas pli facile la morton.

Sed ghi sufichas ankau por nur logike pensantaj homoj, sociigi siajn sintenojn.

Emanuel Kant diris, sintenighu tiel, ke tiu povus esti ghenerala legho de la cocio.

Kaj nun, se chiu sintenighus pri la paska mesagho, venus la eterna paco.

Nuntempe por la homaro, pro la memdetrupotecialo, de tehnike evoluintaj armiloj,

ne plu restas alia elekto, se ni volas pluekzisti, ol uzi tiun sintenmanieron.

Alia problemo estas, chu chiuj kapablas kompreni tiun logikan sekvon.

Bedaurinde ekzistas ankorau kredantoj kiuj kontrau chiu logika realeco, malracie agas.

Ili perforte volas atingi postmorte la paradison, kie ili esperas virgulinajn haremojn.

Kontrau ilia kredo nenio estus direbla. Religiaj kredoj estas en civilisitaj socioj liberaj.

La problemo estas nur, ke ili volas la alikredantoj perfortigi al sia propra kredo.

Ne restas alia solvebleco pri la moralo de civilisaj socioj, ke tiuj estu izolitaj.

Ili mem devas alveni al logika envido de la realeco, sen kontraubatalo.

La plej alta atingajho de la civiliza socio, estas la subigo de la dialektiko.

Chiu kontraubato signifus la refalon en kontrauajhoj kaj rifuzi la dialogikon.

Dialogike atendas granda laboro al civilisa mondo, pluevoluigi la ghis nun atingatan.

Por resti sur la vojo al verda esperfelicho, bezonas kontinuan sindedichon.

Ghis la longdaura songho de la homaro, pri paco kaj homaraneco reale efektivighas.

Jes, en nia estanteco la homaro atingis la finon de kontraubatalado kaj eniris en nova,

dialogika kunvivado.



Konscian paskan festotagojn kaj ghojigan postan tempon deziras

Eugeno Macko