graf’ - comte | earl, count | Graf | графъ | hrabia. — grafo - comte | earl, count | Graf | графъ | hrabia [FE 42].

grafa ― El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. [FE 42.8]

grafik/o. [OA 9] Arto aŭ tekniko prezenti ion per desegnaj linioj: ŝi studis grafikon en la artlernejo; komputila grafiko estas nun populara. grafik/aĵ/o 1 Bildo grafika: grafikaĵoj ilustris la poemaron. 2 Desegnaĵo prezentanta fenomenojn aŭ abstraktajn rilatojn per kurboj, surfacoj k.s., ofte kun nombraj indikoj: la grafikaĵo prezentis la dividon de la membraro laŭ profesioj. grafik/ist/o. Grafika artisto; profesiulo pri grafiko.

grafit-o [OA 2]

grafolog’ (1) [OA 7]

grafologi’ [OA 1] * graphologie | graphology | Graphologie | графологія | grafologja.

grajn’ - grain, pépin | a grain | Korn, Körnchen | зерно | ziarno.

gram’ [OA 1] * gramme | gram | Gramm | граммъ | gram.

gramatik’ - grammaire | grammar | Grammatik | грамматика | gramatyka. — gramatiko - grammaire | grammar | Grammatik | грамматика | gramatyka [FE 27]. — FUNDAMENTA GRAMATIKO DE LA LINGVO ESPERANTO EN KVIN LINGVOJ [FG titolo]. — Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro » [A 2.1].

gramatika — ... oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo [FE 27.5]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10].

GRAMOFONO [OA 6.2] (Akustiko) Aparato kiu, per disko, reproduktas sonojn | gramophone | gramophone | Sprechmaschine | gramofono | gramofono | gramofon.

granat’ - grenade | pomegranate | Granatapfel | гранатное яблоко | granatowe jabłko. {BOT}

grand’ - grand | great, tall | gross {legu: groß} | большой, великій | wielki, duźy. — granda - grand | great, tall | gross {legu: groß} | большой, великій | wielki, duźy [FE 17]. — Grán-da [FE 2]. — La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ... [A 4.5]. ... sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto [A 4.6]. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. ... eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata ... [A 8.3]. — ... tiu ĉi malfeliĉa infano devis ... alporti domen plenan grandan kruĉon [FE 13.3]. ... por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino [FE 15.6]. ... elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3]. ... por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino [FE 19.5]. ... tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, ... [FE 23.3]. La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [FE 30.2]. Kia granda brulo! kio brulas? [FE 31.15]. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko [FE 33.1]. Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava [FE 34.12]. Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [FE 34.15]. Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto [FE 35.10]. La alteco de tiu monto ne estas tre granda [FE 35.11]. La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda [FE 35.15]. Mi vivas kun li en granda amikeco [FE 35.19]. Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [FE 38.11]. ... en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako [FE 40.18].

grandega — „Kion mi vidas!“ diris ŝia patrino kun grandega miro [FE 17.4]. Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari [FE 38.10].

grand’anim’ - magnanime | magnanimous | grossmüthig | великодушный | wspaniałomyślny.

malgranda — Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! [A 1.4]. ... li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [A 2.2]. Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko [FE 33.1]. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; ... [FE 41.13].

pligrandigi — ... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata [12].

grandioz’ [OA 1] * grandiose, sublime | grand | grossartig {legu: großartig} | грандіозный | wspaniały.

granit’ - granit | granite | Granit | гранитъ | granit.

gras’ - graisse | fat | Fett | жиръ | tłuszcz.

grat’ - gratter | scratch | kratzen, ritzen | царапать | drapać.

gratul’ - féliciter | congratulate | gratuliren {de 1901: gratulieren} | поздравлять | winszować. — gratuli - féliciter | congratulate | gratuliren {de 1901: gratulieren} | поздравлять | winszować [FE 36]. ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4].

grav’ - grave | important | wichtig | важный | waźny. — grava - grave, important | important | wichtig | важный | ważny [FE 22]. — [AK] {fr} grave, important. — Mono havata estas pli grava ol havita [FE 22]. Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda [FE 41]. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42].

graved’ - enceinte, grosse | pregnant | schwanger | беременная | cięźarna.

gravur’ - graver | grave, engrave | graviren | гравировать | rytować.

GREGO [OA 6.2] (zoologio) kolekto da brutoj, birdoj au (fig.) da homoj | flock | troupeau | Herde | grey, rebano, manada | gregge | stado.

greko [OA 8]

gren’ - blé | grain | Korn, Getreide | хлѣбъ, жито | zboże.

gren’ej’ - grenier | granary, ware-house | Speicher | амбаръ | spichrz. — [RE]. — [AK] {en} granary.

grenad’ - grenade | grenade | Granate | граната | granata. {MIL} — [AK] {fr} grenade, obus.

gri’ - gruau | groats | Grütze | крупа | kasza, krupa. {KUIR} — [AK] {en} hulled grain (t.e. senŝeligita greno ia); coarse oatmeal (t.e. aveno duone muelita).

grifel’ - burin, style | pin, pencil, style | Griffel | грифель | gryfel. — [AK 1914] slate-pencil | Griffel, Stichel.

gril’ - grillon | cricket (insect) | Grille | сверчокъ | świerk. {ZOO}

grimac’ - grimace | grimace | Grimasse | гримасса, ужимка | grymas.

Grimp’ [OA 3.1] to climb | grimper, gravir | klettern | trepar | trepar | arrampicarsi | wdrapac sie.

grinc’ - grincer | grate, bruise | knirschen | скрежетать | zgrzytać. — [AK] {en} gnash, grind (of teeth, etc.).

grip-o [OA 2]

griz’ - gris | grey | grau | сѣрый, сѣдой | szary, siwy. — griza - gris | grey | grau | сѣрый, сѣдой | szary, siwy [FE 31]. ― Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj [FE 31.25].

grog-o [OA 2]

gros’ - groseille à maquereau | gooseberry | Stachelbeere | крыжовникъ | agrest. {BOT}

groŝ’ - gros | groat | Groschen | грошъ | grosz. {MON} — [AK] {fr} gros (monnaie), groschen | groschen (coin).

grot’ - grotte | grot | Grotte | гротъ | grota. — [AK] {en} grotto.

grotesk-a [OA 2]

gru’ - grue (oiseau) | crane (bird) | Kranich | журавль | źóraw. {ZOO}

grumbl-i [OA 2] grommeler | to grumble | nörgeln

Grund-o, [OA 4] terrain (au point de vue de sa nature, de sa composition) | ground, earth (soil) | Boden (in Bezug auf seine Beschaffenheit) | (composizione del) terreno | terreno, suelo | terreno, chão | terreny.

grup’ - groupe | group | Gruppe | группа | grupa.

Gruz’ [OA 3.1] gravel, grit | gravier, grouine | Gries, Kies | arena gruesa, cascajo | areia grossa, cascalho | arena grossa, ghiaia, {evidente troa komo} | gruz.

ĝu’ - jouir, prendre | enjoy, have the use of | geniessen {legu: genießen}, sich erquicken | наслаждаться | uźywać, doznawać, cieszyć się. — [AK] jouir de, prendre plaisir à | enjoy.

ĝuado — Ĝu-á-do [FE 2].

guberni-o [OA 2] gouvernement (province) | government (district) | Gouvernement

gudr’ - goudron | tar | Theer | деготь | dziegieć.

guf’ - grand-duc | owl | Uhu | филинъ | puchacz. {ZOO}

gujav/o. [OA 9] Frukto de gujavujo, tre aroma, ronda aŭ longforma, ruĝe aŭ flave verda, pomo-granda, uzata por konfitaĵo ktp. gujav/uj/o, gujav/arb/o. Arbo el tropika Ameriko, kreskigata pro sia frukto gujavo. (Psidium guajava.)

gulden’ [OA 1] florin | florin | Gulden | гульденъ | gulden. {Kp. floren’ [OA 2]}

gum’ - gomme | gum, mucilage | Gummi | гумми, камедь | guma. — [AK] {en} gum (product).

gurd’ - orgue de Barbarie | german organ | Leierkasten | шарманка | katarynka. {MUZ} — [AK] {en} street organ, hurdy-gurdy.

gust’ - goût | taste | Geschmack | вкусъ | smak, gust. — gusto - goût | taste | Geschmack | вкусъ | smak, gust [FE 35]. — Gús-to [FE 2].

gust’um’ - goûter, essayer | taste | kosten, schmecken | отвѣдывать | kosztować, próbować — [AK] {en} taste (trans.).

bongusta ― Mi manĝis bongustan ovaĵon [FE 35.9].

ĝust’ - juste, correct | straight, just | recht, richtig | какъ разъ, вѣрно | właściwy. — [AK] juste, exact, correct | right, exact, correct. — Ĝús-ta [FE 2].

gut’ - dégoutter | drop | tropfen, triefen | капать | kapać.

gut’o - goutte | drop | Tropfen | капля | kropla.

gutaperk-o [OA 2]

guvern’ - gouverner | govern, rule | lenken, erziehen | наставлять | kierować, wychowywać. — [AK] gouverner, élever, éduquer un enfant | teach privately (act as tutor).

gvardi’ - garde | guard | Garde | гвардія | gwardya. {MIL} — [AK] {en} guard (subst.) (milit.) — Gvar‑dí‑o [FE 2].

Gvatemalo [OA 8]

gvid’ - guider | guide | leiten, anleiten | руководствовать | być przewodnikiem. — [AK 1914] führen, leiten.

Gvineo [OA 8]