Mi tute ne mensogas aŭ troigas. Li evidente uzas la publikan bibliotekon, kie mi laboras. Kion vi pensas?
Iu homo venis al mia stacio en la publika biblioteko vendrede lastsemajne. Mi skanis lian membrokarton, kaj la nomo estis (la famila nomo unue) "Christ, Jesus". Li aĝas proksimume kvindek jarojn, kaj ironike, li ankaŭ havas barbon kaj iom longajn harojn. Li estis sufiĉe afabla homo. Li prenis liajn librojn kaj foriris.
Por mi estas tute nekredebla, ke liaj gepatroj donis tiun nomon al li. Mi nur povas imagi, kiom kaj kiel oni mokis lin en la lernejo, kiam li estis pli juna.
Tiu tago estis ege malfacila tago por mi, kaj mi ne certis se mi vidis korekte aŭ ne. Ankaŭ mi ne volis moki lin, kaj mi diris nenion apartan de la normalaj aferoj al li. Hodiaŭ, kiam mi revenis al la biblioteko, mi ankaŭ trovis, ke li estis rezervita kelkajn vidbendojn -- lia nomo staras starita sur la rezervpapereto.
Kiel reagus viaj kolaborantoj, se vi dirus al ili, "Mi ĵus helpis al Jesuo Kristo, ĉar li estas nia gasto ĉi tie"? Miaj kolaborantoj ridis, kaj mi devis diri, ke mi ne ŝercis!
David Dougherty has replied to %name%O, jes vi jam estas Esperantisto;-)
Eva, sendube, vi scias ke ĉio eblas kiam oni laboras kun la publiko. Mi jam havis pli ŝtresemajn aventurojn en mia laborejo, Unufoje (kelkaj jaroj antaŭe) venis nova gasto por ekmembriĝi en la biblioteko, kaj li ne havis la proprajn paperojn. Li estis imigranto el Latinameriko kiu parolis la hispanan denaske. Li permesis al mi diri nenion kaj diris ke mi devis akcepti ĝin. Li venis tre proksime al mi kaj parolis direkte en mia vizaĝo. La karton ke li estis montrita al mi mi ĵetetis al li (ne kun vera intenco aŭ forteco, la karto ankaŭ estis malpeza), dirinte "Vi venu denove tiam, kiam vi akiras la proprajn aferoj kaj pli bonajn manierojn. Li kriis "Li atakis min! VI ESTAS KRIMINALO, VI ESTAS RASDISKRIMINACIULO. VI ESTAS TERORISTO!!" Li vokis la policion, kaj du policistoj venis por kolekti la faktojn de la afero.
Ĵus post tio okazis, mi helpis al la venonta gasto, kiu vidis la tutan aferaĉon. Mi rimarkis ke li ankaŭ estis el Latinameriko ie, kaj mi tre hontiĝis, eĉ timiĝis. Li diris al mi, "Sinjoro, mi vidas vian vizaĝon, kaj vi vere aspektas ruĝa kaj nervoza pro tiu aĉulo. Forgesu lin!! Li estas frenezulo!!" La policistoj venis kaj faris raporton kaj nature faris nenion, la ĉefo de la biblioteko devis skribi oficialan raporton.
Bedaŭrinde, Jesuo Kristo ne tiem ĉeestis por ĵeti fulmon al li kaj sendi lin inferon. Kie li estis? :) Sed ĉiuokaze, la saman tagon ke mi renkontis Jesuon mi havis ege malagrablan disputon kun olda virinaĉo, kaj mi poste ĵetis kelkajn librojn sur la tablon (ne, ne al iu homo). Mia kolegino devis helpi al mi kun la virinaĉo, kaj demandis "Ĉu vi estas okej?" Mi respondis, "Tute ne!" Poste mi trankviliĝis, kaj kelkaj horoj poste mi unuafoje renkontis Jesuon. Mi agadis kun li normale, ĉar mi nature ne volis moki lian nomon (probable li estis jam aŭdis ĉion eblan tiuflanke). Mi tutsimple rigardis la ekranon, vidis la nomon "Christ, Jesus", kaj pensis, "Do, bone, hodiaŭ estas strangega tago. Espereble morgaŭ estos pli bona! Eble la luno estas jam plena," kaj tutsimple kontinuis labori.
Ĉu mi ankaŭ menciis, ke mi tre ŝatas mian laboron? Ĉiutage estas aliaj, malsamaj, diversaj aferoj, kaj mi jam lernis solvi kelkajn komplikajn problemojn!! Eble mi komencigu apartan blogon?
Se iuj volas mi povas trovi por vi la sondosieron de tiu telefonvoko.
Krome, la nomo Jesuo estas kutima ĉe kelkaj gentoj, ekz. ĉe la hebreoj (kompreneble), ĉe la anglalingvanoj (Joshua) kaj hispanlingvantoj (Jesus).
"Christ" kiel familia nomo oftetas ĉe la germanoj, kvankam en la germana lingvo Christ signifas "kristano", dume Kristo estas Christus.
"Christ"-on mi foje vidis en la angla lingvo, sed malofte. Normale oni uzas aliajn literumadojn kiel Krist aŭ Krisst. Kaj tiu ĉi Jesus ŝajnis kiel kutima anglalingvana usonano, mi pensas ke li ne naskiĝis en la hispanparolanta mondo.
Verdire mi preskaŭ esperas ke li intence ŝanĝis la nomon, kaj ke liaj gepatroj ne donis tion al li!
Sign-in to write a comment.