Mi finfine havis viron, kiu ne estas mia edzo!

Tiuvespere li malkvietiĝis dum la tuta horo kaj fine endormis pro tro laceco, dum mi neniel endormiĝis, la hormontrilo direktis je la dua.

Estis la plej malfacile pasiga meznokto post la patoso( aŭ emocio?).

Mi ŝaltis la tablolampon kaj pririgardis la homon apud la kapkuseno sub la milda lumo.

Ĉiuj kiuj lin vidis, diris ke li estas centprocenta belulo, precipe liaj okuloj entenantaj ĉiam ridon, havis ne rezisteblan  allogon. Tamen en la koro mi preferas lian aspekton en profunda dormo, tiam li serene aspektas sankta, precipe kiam li subite ridetas aŭ brovoj kunŝoviĝas en la sonĝo, mia koro ebriĝas kaj disiĝas de la subita dolĉo kaj sentimentaleco.

Mi nereteneble kisetis lian frukton, kaj li eĉ manlevis por forviŝi la kisaĵon, ŝajne li ne ĝojas pro mia ĝeno  al lia sonĝo. Mi kaj ridetis kaj koleretis, kaj intence lin ĝenetis daŭre. Mi karesis lian korpon, tia glita man-sensivo - ne komparebla eĉ de senmakula brokaĵo, dubigas min ke tiu estas vira korpo,  kiun mi priskribi eĉ per "delikata haŭto" ankaŭ ne troiĝis , kvankam tia vorto  ofte uzas por kanbino. Sub la haŭto estas semetria elast(iv)a karno. Tian perfektan korpon mi neniam povos renkonti la duan dum mia tuta vivo, mi pensis.

Pensante tie, mi ekpensis, ke li  min forlasos pli-malpli frue kaj sin ĵetos al brakumo de alia virino, tio min kontraŭvoligas kaj sentimentaligas, mi lin brakumis subkonscie.

Li sentis mian brakumon en la sonĝo, kaj eĉ kunlabore apogetis la vizaĝon sur mia brusto, tia varmeco kaj obeemo ondetigis nedireblan feliĉon en mia koro, miaj larmoj neatendite malsekigis la kapkusenon.

Tiel mi interapogetis kun li kaj malrapide duondormis.

Subite li forte baraktis en mia brusto kaj ekploregis.

Mi tuj elsidiĝis el la litkovrilo, kaj krakumis lin: "Filo, mia trezoro (la originalo uzis "mia prauleto", ĉu kompreneblas por vi?), vi repisis, mi petus, ke vi lasu vian panjon dormi senĝene!" (trad. Deodaro)

***** La Originalo *****

我第一次和老公以外的男人上床的感觉

我终于有了一个不是我老公的男人!

那晚,他折腾了足足一个小时,终于倦极而眠。我却怎么也睡不着了,时针指在两点上

是激情之后最难熬的深夜。 

我扭亮台灯,在柔和的灯光下,打量着我的枕边人。

见过他的人都说是十成的帅哥,尤其是那一双总是含笑的眼睛有着所向披靡的魅力。可我心底里却更喜欢他熟睡的样子,安详得近乎于圣洁,尤其是当他突然在梦里笑一下或皱皱眉的时候,那突如其来的甜蜜和伤感让我心醉又心碎。

我不禁轻轻地在他的额上吻了一下,他居然抬手拂了一下额头,好象不高兴我打扰了他的梦一样。我又好笑又好气,偏偏要打扰他一下。我轻轻抚摸他的身体,那种毫无瑕疵的锦缎也不能比拟的光滑手感,让我怀疑这是男性的躯体,既使是用“肤如凝脂”这种形容女孩子的词来形容也不为过,皮肤之下,是匀称的极富弹性的骨肉,这么完美的躯体我想我一辈子也不可能再遇到第二个。

想到这儿,就想到早晚他会离开我,投入另一个女人的怀抱,这使我无奈而神伤,下意识地搂住了他。

梦中的他感到了我的拥抱,竟然配合地把脸深深地偎在我的胸口,那种温暖和贴服使我心底荡漾着无比的幸福,泪水不经意地打湿了枕头.

我这样和他依偎着,慢慢地朦胧起来。

突然,他使劲儿地在我的怀里挣扎一下,并放声大哭起来。

我一下从被窝里坐起来,抱起他:儿子,我的小祖宗,又尿了, 求你让娘睡个安稳觉吧!

********

1. Por allogi legantojn la aŭtoro elektis tian titolon.

2. Mia traduko laŭeble fidelas al la originalo, por ke vi decidu, ĉu "viro" uzeblas en tiu ĉi verko.

3. Bonvolu legi ankaŭ "Ĉu vira bebo estas nomita 'Viro'?"

4. La verkon tradukis ankaŭ mia amiko Minosun, jen la diskutoj en Ĉina Esperanta Forumo:

S-ro Wang Chongfang komentis: Pri la neĝusta uzo de la vortoj “viro” kaj “li”

Mi ne komentas pri la enhavo de tiu ĉi rakonteto, mi montras nur la neĝustan uzon de la vorto “viro”. En PIV “viro” signifas “tia homo rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano”, kaj tial, laŭ tia difino la vorto “viro” en la rakonteto estas misuzita. Krome, en Esperanto la vorto “infano” kutime estas anstataŭigebla per la pronomo “ĝi”, kio signifas, ke koncerne la infanon la sekso ne estas grava.

Mia reago al lia komento: “Viro” neĝusta?

S-ro Wang opinias ke “viro” estas neĝusta uzo en la traduko de Minosun, pri tio mi ne samopinias kun li.
En PIV “viro” estas du difinoj:
La unua estas “homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido” , ekz. Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilin; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.

La dua estas “tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano”, ekz. Kaj preteriris Itaj kaj ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li.
Evidente laŭ la unua senco “viro” inkluzivas ĉiujn virhomojn, malgraŭ novnaskito aŭ maturulo, kontraste kun homino; la dua nur kontrastas kun infano.
En ĉina lingvo la esprimo “男人(viro)” same ne nur celas maturan viron, kaj ankaŭ celas infanon (inkluzive de bebo) en specifa cirkonstanco, ekz. kiam knabo malpaciĝas kun knabino pro io, oni ofte diris “你一个大男人还和女孩儿计较!(Vi viro disputas ankaŭ kun knabino!)”, “小男子汉(vireto)” ankaŭ ofte aŭdiĝas. Por allogi legantojn la aŭtoro elektis“老公以外的男人(viro krom mia edzo)” kaj “不是我老公的男人(viro, kiu ne estas mia edzo)”, tio estas komprenebla, kvankam ni ne aprobas la esprimaĉon. Same por kapti legantojn la tradukinto uzas “li” anstataŭ “ĝi” por la bebo, laŭ mi tio estas pli fidela al la originalo.

S-ro Wang reagis al mi:

1. Antaux cxio mi devas montri, ke mi onipias, ke la uzo de la vorto "viro" estas negxusta, sed ne malgxusta.
2. La traduko rakontas pri infaneto, kiu kutime estas rigardata kiel senseksa "gxi" en Esperanto, tial laux mi se la infaneto estas tradukita kiel "viro", tio certe ne estas gxusta, cxar en Esperanto gxi neniel estas rigardata kiel "viro" aux "homo apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido", alie la "virigxi" perdus sian signifon (kiam la bebo atingos la agxon de "virigxi").

Do, mi volas scii: Ĉu "viro" povas uzi en tiu ĉi verko?

Donu al mi vian opinion!  Antaŭdankon!