Recenza prelego 2011 en la Esperanto Klubo en Munkeno, al la libro de Abram De Swaan, pri la „socio de lingvoj“ (Words of the World)


La hipernacia lingvo de De Swaan kaj la ekologio de kulturoj


Por ricevi trarigardon en la sxajne kaosa mondo la pensanta homo sercxas iun sistemon kaj hierarkion en la observantaj fenomenoj. La grekdevene europeca pensmaniero longe fieris pri sia ekskluziva racieco trovi la plejmultan regulecon kaj fiksis tiujn al legxoj. Dauxris tempo en la historio de la pensado gxis la ekkono, ke la fiksagxoj povas ankaux gxeni kaj bremsi la pluevoluon.

En nia estanteco, kelkaj novsperteblaj rilatoj en respektivaj konstelacioj, montras al la relativeco de fiksiga pensmaniero, post kiu sxangxigxis la konsekvenco pri la metodo de la olda hierarkie sistemaj reguloj, en multe da sciencaj esploroj. (Jam longe antauxe, ol tiu tendenco estigxis konscia, okazis en diversaj artpartoj la deigxo el la klasiko.) Unu el tiuj de la postaj ekkonoj, estas la relativeco de la lingva hierarkio.

La klasika lingva scienco en la pasinteco estis okupita kun la pruvo, montri el la propra profundeco la eksterordinarecon de la respektiva nacia lingvo kaj per tiu plej ofte volis fundigi la pretendon ecx al socia regado de la parolantoj de, en la hierarkio pli alte staranta lingvo super la subaj aliaj.
Ke mankas objektivaj kriterioj hierarkie distingi inter la lingvoj, montrigxis helpe de novaj spertoj pere de tutmondigxo kaj novevoluintaj sciencoj de psikologio, socipsikologio, sociologio kaj politologio, kiuj algvidis al la limoj de la klasikaj sistemoj kaj tiel ebligis elpasxi el la gxis tiam, la pluevoluon gxenintajn kadrojn.

Per la ekkonoj en tiuj relative novaj sciencoj klerigxis kelkaj rilatoj ankaux en la lingvistiko. La klasika lingvistiko estigxis pli distingebla kaj konsciigxis la antauxa kunfalo de partoj, kiujn ne eblas pritrakti per samaj metodoj. Lingvoj mem estas kompleksaj fenomenoj, sed science akcepteblaj prijugxoj eblas nur en la respektive distingitaj brancxoj.

Aperis kelkaj gravaj esploroj en la nomitaj brancxoj kiuj ebligis reale pli adekvatajn ekkonojn ankaux en la lingvistiko. Unu el tiuj estas la socilingvistika verko de Abram De Swaan pri la „socio de lingvoj“ (Words of the World). Tiu elstara esplorlaboro havis por la lauxtempe gxusta kompreno de la klasika lingvistiko decidan influon.

En sia signifo nuntempe en la lingvistiko, mi volus ecx kompari kun la graveco de Hegel en la idealisma filozofio. Kiel Hegel tiam en la filozofio gvidis al absoluta pinto de la europidealisma filozofio, nun per tiu laboro eblas ekkoni la pinton de la idealisme klasika lingvistiko.

Post tiu ekkono estigxis cxiu konkuro de naciaj lingvoj vane, cxar la pinto nun jam estis atingita. Sed, samtempe ankaux devas esti dirita, tamen la origina intenco, solvi la lingvan problemon en la mondo, kvalite (ekz. tutmond-demokratie) ne estis plenumita kaj pluevoluo per nova kvalito necesas.

De Swaan montris en sia esploro, ke la angla atingis absolute pintpozicion en la globalizado, kiu en antauxvidebla tempo ne plu eblas atingi de aliaj nacilingvaj konkurantoj. Li sekvas de tio, ke neforsxoveble necesas enkonduki la anglan kiel internacian komunikilon.

Sed, kiel per Hegel la filozofio mem ne atingis la pinton kaj la limon, sed nur la idealismo kaj en tiu kazo atingis ankaux nur la idealisme klasika lingvistiko, sed la evoluo per aliaj kvalitoj kaj rimedoj dauxras.

Estas pruvebla per historiaj spertoj, ke socia evoluo de la homaro okazis en la rilatoj de diversaj mondpartaj kulturoj (la nuntempe plej rimarkebla pruvo estas la usona). Sed ni ne povas scii kio okazos kun la pluevoluo, se la diverseco de la kulturoj kun diversaj lingvoj cxiam pli malaperus.

Eblas nur komparo kun la naturo, kie jam montrigxis por la scienca observado, ke la naturo bezonas por certigi vivkapablan medion por la homaro, pluekzistadon de arta diverseco.

La analizo de De Swaan ebligas klerigan trarigardon de lingvaj problemoj el la nova vidpunkto de socilingvistiko, precipe per politika ekonomio, en sia globe disvastigita esplormetodo, per kiu li solvas la unuece en si mem turnitecon de la klasika lingvistiko. Sed en sia novordigita, fakte reala lingvohierarkio, tamen restas malantaux la nuntempe jam estigxinta necesa plivastigxo de la scio, socipsikologike kaj evoluhistorie pri la metodo de la dialogiko internacie, kiu montrigxas cxiam pli necesa en la okazado de aktuala tutmondigxo.

Estas vere, ke lia esploro uzas la metodon de universaleco per tutmonda klerigado, sed post tiu lia sistemo restas en la klasika hierarkio, al kiuj limoj li algvidis.

Ekzemploj por la nesuficxeco de la klasika hierarkio:

Ni atingis per la globalizado kaj fluo de informoj en la mondo, la situacion kie necesas nova esprimebleco por tuttergravaj informoj en la mondo, sen la cxirkauxvojo de relativa estetiko de iu literatura lingvo. Pro tio estas necese distigenda la literatura estetiko kaj la senpera informado. Cxar kiu teksto, (aux ecx lingvo) estas bela aux ne, ne decidas objektivaj kriterioj, sed estas subjektivaj kaj necesas la psikologia klerigo por relative gxusta komprenado.

Cxu iu formulado aux konstelacio de vortoj restas belaj per la propra esprimebligata lingvo en la memoro, dependas de ligiteco al pozitivaj travivajxoj. La negativajn ni inklinas en la propra lingvo forgesi. Pro tio tra la tempo restas en nia lingvo la esprimataj fenomenoj pli agrablaj, estetike pli belaj, ol en la nekutiam fremda. Sed al tiu ekkono necesas jam socipsikologika sensemo.

La plej grandaj malfacilajxoj komencigxas en la interlingvaj rilatoj se tiuj enradikigxintaj kutimoj eksxajnas al aliaj lingvoj kaj kutimoj en dialektikaj kontrauxajxoj kaj komencigxas la trabatalado la propran, cxar por ni tiu sxajnas absolute pli bela, bona, gxusta, ol la aliaj. Tiam komencigxas kutim, aux kultur-batalado.

Post tiuj psikologiaj ekkonoj relativigxas la hierarkiaj valoroj de naciaj lingvoj kaj ebligxas la pritrakto de la lingvoj el aliaj vidpunktoj. Ricevas la pli flekseblaj lingvoj pli da valoron en la prijugxo de la lingvokvalito kaj ecx ricevas pritrakteblecon ankaux kelkaj planlingvoj kiuj havas en tiu vidpunkto pli multe da avantajxojn ol la klasikaj nacilingvoj.

Aux, ankaux nur la nur la socilogia pritrakto povas montri la nun ne plu adekvatecon de la olda lingva hierarkio:

Estas konata el la lingvistiko, ke oni povas distingi la parolmanieron de diversaj sociaj tavoloj, klasoj, kastoj, ne nur la apartenecon al iu popol aux nacia-grupo. Pri la klasika metodo strebis en la pasinteco, precipe en la 18-a, 19-a jarcento cxiu nacia lingvo al standardigo, reguligo kaj estis almetita la skeleto de la latina gramatiko, por konstrui iun „alt aux literatur-lingvon“. La altlingvojn estis baldaux parolitaj pli en la altaj socitavoloj, la dialektoj kaj diversaj esprimeblecoj de la sama fenomeno restis en la subaj popoltavoloj.

Malgranda ekskurso al esperanto:

Esperanto sendube trovigxas en la linio de la evoluo de klasike naciaj lingvoj, de racia ordigo kaj standardigo, kiu fakte povas esti la plej alta sxtupo de tiu evolumaniero. Sed gxuste tiel estas sincere ekkonebla ankaux la limo de la lingva konstruxado kaj la rekono de la honoron de la originaleco de cxiu, ankaux de la plej malgrandaj lingvoj. Cxar esperanto mem ne havas la ambicion esti iu superlingvo, sed cxiam jam de sia ekesto, jam konstruita el la elementoj de diversaj lingvoj, inter-lingvo.

Gxis en nia estanteco resultis tiu tendenco, ke la naciaj altlingvoj rigidigxas en si mem, ofte unu kontraux la alia kaj en la simplaj parolmanieroj kaj malgrandaj lingvoj plurestis originaj valoroj, kiuj nun estis ekkonataj, ke devas esti por nia socipsika tutsaneco necesa pludefendi en la estanteco. Dialektoj ecx de la grandaj klasikaj lingvoj, estis pluportitaj precipe de malsupraj sociaj tavoloj, kelkfoje ekkonate la trezoron de literaturistoj kaj de malgrandaj popoloj vivante sur la terglobo flanke de grandaj komerc-teknikaj kulturoj.

En la klasika lingvistiko estas ekkonebla la kontrauxdiro en si mem. Unuflanke cxiu nacia lingvo volas aserti la unuecan originan valoron de si mem kontraux cxiuj aliaj kaj per tio la pretendon al regi, pro sia perfekteco. Aliflanke gxi volas konstruxi sian perfektecon per la helpo de aliaj lingvoj, antauxe en la historio per la greka kaj latina kaj nuntempe per fremdaj vortoj, el aliaj naciaj lingvoj, kiujn gxi ne tre volonte alprenas pro naciismaj kailoj, sed tamen ne restas alia ebleco por resti sur alta scienca nivelo de la evoluo en la mondo.

Denove malgranda ekskurso al esperanto:

Esperanto ne havas tiujn problemojn kaj kontrauxdiron en si mem. Por gxi estas konscia sia kunmetiteco kaj ankaux neperfekteco, pro kio gxi cxiam restas malferma al eksteraj influoj kaj raciaj plibonigoj.

Ekz.: Umberto Ecco sercxis la perfektan lingvon, (kion li fine ne trovis). Jam lia demando estis nur pri la olda klasika literatura metodo metita. Li sercxis pri io kio estas pri la novaj ekkonoj jam de antauxe konata. Por literatura ludo kaj amuzo suficxis lia esploro, cxar la respondo al la demando staris jam je la komenco de la laboro: Tio ne ekzistas.

Pli aktuala demando en nia tempo estas: Kiun lingvon ni uzu en la respektiva parto de la realeco por plej adekvate esprimi la informojn. Sercxi la lingvon kiu estas plej uzebla por esprimi ekz. iun naturstaton, amrilaton, diversajn okazadojn, rilatojn-internaciajn, ktp., ktp..

Por cxiu tiu sfero de la realeco eblas sercxi la plej adekvatan lingvon kaj ankaux ekster la repertuaro de la klasikaj naciaj lingvoj, eble de iu popolo pli proksime al la naturo, eble iun pigxi-lingvon, aux iun arte kunmetitan planlingvon. Tie malfermigxas la ebleco de elekto ankaux ekstere de la hierarkio de klasike naciaj lingvoj, kiujn ni precipe havas en nia kapo, se ni volas klasike sercxi (oni nun devas diri naive) la absolute perfektan lingvon.

Mi sxatus ensxovi nur malgrandan psikologian sperton de mi, kiu fakte ne havas objektiv- sciencan valoron, sed helpas al mi kompreni la subjektivecon de la idealisme komprenatan lingvohierarkion (kiu lingvo estas pli bela, valora, perfekta, ktp.)

Ofte mi vojagxis el Munkeno al Budapesto automobile, kiam mi jam kelkfoje havis kuriozan lingvan sperton. Preskaux la tutan vojon mi auxdas radion kaj cxiam cxe landlimoj, (kiuj estas nuntempe sen haltigo travetureblaj) trasxaltas al tiu landa stacio kie mi jxus veturas. Tiel mi gxojas la diversaj vidpunktoj kaj ankaux la du lingvaj dialektoj (bavaran kaj austrian) auxdinte la samajn novajxojn el la mondo. Cxe la pasigxo la hungaran limon, mi trasxaltas al hungara radio stacio kaj ofte auxdas la saman novajxon.

Tiam okazis la, por mi grava psikologia sperto: Mi havis jam kelkfoje la impreson senpere post la trasxalto al la hungara lingvo, ke mi subite ne komprenas la novan lingvon kaj kelkaj sekundojn ecx sxajnas al mi tute fremda, (tamen ke gxi estas mia gepatra) ecx ke tiuj de mi jam antauxe konataj enhavoj (el la germana) en tiu lingvo estas acxe esprimataj.

Kvazaux ke iu spirito pro iu inerteco en mi, ne lasas trasxalti kontrauxstarante al iu subita novo. Jam mi ecx atingis iun kapablon tiun strangan sperton cxe mi ecx plilongigi kaj observi konscie mian psikan reagon.

Post iu tempo tiam mi enlasas min en la nova lingvo kaj komencas senpere kompreni la enhavon el la nova medio, ankaux sen la komenca konscia traduko en la alia spirito. Baldaux povas aperi por mi la eksterordinara beleco de la hungara lingvo kaj mi gxojas cxiun auditan vorton denove. Se mi post la alveno en tiu nova lingvo (nun la hungara), denove trasxaltus al iu alia lingvo, cxiu alia sxajnus al mi pli malbela, malvalora, malperfekta, ktp. Kaj versxajne se mi parolus nur tiun lingvon mi estus nekapabla relativigi kaj restus cxe la absolute perfekta valoreco, sur la pinto de la hierarkio, kun tiu „mia“ lingvo.

La problemo gxenerale komencas nur tiam, se mi volas mian lingvon kontraux cxiu alia lingvo en la mondo trabatali kaj asertas subjektive la ununuran valorecon de mia. Tiam kontrauxstaras, (kompreneble) la alilingvanoj kiuj estas pri la propra lingvo same konvinkitaj kaj ekestas dialektika batalo de unu kontraux alia, por venki kaj aserti la propran.

Cxar en nia estanteco jam estas gxenerale spertata la limo de la dialektika konvinkart-metodo, por la lingva batalado ankaux ne plu restas spaco. Je la fino de la dialektiko, gxuste la lingvistoj devus ekkoni la novan dialogikan metodon de la komprenigxo. Ili jam uzis tiun ankaux cxiam antauxe en la historio, cxe la evoluo dela propra lingvo inter la samparolantoj. La problemo ekestis nur kiam kelkaj ekskluzivigxis de la mondo kaj volis la propran meti sur la pinto de la hierarkio, ne akceptante la estorajton de aliaj. Sed ecx ili estas kompreneblaj, ili ne povis siatempe alie fari ol la spertoj el la historio, kiu al ili diktis la metodon kaj pensmanieron.

La lasta nuntempa granda laboro tiusence en la nova scienco de la socilingvistiko, sed ankoraux pri la olda idealisma pensmaniero estis de A.D. Swaan, kiu montris la pinton kaj limon de la klasika lingvistiko, post kiam fakte ne plu utilas batali por atingi la pinton de la lingvohierarkio, cxar tiu pinto estas jam konkerita. La evoluo nun devas disvastigxi post tiu ekkono en tute alia, nova direkto.

Skico de la koncepto de De Swaan:

De Swaan faris gxis nun iun unuecan en la lingvistiko, kiam li starigis la globan sistemon de la lingvoj, kiuj gxis nun estis partigitaj en la klasika idealisma batalado de la naciaj lingvoj, ne frapante la atenton ke malgraux la lingva diverseco ili rilatas tamen ankaux kune. Li montris la sensencon de la klasika batalado de lingvoj unu kontraux la alia. Tio efikis unuflanke la dissolvon de la batalon inter la klasikaj lingvoj kaj aliflanke la malfermon por nova ebleco solvi la lingvan problemon, dialogike pri la metodo de la nova pensado. (Kiel Hegel atingis la pinton de la Idealismo kaj per tiu malfermigxis la ebleco al nova pensado)

Alegorie li nomas sian sistemon „lingva galaksio“ kaj opinias ke la rilatoj ene de tiu galaksio montras forte hierarkian strukturon. La plej multo de la 5-6000 lingvoj, 98% apartenas al „periferiaj lingvoj“, ankaux se la parolantoj nombras nur cx. 10% en la mondo. Tiuj lingvoj estas nur por babiladoj, rakontoj kaj senperaj sciigoj, sen skriba kaj legebla teksto.

La individuoj el la periferiaj grupoj, se ili volas aux devas komuniki unu kun alia, ili lernas iun alian, t.n. „centran lingvon“. Kiel la lunoj cxirkauxas la planetojn. La 95% de la homaro parolas tiel. Aperas presitaj tekstoj, en jxurnalojn, lernolibrojn, havas literaturon, oni parolas ilin en radio, en televido, ktp.. Oni uzas ilin en la politiko, en la ekonomio, en juristiko. Ili havas klasikajn kolektadojn skribajn, nun ankaux elektronikajn, por gardi la tradicion por la venontaj generacioj. Gxenerale tiuj estas la t.n. naciaj lingvoj. La planetoj en la galaksio.

Pri De Swaan, fremdajn lingvojn lernas la la homo hierarkie, de sube al supren. Oni lernas lingvon por havi pli da sxancon en la vivo, kiu plifortigxas la hierarkian strukturon de la globala lingvositemo. Pro tio la parolantoj de iu centra nacia lingvo, lernas iun „supercentran“ lingvon kiu havas jam pli multe da parolantoj ol la propra nacia lingvo. En la mondo ekzistas cx. dekduo de tiuj, tiuj estas la; araba,cxina, angla, franca, germana, hinda, malaja, portugala, rusa, hispana, kaj suahela. Cxiu de tiuj lingvoj estas parolata de pli ol 100 miliono da homoj. Tiuj estas la sunoj en la galaksio.

Sed, se renkontigxas homoj parolantaj diversan supercentran lingvon, ekz. iu arabo, franco, cxino, ktp. ili plejofte komprenigxas unu kun alia pere de la angla. La angla kunligas kiel „hipercentra lingvo“ ankaux la supercentrajn lingvojn globe. En la nuna mondo estas la angla la lingvo de la globa komunikado. Oni povas diri ke tiu lingvo staras en la centro de la 12 sunoj.

Gxi ne havis cxiam tiun pozicion, gxi plenumas tiun nur ekde preskaux 50 jaroj. La plej decidan fakton nomas De Swaan la ekonomion, lerni iun fremdan lingvon kaj nuntempe estas Usono tiusence la plej potenca kaj pro tio la plejmulto lernas la anglan lingvon, por certigi la plej grandan sxancon kaj prestijxon en la mondo de gxiaj parolantoj. Tiu stato ecx cxiun tagon, plifortigxas cxar se iu lernas fremdan lingvon, volus sin komprenigxi kun la plejmulto kaj nuntempe ankoraux ne estas antauxvidebla kiam tiu tendenco cxesigxus

De Swaan montris socilingvistike, ke la angla jam venkis, t.e. por aliaj ne plu eblas venki per tiu sama metodo. Sed la problemoj tamen ne estis solvitaj. De tiu sekvas, ke necesas novaj metodoj. Cxar tiusence venki ankoraux ne signifas solvi demokratece la lingvajn problemojn, tiu montris nur ke ne plu eblas venki klasike inter la naciaj lingvoj, cxar unu nacia lingvo jam venkis. Sed klasike venki signifas, sole stari sur la pinto de Olimpo, ne ke la problemoj estas en la valoj de la socioj solvitaj, cxar la realeco konsistas el multaj pintoj kaj valoj kie okazas la diverseco de la vivo.

Li prezentas ankaux per alia modelo trafe la nuntempan lingvan situacion en la mondo, per cirkloj en unu ebeno kaj atentigas al la paligxo de malgrandaj lingvocirkloj. Sed bedauxrinde ankoraux ne temigas la problemon, kio povus ekesti post la malapero de malgrandaj cirkloj. Tio estas simila dangxero por la spirito de kulturoj, kiel en la naturo la kampoj kaj arbaroj perdas la multflankecon de siaj plantaj kaj bestaj vivestajxoj kaj per tio klinigxus la la ekvilibron de la vivo.

Tamen ke la lingva analizo de De Swaan tratiras la sociologia fadeno, la socia evoluo ne estas envolvita en tiu traktato. La evoluo de la demokrate socia kvalito, kiu maturigxas ekde la Franca Revolucio kaj en la socialismaj revolucioj akiris sian refalon en dialektikaj ekstremoj, ankoraux ne finigxis. La socia vereco restas plu la movada temo en la historio, cxiam pli ni malproksimigxos tempe de la malsukceso de la komunismaj diktaturoj. La hipercentra pozicio de la angla mem, ne solvos en la estonteco la problemon de la socia lingvo-justeco, kiu en nia estanteco aperas per la gxenerala problemo de la demokratio.

Jes, Abram De Swaan montris sistemon de lingvoj en la nuna mondo, sed ne pri la plena realeco, sed pri la klasika pensado de la pasinteco. La realeco aspektas tamen alia, ol de li kelkfoje ankaux ekonomiajn skemojn kiel komprenhelpon alpendita. La realeco estas jes multlingva kaj cxiuj kiuj parolas diversajn lingvojn volas la propran akaux pluprotekti. La ekonomiaj decidoj estas nur devojigoj de iliaj originaj intencoj.

La analizoj de A.D. Swaan ebligas klerigan trarigardon de lingvaj problemoj el la nova socio-ekonomia vidpunkto, sed restas ankoraux senrespondo la necesa plivastigo de la scio, socipsikologie kaj evoluhistorie pri la dialogika metodo, en la nuna monda realeco. En tiu laboro estis montrita la dialektika pinto de la klasika lingvistiko, sed per tiu ankoraux ne eblas solvi la aktualan lingvoproblemon de la estanteco, ecx mankas la vojmontrilo al plua scienca esploro por necesaj solvoj.

Ne mencias lia absoluta argumentado la spirit-intektan efikon de la plurlingveco, aux la fekundecon de la diverskultureco por la scienco kaj la gxenerala evoluo de la scio, kiu estas gxuste por la nuna stato de la angla mondvaste decida. La angla atingis gxuste per sia malfermeco al aliaj kulturinfluoj sian nuntempan pintan staton, sed kiu ankaux samtempe endangxerigis sian pluevoluon, cxar per sia unueca pozicio, gxi trancxas la radikojn de sia gxis nuna evolupotenco kaj per sia absoluta pozicio en la mondo, ecx la pluevolueblecon de la monda kulturo.

Tiusence kio rilatas al esperanto? Estas tute malutila por esperanto batali kontraux la angla en la komunumo de aliaj naciaj lingvoj, cxar la angla jam venkis, malgraux la envioj de aliaj naciaj lingvoj. Ne valoras plu batali por la lingva regado en la mondo, cxar per tiu ne estus solvita la lingva problemo. Inverse, esperanto devas lerni de la angla, cxar gxi estas la plej potenca lingvo en la mondo, ke ne plu klopodu atingi la saman pinton, cxar ne valoras, cxar tio tamen ne solvis la lingvan problemon kaj tute ne demokratie.

Ecx dauxre restante sur la pinto alvenos la dangxero de soligxo kaj perdo la ligitecon al la vivanta diverseco kaj per tiu al la pluevoluo, kiu gxis nun efikis la internacian potencon ankaux de la angla.

Esperanto aliflanke mem, jam cxiam staris el sia origine ekestinta dialogika esenco, flanke de la klasika batalado de la naciaj lingvoj, kiel ekvilibrigxinta solvo inter la batalantaj partioj. Tiun pozicion gxi devas plu gardi, evoluigi kaj helpi por, en la batalado soligxintaj naciaj lingvoj denove alveni al libera diverseco de vivanta mondo.

Esperanto devas eltirigxi el la klasika lingva batalado de naciaj lingvoj kaj resti tie kie gxi jam cxiam esence apartenis, en inter-rilatoj. Tute ne estas utila batali kaj realisma kredi al iu venko kontraux la angla. Jam ankaux el la simpla dialogika esenco de esperanto, kiun gxi portas en si mem kaj ne kontrauxas iun ajn nacian lingvon, sed volas ilin helpi malfermigxi kaj elpasxi el en-si –mem-turnitecoj.

Sed, se ne estis komprenebla la antauxa frazo, simple dirite; esperanto neniam havas sxancon venki kontraux la angla. Exc ne estas responsa proponi por infanoj unue lerni esperanton kaj poste la anglan, cxar tio povus senpere redukti la sxancojn en la internacia konkuro por laboro kaj postenoj. Sed poste povas esperanto multe helpi, en la trejnado de internacian konscion, sintenon kaj socipsikan sanigxon.

Esperanto povus cxiam kuri paralele kun la angla, kaj ankaux kun la lernantoj de alij fremdaj lingvoj, jam el la simpla kialo, cxar gxi ne kontrauxas la aliajn lingvojn kaj por lernantoj de fremdaj ligvoj esperanto donas paralele la subtenon al internacia konscio kaj sinteno kio cxe la lernado kaj la unuaj kontaktoj en la fremda lingvo estos altversxajne vundigitaj kaj la lernanto estos en sia persono malcertigite ofendita. Aliflanke povas helpi ankaux por parolantoj la anglan kiel gepatran lingvon, lerni demokrate ekvilibran sintenon kun alilingvanoj.

Gravas atenti en esperantujo, ke oni ne refalu en la komuna kontruajxo kun naciictoj kontraux la angla. Cxar ili profunde nenion havas komunan kun esperanto (kaj ili ecx ne volas havi), nur la suprajxa kontrauxeco al la angla. Kaj iu komuneco nur en la kontrauxajxo al aliaj estas tipa principo de la dialektika kunbatalado (ankaux en militoj okazas tiel). Tiu ne havas ion komunan kun la dialogike inter-nacia principo de esperanto, per kiu esperanto volas gxuste elgvidi el tiu antauxa rilatmaniero.

Nun konklude:

De Swaan montris al la globa hierarkia lingvosistemo kiu kunfalas kun la globa ekonomia kaj politika sitemo de sxtatoj; ke la lingva diverseco mem estas tutmonde kunligita, kun diverslingve parolantoj. Tiu fakto estis pri lia opinio gxis nun nesuficxe priatentita, kiu evidentigxas en lia esploro.

Lia klasike hierarkia sistemigo estas komprenebla, sed plu restas kelkaj aktualaj problemoj kaj demandoj. Cxu la hierarkia sitemo pri lia sociekonomia modelo kapablas doni pluevoluindan ekkonon por la solvo de la, en tiu priskribita lingvohierarkio ekzistanta ligvoproblemo demokratece?

Precipe en la klasika lingvistiko estis fakte la rilatoj inter la diversaj lingvoj neglektitaj. Cxiu studo kiu montras al la rilato inter la diverseco per la plurlingvoparolantoj, necesas por la moderna lingvistiko, t.e. interlingvistiko.

Nur la aliancigxo kun hierarkiaj sistemoj de socioekonomio ne suficxas, ecx barigas kaj gxenas la pluevoluon al libera, nuntempe necesa inter-lingvistiko, per kiu devus solvigxi la idealisme klasika tradicia lingvistiko.

Cxar gxuste la hierarkio de la lingvoj ne estas pruveblaj. Tio estas la nuntempa ekkono de la moderna interlingvistiko. Bone, se De Swaan montras al la mondvasta ligiteco de cxiu lingvo, sed sia hierarkia, al socioekonomio bindita rilato, gxenas la nuntempe necesan lingvistikan kaj ecx homecan pluevoluon.

Lingvohierarkio ekzistis jam ankaux en la klasika lingvistiko, per subjektivaj asertoj, sen reala analizo de iliaj rilatoj.

Sed la novo en la lingvistiko, kiel en la sciencoj gxenerale estas, la ekkono la realan relativecon de la, antauxe en klasikaj historiaj periodoj metitaj absolutaj hierarkioj.

Por la plejnovaj spertoj kaj sciencaj observoj, la ideala strebo al unueco de la mondo disfalis kaj pro tio ankaux la absoluta hierarkio de la klasika pensmaniero ne plu valoras.

Cxar la scienco ne kapablas kapti unuece la mondon, montrigxis la neceseco gardi la diversecon de la naturo, kulturo, spirito, ktp., cxar ni ne scias, ni ne havas sperton, kio okazus se ni farus la mondon unuflanke unueca.

Diversaj esploroj montris, ke necesas ke en la diverseco unu la alian kompletigxu. Sed se mankas kelkaj elementoj kiujn ni gxis nun cxiam havis en la historio, kio okazus?

Kio okazus kun nia spirita evoluo, se malaperus kelkaj kulturoj kaj lingvoj, kiuj estis gxis nun en la historio cxiuj, se ankaux ne cxiam en senpere spertitaj rilatoj montreble, kunkonstruis nian mondkulturon?



Mi dankas por Via atento

Eugeno Macko