Laŭ ĝia priskribo, Lingvoilo trovas i.a. tiu-specajn erarojn:
Gramatiko
Tio libro estas bela. ⇒ Tiu libro estas bela.
Mi demandas lin, se li venos. ⇒ Mi demandas min, ĉu li venos.
Donu min akvon. ⇒ Donu al mi akvon.
Ni estas laca. ⇒ Ni estas lacaj.
Kilogramo de termpomoj. ⇒ Kilogramo da terpomoj.
k.m.a.
Konfuzoj
Mi dissendis la literon. ⇒ Mi dissendis la leteron.
Ŝi havas fortan francan akcenton. ⇒ Ŝi havas fortan francan akĉenton.
k.m.a.
Arkaismoj
Jen heksagono. ⇒ Jen seslatero.
La hinĝo rompiĝis ⇒ La pordhoko rompiĝis.
Daŭris du centjarojn. ⇒ Daŭris du jarcentojn.
k.a.
Apud la teknika (programa) flanko kaj la (parta) traduko de la retejo al Esperanto, enhava kerno de Lingvoilo do estas la gramatikaj kaj stilaj reguloj. Ne fariĝas klare, de kie Dominique prenis ilin. Laŭ lia propra informo, parton li ĉerpis el PMEG de Wennergren, el lernu.net kaj el la ofte duba Reta Vortaro (ReVo, esence Plena Vortaro, 2-a eldono de 1934). Pri aliaj oni ne ekscias. Mi ekzemple dubas, ĉu heksagono vere estas arkaismo, kiel asertas ReVo. Krome laŭ PIV 2005 ĝia sinonimo estas sesangulo, ne seslatero. Seslatero estas ReVo-ismo (ĉu de Marc Bavant?), kiun transprenis Vikipedio.
Klaran opinion pri Lingvoilo mi ankoraŭ ne havas, ĉar mi ĝis nun ne daŭre uzas ĝin. Mi ĝojus ricevi viajn impresojn de uzantoj. Multajn pliajn informojn pri LT oni trovas en la blogo de Dominique.
Berlin, Rue Doret 8
-
Berlina strangaĵo estas, ke 25 metroo-minutojn norde de la centro ekzistas franc-lingvaj stratoj en…
-
26 Aug 2012
Antipodoj
-
de Ernst Jandl
-
18 Aug 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 334 visits
Lingvoilo - stila kaj gramatika kontrolilo por tekstoj en Esperanto
LanguageTool (LT) estas senkosta programo por kontroli stilon kaj gramatikon de tekstoj en ĉ. 25 lingvoj. Dominique Pellé adaptis ĝin al Esperanto ...
Rita, have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.