Jen la lasta mesagxo de la redaktoro, je kelkjaj minutoj antaux la fermo de la nuna edukado.net.
Kiel vi scias, ni jam de pli ol unu jaro laboras pri la rekonstruo de la pagxaro kaj nun venis la momento, kiam ni povas transiri al nia nova loko.


Kvankam ne cio pretas, car la vojo estis tre malfacila, la nova retejo estas jam multe pli bona ol la nuna, do, ne valoras atendi gis ni estos transportintaj ĉiun eron.
Post eble duonhoro vi ne plu vidos la pagxaron kaj devos atendi ĝis la 3a de oktobro, dimanĉo, la 18a horo (CET +2) kiam ni oficiale malfermos la novan retejon por la publiko. La reteja adreso restos la sama.
Tie sur la titolpaĝo, inter la retejaj anoncoj, vi trovos plurajn tesktojn, kiuj povos vin gvidi en la malkovro de la paĝro. Ni konsilas nepre legi tie la unuan mesaĝon, kiu bonvenigas vin kaj klarigas la unuajn gravajn farendajojn.
Kvankam ni ankoraŭ estas laborantaj dum 3 monatoj, ni petas vin ĉiujn libere esprimi viajn pensojn kaj opiniojn (en la Gastlibro, ekzemple), doni sugestojn aŭ indiki erarojn (pere de la kontaktformularo) . Antaŭdankon!
En tiu ĉ adiaŭa mesaĝo, kiu samtempe estas ankaŭ invito al la admiro de la nova paĝaro, mi deziras danki ĉujn, kiuj per monsumo kaj per aliaj manieroj subtenis nin kaj ebligis tiun gravan pason.

Kvankam ne kolektigis ankoraŭ komplete la necesa sumo, ni esperas, ke vidante la rezulton de la ĝisnuna laboro, troviĝos ankoraŭ kelkaj samideanoj, kiuj povos kaj pretos finance helpi por komplete fini la laboron.


Ni esperas, ke vi ciuj tre ŝatos la novan edukado.net kaj multe profitos el ĝiaj servoj.
Amike kaj ĝisrevideme atendas vian viziton: Katalin Kováts, redaktoro kaj Jevgenij Gaus programisto.

La reta versio de la filmita malfermo spekteblas ĉi tie. Ĝuu ĝin kun ni!