Nia retejo devas esti urĝe transkonstruita, kaj por tio


NI BEZONAS VIAN FINANCAN HELPON.


Edukado.net estas en danĝero.
Pro financaj kialoj fariĝas pli kaj pli malfacile pagi la kostojn de la funkciigo de edukado.net, kaj tute ne eblas modernigi aŭ plukonstrui la paĝaron. Transigi ĝin al alia, esperantista servilo pro kopi- kaj posedrajtaj kialoj ne eblas. Estas granda risko, ke edukado.net devos fermiĝi kaj perdiĝos ĉio, kion ĝi nun havas.


Tamen estas eblo savi ĝin …..


…… se ni sukcesos kolekti la necesan sumon por transkonstrui ĝin kaj forlasi la multekostan nederlandan servilon kaj entreprenon, kunlabore kun E@I metante ĝin en la manon de esperantistoj.


La transkonstruo estus bona okazo ankaŭ por modernigo kaj simpligo, rearanĝo de la nun jam ekstreme granda kaj malfacile travidebla materialo.


Por konstrui modernan kaj plene funkciantan paĝaron necesas 35 mil eŭroj.
Por konstrui ĝin tiel, ke ĝi povu ekfunkcii kun la bazaj servoj, tio kostos 25 mil eŭrojn.



Por la rekonstruo de www.edukado.net ni serĉas subtenantojn. Jen kiujn ni jam trovis:
  • Nia ĉefsponsoro Tamás Slezák, direktoro de la entrepreno PLASTENERGO (Hungario) per 10 mil eŭroj pretas helpi startigi la rekonstruon.
  • Tamás Slezák ankoraŭ pretas prunti kelkmil eŭrojn pluse por 2-3-jara repagperiodo, se tio estus garantiita.
  • Ni prezentas helpopeton ankaŭ al la Institucio Hodler '68, kiu aljuĝis subtensumon en la valoro de 2000 eŭroj.
  • Ni prezentis helpopeton al la FAME-fondaĵo, de kiu ni ankoraŭ ne ricevis respondon.
Du kalkuloj :



En la lastaj 5 jaroj la ekzercoj de la LERNILOTEKO estis elŝutitaj 97895 fojojn. Se ĉiu elŝuto kostintus 0,35 eŭrojn, ni havus la necesan sumon por la moderna paĝaro.
Ni havas ĉ. 1900 membrojn. Se ĉiu membro donacus 15 eŭrojn, ni havus la necesan sumon.


Ni konscias ke ne ĉiu uzanto povas pagi por la servoj, ne ĉiu povas permesi al si subteni nin, sed verŝajne multaj jes ja povus rekompensi nian laboron kaj helpi gardi ties rezultojn.


Jen, kaptu la okazon kunlabori en unu el la plej grandaj edukprojektoj de nia movado.


Antaŭdankon pro ĉies helpo, Katalin Kováts, redaktoro