Politika kaj-Esperanto-filozofia prelego, en Wagrowiec 27. Junio 2011

Dialogika kompreno, Demokrateco kaj Esperanto

ENKONDUKO

En nia estanteco cxiam pli aktualigxas la dialogoj. Multaj volas dialogi, sed nur malmultaj metas kaj pripensas la demandon: Kio estas dialogo?

Mi konfesas, la demando ne estas cxiutaga, sed suficxe filozofia. En la filozofio oni jam delonge okupigxis pri tiu temo,[1] sed en aliaj sciencaj brancxoj atingis nur malmulte da profundan atenton, tamen ke, lastatempe ekmovigxis konsiderinda gxenerala intereso pri dialogoj; precipe en la politiko[2].

La demando estas ankaux por ni, kiuj cxi tie uzas la internacian lingvon esperanto, ne nur suprajxe, sed ankaux principe interesa. Cxar en esperanto, kiel ankaux en filozofio, estas la interkomprenigxproblemo pli profunde pridemandenda, ol in ceteraj sciencoj; kiuj estas precipe limigitaj per nacilingvaj idiomoj,idiotismoj, fakesprimoj, sistemoj, ktp. La filozofio volas havi konscion pri tiu relativigo kaj samtempe ankaux la liberecon tiun trapasxi. Similas la igxo de esperanto, ne esti kontenta kun komprenigxo nur ene de iu kadro de nacia lingvo, sed sercxas universalan komprenon kaj liberan tutecon.

Kiel eblas komprenigxo, estas olda klasika filozofia demando, el kiu ekestis ecx propra filozofia brancxo, la „ekkonteorio“, kiu en certa historia tempo ecx relativigis la gravecon de cxiu alia filozofia demando. Siatempe demandis Kant antaux cxiu filozofio al „kondicxoj de ebla ekkono“.[3]

Suficxe evidente sxajnas, ke komprenigxo okazas per komprenigxilo, lingvo. Ni scias, ke ekzistas kelkmil da parolataj lingvoj. Kiel memkompreneble, por klasika pensmaniero, altrudigxas la demando: Kiu lingvo estas la plejtauxga?

En lastaj jarcentoj, inter diversaj europ-klasikaj lingvoj ekestis dialektika persvadkonkuro „pruvi“ la plej alt-taugecon (cxiam de la propra nacia lingvo)[4]. Estigxis la nuna stato de raciaj rezultoj, ke ne ekzistas tiu lingvo.[5] Sekve, logike ankaux ne ekzistas scienca kialo uzi unu de naciaj lingvoj por gxenerala interkompreno de la homaro.


I. INTERKOMPRENO KAJ DIALOGOJ

1. Ligiteco de nova dialogika pensado kaj Esperanto.

Novan pensadon oni nomis en la filozofio, la pensmanieron en rilato al idealisme olda, europ-klasika pensado, deveninte de oldaj grekoj. En sia disvolvigxo dialektike batalis tiu pensmaniero tra la historio, kontraux la klasika logiko de Aristotelo[6], gxis la 20-a j.c. . Kiam estis, per novaj sciencaj malkovroj la limoj de la klasika logiko ekkonata kaj ankaux la limo de la klasika dialektiko,[7] de spirit sciencoj spertitaj. La t.n. nova pensmaniero aperigxis unue, sisteme prezentita cxe filozofo Franz Rosenzweig[8] en lia „dialogika pensado“, sekvante de Martin Buber, Gabriel Marcel kaj Ferdinand Ebner. En tiu nedialektika nova pensmaniero aperis ankaux la esto-pensado de Martin Heidegger.[9]

Samtempe kiel la „nova pensado“, fine de la 19-a j.c. kaj en la 20-a j.c. ekestis kaj evoluigxis en la sama spirita medio, per konkreta apliko de tiu principo, (komprenigxo en mondvastaj dialogoj) la iniciado de internacia lingvo de Ludoviko Zamenhof.[10] Fakte per tiu ekaperis reala (ne nur filozofi-teorie) uzo de la „dialogika nova pensado“ por mondvasta internacia komprenigxo.

Unu kiel la alia, ne povis atingi vastan socian influon, ili restis nur cxe kelkaj tiamaj evoluinte pensantaj individuoj,[11] la amaso tirigxis ankoraux, pri la olda kontrauxeca pensmetodo, en du teruraj militoj.

Nur en la mezo de la j.c. eksxajnis reale la fino de la olda kontrauxeca pensado kaj estigxis necesa uzi (unue en la politiko) la dialogikan metodon, kiu je la fino de la j.c. sxangxis profunde la mondpolitikan situacion, en kiu ni nun vivas. Kaj sekve estus dezirenda kaj tempo, tiun pensmanieron nuntempe ankaux por pli vasta publiko kompreni.

Sed ankoraux restis la uzo de la olda pensmaniero, en tiuj partoj de la vivo, kie ne estis urgxe necesaj la sxangxoj. Ecx montrigxis ankaux provoj, la tutan socio-historian evoluon returnigi. La homaro akiris jam fine de la 20-a j.c. tutmonde gravajn sociajn kaj socipsikajn spertojn, pri kiuj eblus racie komunan solvon trovi. Tamen ke gravaj politikistoj en la mondo jam atingis kaj komencis pensi la novan pensadon, per kiu ili ecx dialogike sukcese sxangxis la mondpolitikan situacion.[12]

Nuntempe denove komencas stagni la socio-politika evoluo, pri la nova pensado, kiu post la grava mondpolitika sxangxo, precipe multpromesite komencis per nova elano, en la nov ekestinta Europa Unio. Sed la sxtatoj de la EU nuntempe denove minacas refali en olda nacie idealisma pensmaniero kaj en la mondpolitiko regas nur unu potenco nelimigite, super cxiuj demokratiaj dialogoj.

Tamen, aux eble gxuste pro tio, cxar la komencitaj mondpolitikaj dialogoj denove minacas silentigxi, necesas ilin pli profunde pridemandi.

2.-Interkompreno en dialogoj strebas al dialogiko.

Kiel la sperto en la estanteco montrigxas, ne suficxas nur certigi la pretecon al dialogo, sed necesas ankaux kompreni, kion fakte strebas dialogoj. Nur iu supera, ofte diplomata parolado ne suficxas, se temas pri problemoj kaj vera volo solvi tiujn. Tiam necesas pli profunde eniri en la problemon kaj provi kompreni ankaux el la vidpunkto de aliulo, ne nur de si mem. Se tio sukcesas en iu parolado, tiam komencas la dialogoj esti dialogikaj.

Fakte cxiu dialogo montras pretecon al dialogiko, sed cxu tio vere sekvos, aux restas nur en supera parolado, decidas la atingitaj rezultoj. Precipe en la mondpolitiko ni ofte auxdis pri la bona volo, tion kaj jenon fari, sed ofte antaux la konkreta plenumo, retirigxas la „dialogpartneroj“. [13] Necesas diri tute klare, ke cxiu dialogo sen konkreta solvo de la problemoj ne valoras nomigxi dialogikaj.

La preteco al dialogoj jes, jam estas la unua pasxo, sed ekzistas diversaj kvalitoj de dialogoj. Antauxkondicxo estas, ke la parolantoj lingve komrenigxu unu la alian. Tio plejfacile eblas se ambaux parolas la saman gepatran lingvon. Sed ankaux ankoraux tio ne estas memkomprenebla, ke ili kapablas dialogi unu kun alia. Tio povas esti nur favora kondicxo por evoluigi dialogikan konsenton.

Alia ebleco estas ke unu de ili lernas la gepatran lingvon de la aliulo. Tiel jam povus funkcii iu dialogo, sed la kvalito neniam povas atingi la altecon kiel cxe samlingvanoj.

Cetere eblas komprenigxi ankaux per tradukistoj, sed tie restas la kvalito de dialogoj nur malalta, kiu povas suficxi por iu negoca kunsido, sed certe ne, por solvi profundajn politikajn prblemojn (aux kiel ankaux ne, esprimi amdeklaron).

Nun, la interkomprenigxo povas havi diversajn kvalitojn, kiuj dependas de la lingvokono, kiel baza kondicxo, sed por vera dialogika dialogo ankoraux tio nesuficxas, sed pluevoluinda ecx super la lingvo, kio jam eniras en la spirita sfero de dialogpartneroj, cxiam dezirinde strebante, al cxiam pli alta dialogika kvalito, gxis la plejalta, la amo.

3.-Esperanto estas dense ligita kun dialogika inter-kompreno

Per komuna lingvo eblas diverskvalite interkomprenigxi, ekde pri iu teknika problemo, negoca afero, gxis ankaux profundigxi la dialogon al psika profundeco kaj atingi komunan senton kun dialogpartnero.

Tute alia kvalito de komprenigxo aperas, inter du dialogpartneroj se ili ne havas komunan gepatran lingvon; kiam,

a) unu lernas la gepatran ligvon de aliulo,

b) kiam ili ambaux parolas en fremda lingvo,

c) aux estas ensxaltita inter ili iu tradukisto.

En neniuj de tiuj tri kazoj estas atingebla alta dialogika kvalito de komprenigxo.

Sed fakte tiuj kazoj aperas cxe internaciaj rilatoj, kiuj en nia nuntempa globalizado , cxiam ofte okazas, kaj en kelkaj regionoj estigxas cxiutaga memkomprenebleco.

Cxu tio estas la kialo, ke ne eblas altkvalita internacie dialogika komprenigxo? Multaj faktoj montras al tiu direkto. La malfacilajxoj en la internacia politiko dokumentas tion (konkrete nun en la EU).

Lingvoj ne estas nur objektivaj komprenigxiloj, sed ili kunportas kulturan spertojn kaj sintenon, kiuj tusxas ecx profundaj psikaj tavoloj de la parolantoj. Ne suficxas eniri en la profundeco de nur unu dialogpartnero por dialogika internacia dialogo.

Tio restas nur en la unuflanka venko, kio okazis post la dialektika persvado, kiel gxis nun precipe cxiam okazis en la klasike pasinta historio (sed tio ne estas dialogika). La novo estas, ke alvenis tempo en la historio,kiam en internaciaj rilatoj ne plu eblis tiu klasika maniero de la dialektika persvadarto.

Baza principo por profunda komprenigxo estas komuna lingvo. Kion nun, se ne ekzistas komuna internacia lingvo? Tiam ne plu eblas altkvalite, t.e. dialogike komprenigxi?

Sekvas logika konsekvenco, ke tiam gxi devus esti farita, konstruita, programita. El tiu bezono ekestis nova scienco, la interlingvistiko,[14] kiu esploras la eblecon konstrui novajn lingvojn kaj esplori iliaj tauxgecoj en la realeco (kion memkompreneble kontestas la klasika lingvistiko).

Interlingvistiko trovigxas inter la plej altaj necesaj dialogikaj sciencoj en la nuntempo, apud la necesa dialogika historiscienco, pedagogio, politiko, aux apud la jam suficxe longe funkcianta dialogika arto.

Inter tiuj, nuntempe plejmodernaj sciencoj, trovigxas ene de la interlingvistiko, la esperantologio.

Kiu bazigxas, sur la jam antaux pli ol 120 jaroj, el elementoj de kelkaj naciaj lingvoj dialogike konstruita kaj ankaux praktike uzata, pro tio en posedo de unikaj internacie dialogikaj spertoj, la internacia lingvo esperanto. Gxi donas el la propra sperto al la nun science ekestintaj demandoj realpraktikeblajn respondojn.

Esperanto estas jam funkcianta internacia lingvo dense ligita kun dialogika interkompreno, donante multe da gxis nun tre raraj, sed en nia nuna mondo necesaj dialogike internaciaj spertoj.



II. DIALOGIKO KAJ DIALEKTIKO

4.-Sincera dialogo devas distingi inter dialektiko kaj dialogiko

Kompreno eblas dialektike kaj dialogike. Sed dialogoj sxtrebas al pli profunda kompreno ol nur iu objektiva scio. Necesas ankaux pli profunda demando al la kompreno; kio estis kiel komprenita?

Kiel funkcias ekz. statiko, mi povas kompreni dialektike, distingante la fortojn de akcio- reakcio kaj per tiu scio dimenzii iun ponton.

Sed por kompreni ekz. la funkciadon de iu kulturo kaj socipsikajn rilatojn de iu persono aux popolo, ne plu suficxas tiu skemo de kontrauxeco. Per tiu metodo ni atingos tute alion ol de la scivolo alsxtrebita, la ekkonobjekto tiam fermigxas, aux ecx neniigxas, ne lasas sin plu observi aux esplori.

Pro tio estigxis la dialogiko en la nova historio necesa. Ne pro tio cxar la homaro morale profunde plibonigxis, sed pro tio, cxar post la gxenerala detruebleco de la mondo, ne plu eblas nur dialektika komunikado. La persvadbatalo, kun cxiu al dispono starantaj rimedoj, principe per lasta konsekvenco, ne plu estas uzebla tiel, kiel antauxe en nia heroece klasika historio.

Ni jes, devas relative respekti la antauxan historion, lerni de tiu, sed pluiri pri realaj faktoj. Bedauxrinde tio okazas ankoraux nun, nur tre malofte, pri raciaj konsideroj, sed plejofte nur post devigaj faktoj, kiel iu katastrofo, milito, aux nuntempe novuzante, en ekstremaj kazoj, post internaciaj sankcioj.

Gxis nun precipe uzis la regantoj ene de la propraj sxtatlimoj dialektikan subpren principon, kontraux la propra popolo. Nuntempe cxiam pli devigas „inter-ece“ la internaciaj rilatoj la nunajn sxtatojn reciproke, halti la novhistorie ekestintajn Homajn Rajtojn.

Tiel estigxis la internaciaj rilatoj kaj la internacia politiko, ekmovo kaj protekto de dialogikaj interkomunikadoj inter la homaro.

Nun subprenitaj popoloj cxiam ofte ekkonas la menzogon de la propraj regantoj kaj kontrauxstaras. Ne plu eblas simple dialektike eksteren projekti la sxuldon, kontraux aliaj popoloj aux sxtatoj, sed en la propra domo devigas la sincereco.

Longtempe regis en la historio la metodo, ene de la propraj limoj la dialogikan interkomprenon, acxeti per dialektikaj kontrauxajxoj eksteren. La cxiam pli klerigaj internaciaj rilatoj inter diversaj sxtatoj malkovris la dialektikan displitigxon de la ne veraj informoj.

Sed la problemo restis gxis en nia estanteco, ke ecx en akademiaj rondoj, oni ankoraux ne distingas konscie inter dialektiko kaj dialogiko, sed estas lasita kunfalo de du fenomenoj tamen, ke en la filozofio de la „nova pensado“, jam en la komenco de 20a j.c., montrigxis la diferenco klare en la pensmetodoj.[15]

En nia tempo de la globalizo kaj ekologia protekto de la cxirkauxajxo montrigxas per nova urgxeco la necesa distingo. Ni ne plu povas nin permesi agi kontraux la naturo, kiel ankaux ne plu kompreni la kulturan diversecon pri la klasika europ-hierarkie dialektika metodo.

Nun necesas protekti la naturan kaj kulturan cxirkauxajxon de la homaro en la mondo, (necesas natura kaj kultura ekologio) precipe en Europo, cxar unukaze de tie ekiris la dangxero kaj tie restis ankaux la plej aktuala la problemo, kiu kusxas unukaze en nia pensmaniero. Pro tio ni devas sincere kaj serioze uzi tion, kion ni jam en la nova historio antauxpensante kaj nun ankaux fakte, spertis kaj ekkonis.

5.-Diferenco inter dialektiko kaj dialogiko

Estigxis necesa konscie diferencii inter dialektiko kaj dialogiko en nia pensmetodo. La aristotela logiko estas subigita, ankaux se kelkaj sciencistoj kaj konservativaj pensistoj tion ne konas aux ne volas akcepti. Lastatempe tion pruvas diversaj sciencaj malkovroj kaj ekkonoj el diversaj brancxoj.

La „teorio de relativeco“ jam longe ne estas la unueca pruvo. Signifaj verkoj el diversaj artaj brancxoj atestas pri praktika influo de la „nova dialogika pensado“ ,kiu ansxtatuxigas la dialektikan hierarhxion en kontrauxajxoj.

Por ni, en esperantista cxirkauxajxo, estas precipe signifaj la sciencaj ekkonoj kiuj influas kaj relativigas la klasikan lingvistikon. Ekde la algvido la lingvistikon per la propra dialektike hierarkia metodo al sia propra limo[16], estis ekonebla la sen senco de cxiu plua dialektika batalo de klasikaj naciaj lingvoj al hierarhia pretendo. Kaj jam mendigxas novaj esploroj en la tereno de lingva relativeco, pri la nova pensmaniero ankaux enla lingvistiko.[17]

En Budapesto okazis internacia simpozio pri „multlingvismo“.[18] Frapanta estis la prelego de juna sciencistino Helga Hattyár, pri la signolingvoj, plene en la senco de „nova pensado“. Nun, pri la nova pensmaniero oni ne plu volas kapti la mutulojn el sia handikapeco, sed kompreni ilin, el ilia alia vivmaniero kaj alia kultura cxirkauxajxo.

Kiel la lingvoj influe decidas la socian vivmanieron de cxiu homa grupo, same la mutuloj havas sian propran (minoritatan) lingvon, kion ili uzas en sia kultura cxirkauxajxo, kiu havas pri la pensmetodo de Homaj Rajtoj (kiu estas la metodo de „nova pensado“) rajton al ekzisto el si mem, sed ne post la kompletigo de iliaj deficitaj ekzistencoj.

Ili havas dialogikajn rajtojn rilatigxi kiel plenakceptita socia kuneco kun aliaj sociokunecaj individuoj. Ne el la pozicio de, per kontrauxeca batalo okupita pozicio, sed el la propra ekzistenciala esto en la tuteco, kiel cxiu parto necese konstruas la tuton.

Fakte tiu komprenmaniero ebligxis ekde la nova dialogika pensmaniero, kiam en la evoluo de la pensado, estis atingita la distingo de dialektike hxierarkia, de la dialogike estoadekvateca pensmaniero. La influo atingis akaux la lingvistikon kaj konfuzigxis la klasikan lingvosciencon. La olda hxierarkie klasika sistemo malvalorigxis kaj en la moderna lingvistiko malfermigxis mondvaste libera aliro realscience pritrakti la ligvojn.[19]

III. DEMOKRATIO KAJ DIALOGO

6. Dialogikaj dialogoj povas okazi nur en demokratia rilato.

La demokratio evoluigxas ekde la oldaj grekoj kaj trovigxas plene en la evoluo. En la Europa Unio gxi atingis novan kvaliton, la internaciecon. Internacia demokratio, dialogika pensado kaj la internacie demokrata lingvo esperanto, ili estas dense ligitaj unu kun alia.

Demokratio estas kondicxo por cxiu dialogikaj dialogoj, en interpersonaj kaj ankaux en intergrupaj, t.e. interetnaj kaj internaciaj rilatoj. Dialogiko ne funkcias inter personoj, starantaj sur diversaj hierarhxiaj sxtupoj, aux inter grupoj apartenantaj al diversaj sociaj klasoj. Gxi ne funkcias en diktaturoj kaj ne inter diktaturaj sxtatoj.

Samtempe la limo de la dialektiko montrigxis en internaciaj rilatoj kaj necesigis tiun dialogikon, kiu en la politiko povas funkcii nur demokratie. Sed demokratio en internaciaj rilatoj fakte neniam okazis, pro tio ne ekzistas iu sperto por praktikebla elirbazo.

Tiusence la esperanto movado jam havas modeste praktikan, internacidemokratie dialogikan sperton, kiu kvalifikas gxin kunparoli cxe la proponoj, solvi tiun novekestintan problemon en la internaciaj rilatoj.

Tamen ke, ene de suverenaj sxtatoj ekz. de EU plejparte plu funkcias la dialektika persvadbatalo (en la regado, administrado, ekonomio), la politika demokratio, mimimume formale, devis esti akceptata de la registaroj, alie la sxtato ne povis aligxi al la EU.

Sed tiu formala demokratio en la EU donas al ni rajton, por cxiuj kiuj volas la demokration plibonigi (kaj tio jam estas suficxe multe, se ni komparas kun tempoj de diktaturoj kiuj cxi tie antaux ne longe ankoraux ekzistis). Nur ni devas aktive, politike uzi niajn rajtojn kaj ankaux konsciigi la proponojn de plibonigo en la socio.

En la nuna demokratio de EU, ni havas sxancon politike kolekti samopiniojn, ekz.por la solvo de kultur-ekologiaj problemoj, al kiu apartenas ankaux la internaciaj lingvaj problemoj. Tiuj „samopiniantoj“ en la EU suficxus por malgranda politika partio, kiu povus en la Europa Parlamento atentigi pri la problemo kaj proponi solvojn. Nur oni devas ilin aktive sercxi, trovi kaj kunigi al politika forto. Tiu estus politika vojo „desube“, kiu bezonas diligentan kaj efektivan laboron.

7. Nedemokratia socio gxenas cxiun profundan dialogon.

En la europa historio estis pli multe da sociaj ordoj nedemokrataj. Ankaux la athenan demokration ni ne povas nomi demokratia (en nia nun komprenata senco), cxar en la malantauxecon estis la sklavoj. La mezepoko jam estis pli demokratia ol tiu, kiam minimume malrapide, sed tamen konsciigxis la subpreno kaj per revolucioj estis starigitaj novaj sociaj ordoj. Sed la demokratio post nenio sxangxo haltis longe. Ekestis burgxaj diktaturoj kiujn sekvis naci-kaj-komunismaj diktaturoj, en kiuj cxiam denove fiaskis la demokratio.

Profunda dialogo , t.e. dialogiko povas okazi en libera persona rilato, kiu jam cxiam povis kaj ankaux okazis en la historio, inter, minimume du personoj, sed cxiam ekzistis ankaux malgrandaj sociaj grupetoj, en kiuj povis funkcii dialogikaj rilatoj, plejofte estis tiuj anoj de diversaj religiaj grupoj.

Sed tiuj dialogike funkciantaj grupoj plejofte barigxis de la ekstera mondo, ili ofte staris al ekstero ecx kontrauxajxe. Tiu sinteno disvolvigxis unuflanke al nacia memkomprenebleco, kaj aliflanke al akra kontrauxajxo al la mondo.

Nova kvalito de socia demokratio ekestis en Usono. Fakte la pluevoluigxo de la europa demokratio kiun la europanoj pro siaj enmanovrigxoj en senelirejaj stratoj de naciismo, mem ne plu kapablis realigi.

Fakte tio okazis historie samtempe kiam en Europo atingis la filozofie klasika pensado sian limon kaj la nova dialogika pensado estigxis konscia. Samtempe okazis gravaj ekkonoj en sociaj kaj psikologiaj sciencoj(precipe en Usono). Baldaux komencis disvolvigxi la socipsikologio, kiu ebligis science tute novajn vidpunktojn kaj ekkonojn ene de sociaj rilatoj. Kaj en tiu tempo falas ankaux la aktiveco de Zamenhof, kun internacie dialogika komprenigxo per esperanto.

En kelkaj mondpartoj evoluigxis libera demokratio, sed bedauxrinde (tute en dialektika maniero), kontrauajxe ekestis sxtatoj kun subprenaj diktaturoj kiuj kauzis socipsikajn malsanoj de siaj popoloj. Naciizmaj diktaturoj fiturnigis la mondrilaton de multaj popoloj kaj pelis ilin en militoj unu kontraux alia, per, en la historio jam ofte konata dialektike heroeca metodo.

La dialogika rilatmetodo estis subprenite kaj plene malaperigata, tamen ke gxi komence de 20a j.c. jam atingis signifajn evoluon kaj atenton. La delikate komencita dialogiko de „inter-eco“ returnigxis denove al dialektika „kontraux-eco“.

Dankon por Via atento, en la unua triono de tiu prelegvic


[1] Vidu rete; (esp.) www. dialogika pensado; (germ.) www. Dialogisches Denken

[2] En la dua duono de la 20-a j.c. dialogoj estigxis ekzistencie necesaj en la internacia politiko.

[3] Vidu; Kant Immanuel; Kritik der reinen Vernunft; Kritiko de la pura racio.

[4] Vidu; Crystal, David: La lingva enciklopedio, p.18

[5] Umberto Eco; Sercxis la perfektan lingvon, sed li ne trovis.

9 La Aristotela logiko regis la klasikan sciencon gxis la novtempaj ekkonoj de relativeco en la natursciencoj.

[7] Eugen Macko; Dialogiko je la fino de dialektiko.

[8] Der Stern der Erlösung, 1921

[9] Sein und Zeit , 1927

[10] Internacia lingvo Esperanto, 1887

[11] Ekz., esperantista intelektulo, sennaciulo, E. Lanti (legu liajn leterojn).

[12] Michail Gorbatschow; Perestroika, Nova politiko por Europo kaj la Mondo (1987)

[13] Ekz., la kazo okazis cxiam denove cxe la malarmado de militpotencoj inter Usono kaj Rusio.

[14] Studoj pri interlingvistiko; Festlibro por Detlef Blanke

[15] Vidu; Franz Rosenzweig, Martin Heidegger, Martin Buber, Ferdinand Ebner, ktp.

[16] De Swaan, Abram La socio de lingvoj. Globa lingvosistemo.

[17] Parkvall, Mikael: La esprimo „lagom“ ekzistas adekvate nur en sveda..

[18] International Conference; Multilingualism in Europe, Budapest 2011. 25-26 March

[19] Crystal, David (1997): The CambridgeEncyclopedia of Language. P.58