de - en - fr - es - it
- rus


2. Leon kaj Leoni rakontas pri sia vivo




» Mi pensas « respondas Leon
» Mi devus rakonti pri nia vivo
Por vi estos multe da nekutimaj novaĵoj
do - lasu ni sidi
tie ĉi estas benko kaj ni havas belegan rigardon



Kara Nina - kara Nino
Ni atendis vin supre
Mi kaj mia amikino prepariĝis al via vizito

Ankaŭ sur nia planedo
ni evoluas de infano al plenkreskulo
Kiam mi plenkreskis mi decidis studentiĝi
mi interesiĝis de komence
pri la frua evoluo de homoj sur nia planedo
Ĉi tie mi konatiĝis ankaŭ kun Leoni
Ŝi havis la saman deziron

Nu - tiam okazis io tre bela
ni enamiĝis
Sed tio ekzistas ankaŭ ĉe vi
kaj la jenon ni eksciis dum nia studado

En tre frua evolua stadio de homoj sur nia planedo
ekzistis - kiel ĉe vi -
tre multaj militoj kaj detruado
kiel konsekvenco de la misuzo de potenco
Sed en kontrasto kun vi
estis tio procezo mallonga kaj terura

Ni lernis pli rapide vivi en paco kaj en harmonio
Kaj fine de la studado
Mi kaj Leoni demandis nin

Ĉu io tia ekzistas
nun
ie en la universo
ankoraŭ aliaj planedoj

Nun ni pretis
por nova kompreno

Kaj niaj saĝaj viroj kaj virinoj diris al ni
« Jes - ekzistas ankoraŭ kelkaj malmultaj planedoj

kaj unu el ili estas

la tero »


Kaj subite vidas Nino kaj Nina
sian planedon
- klare kaj precize -
tiun belegan planedon
ĝian maldensan bluan kovron
la verdon kaj brunon kaj flavon de la kontinentoj
la bluon de la grandaj oceanoj
la blankon de la polusoj
la blanke brilantajn nubojn
Ĝi turniĝas malrapide
iĝas pli kaj pli febla
- kaj malaperas -

Ili estas surprizitaj
de la realeco de la spektaĵo
mallaŭtvoĉe diras Leon
« Via tria okulo estas nun malfermita
Tiu malfermaĵo estas
naskiĝa donaco de nia planedo al vi
- Ni ekstaru -
estas nur mallonga vojo ĝis nia domo »
« Bonvolu atendi « diras Nina mallaŭte
»la impresoj de ĉi tiu tago -
- la renkonto kun vi -
- kaj nun la surprizo-
tiuj novaĵoj estas multa por ni »
« Ni komprenas vin - Nina »
diras Leon - kaj li metas siajn manojn
milde sur la ŝultron de Nina
Nino estas silenta -
li sentas la saman

« Bone - ni iru » diras Nina
ili ekstaras
kaj baldaŭ ili vidas la dometon



Ili haltas ĉe la ĝardena pordo
« Atendu ĉi tie » diras Leon
kaj li iras al la domo
iras en la domon
kaj aperas en la pordo
Malrapide ili iras al la domo
kun Leoni en la mezo

Kun kompleza kaj amoplena rideto
prezentas Leon al Nina kaj Nino
ravan bluan floron
dirante
« Tiu ĉi floro akompanos vin
ĝi floros ĉiam »

Kun tioj vortoj prezantas li
la floron al Nina kaj Nino
« Nu iru en la domon »

Malrapide ili eniras


3 - En la domo de Leon kaj Leoni
[de] [en] [fr] [es] [it] [jap] [cn] ]rus]

Text und Fotos von Albert Jäger