"Berlino estas konstruita el barko", la infanoj ankoraŭ nuntempe lernas en la klas-ĉambro. Fakte akvo-terenoj ĉieas en la urbo: Trafluas ĝin la du (iom) grandaj riveroj Havel kaj Spree, pluraj (eĉ ankoraŭ pli) malgrandaj kiel Panke kaj Dahme. La riveroj jen kaj jen formas lagojn, ekzistas multaj kanaloj kaj ŝip-vojoj.

Precipe pro la industriigo Berlino rapidege kreskis en la lasta kvarono de la 19-a jarcento. La enmigrintoj ĉefe venis el la orientaj provincoj de la Germana Regno, el la ĉirkaŭa Brandenburgio, el Orienta kaj Okcidenta Prusio, Silezio, Pomeranio, el la provinco Poseno kaj el Saksio. Fine de tiuj jardekoj, el cent berlinanoj nur ĉ. 40 estis naskitaj en la urbo mem, ĉiu aliaj estis nove alvenitaj civitanoj. Ekestis la giganta tasko rapide krei loĝejojn, stratojn kaj la necesan infrastrukturon por nutri tiom da homoj kaj varmigi la domojn.

Aldoniĝas la fakto, ke Berlino grandparte situas en iamaj marĉoj kaj sablejoj el la glacia epoko, tiel ke naturaj ŝtonoj mankas, devas esti transportataj je grandaj distancoj kaj pro tio historie estis kostaj. Sekve nur la plej gravaj konstruaĵoj el la antaŭ-betona epoko estas konstruitaj el natur-ŝtonoj, kiel la parlamentejo, la katedralo, operejo, la Pordego de Brandenburgio kaj similaj publikaj domoj aŭ vere luksaj privataj [1]. Kutima loĝdomo el la lastaj du ĝis tri jardekoj de la 19-a jarcento estas konstruita el artefaritaj brikoj, same kiel lernejoj, poŝtejoj kaj averaĝaj administrejoj. Depende de ĝia lukso oni kaŝis la "brikecon" de tiaj domoj per pli aŭ malpli arta stuka fasado, kiu ŝajnigu natur-ŝtonojn.

La brikoj ĉefe venis el la urbeto Zehdenick, ĉ. 60 kilometrojn norde de Berlino apud la rivero Havel. Kiam oni konstruis fervojan linion apud la urbeto oni malkovris grandajn trovejojn de argilo en 1887. Ili fariĝis la bazo de brik-fara industrio. Pli ol 30 brik-farejoj ĉirkaŭ Zehdenick produktis milionojn kaj milionojn da brikoj kaj faris la regionon la plej grandan brik-faran distrikton de Eŭropo dum la jaroj ĉirkaŭ 1900. La pretan konstru-materialon oni transportis per malgrandaj barkoj sur la malprofunda Havel suden al Berlino. Zehdenick sekve ankaŭ fariĝis grava centro de enlanda ŝip-transporto. Ekestis la diraĵo "Berlino estas konstruita el barko". Iom ŝerce aludante tiun pasintecon, la eksterregione apenaŭ konata urbeto de nuntempe eĉ ne 14.000 loĝantoj alprenis la fieran sloganon "La urbo kiu kreskigis Berlinon".

Kaj jen ni do staras en la muzea haveno apud Spree kaj rigardas kiel la konvojo de la historiaj vapor-ŝipoj formiĝas por la unua rond-iro de la sezono. La fum-tuboj ne estas fiksitaj, sed havas artikon. Sub malaltaj pontoj oni tiras ilin malsupren per ŝnuro. Odoras je karbo-brulo, ŝipistaj komandoj eksonas, la kunvojaĝantoj ekscitite serĉas sian sidlokon, de la pontoj spektantoj gaje salutas - fariĝis printempo.

Unu sola trista afero estas ĉi-jare: "Andreas", la plej granda barko, kiu kutime kapas la ŝiparon devas resti en la haveno ĉi-foje. Dum la rutina ekvarmigo de la kaldrono du tagojn antaŭ la ekvojaĝo oni konstatis, ke ĝi havas fendon kaj devas esti riparita. Anstataŭis ĝin Anna, vapora glaci-rompilo.

------

[1] Ili kutime estas faritaj el bruligita kalk-ŝtono kiel la kolono sur la malsupra foto. Kalk-ŝtonon oni grandskale produktis kaj ĝis hodiaŭ produktas en Rüdersdorf, malmultajn kilometrojn oriente de la berlina urbo-limo en Brandenburgio. Ankaŭ tiujn ŝtonojn oni transportis per barkoj sur kanaloj. Parto de la tereno nuntempe estas subĉiela muzeo, vd. ĝian retejon (kun filmeto; la bildoj estas memklarigaj, eĉ se vi ne komprenas la germanan).

------
Historischer Hafen
Märkisches Ufer
vidalvide de Fischerinsel
Berlin
Fotoj de la ŝipoj

Sur la barko Renate-Angelika estas ekspozicio pri enlanda navigado, sur aliaj ŝipoj troviĝas restoracioj kaj eĉ ĵaz-klubo.

La historion de la brik-farado en Zehdenik oni povas sperti en la muzea brik-farejo

Ziegeleipark
Ziegelei 10
16792 Zehdenick (Ortsteil Mildenberg)
www.ziegeleipark.de

Aparte interesa estas la "vapor-spektaklo" komence de majo. Dum semajnfino oni povas admiri ĉiuspecajn vapor-pelitajn veturilojn kaj laborilojn, lokomotivojn, ŝipojn, traktorojn, draŝ-maŝinojn, eĉ vapor-aŭtojn. Tiam kutime eblas sekvi kelkajn kilometrojn la "vojon de la brikoj" de Mildenberg al Berlino sur Havel.