http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sprita-prozpoemo.html

Cezar
Sprita


Mi ja estas
sprita ulo,
sed ankoraŭ ne
pura spirito,
ankaŭ ne baptita
en la spiritoplenaj
sanktaj akvoj vodko,
likvoro aŭ brando.

Sed mi estas ofte
pro diversaj aspiroj
tre inspirita, sed foje ankaŭ
senspira kaj tiam sendezira
aŭ en konspiro kun suspiro.