Nikolao Kurzens
FORGESI ...

Mi ŝatas aŭdi melodion
de moda tango, levi glason,
tra fum' saluti la amason
kaj trinki forgesante ĉion.

Ĉe l' vango senti ardan spiron
el lipoj, ruĝaj incendie;
rideti laci apatie,
nek tenton senti, nek deziron.

Forgesi ĉion, tute ĉion –
min mem eĉ, kaj la tempopason;
algapi stulte vinoglason
kaj zumi tangomelodion.

1933


detajpis Hans-Georg Kaiser
el Kurzens: Mia spektro.... poemaro)

https://cezarkulturo.blogspot.com/