I.

- "Nu jes, kompreneble, mia koro", mi atent-palpe esploris la terenon. "Ĉu io speciala pri kio vi pensas?"
- "Vi ja scias, ke la infanoj devus pli ofte legi, ĉu?"
Verdire mi scias nenion pri tio, sed estas tre probable, ke ŝi pravas. La etuloj ja majstras siajn mikro-komputilojn kun Super-Mario (kiun ili klare preferas al la multaj, sed apenaŭ uzataj pedagogiaj programoj, pro kiuj panjo aĉetis tiujn inferajn maŝinetojn), sed pri siaj lego-kapabloj ili ŝajne estas kontentaj de post la tago, kiam ili unuan fojon sukcesis deĉifri la vortojn "hamburgoro" kaj "Big Mac".
- "Jes, evidente! Kion fari do?"
- "Mi pensis, ke ni eble povus vojaĝi al la libro-foiro en Lepsiko. Ili nun estas sufiĉe aĝaj por vere ĝui tion kaj profiti de ĝi."
Libro-foiro, do. Kun infanoj. Gratulon, Bernardo, mi pensis. Mi ne plu scias, antaŭ kiom da jaroj mi lastan fojon estis en libro-foiro. Estis en Frankfurto, la Muro ankoraŭ staris, do minimume antaŭ 20 ĝis 25 jaroj. Jam tiam mi opiniis ĝin teda, papero kaj intelektula babilado ĉie, tagofine dolorantaj piedoj. La ĉefa kialo de mia vizito tiam nomiĝis Conchi, universitata konatino, kiu servis ĉe la stando por la kataluna lingvo kaj kulturo. Jes, ŝi tre ĝojus, se mi vizitus ŝin tie, ŝi ridetis el siaj nigraj okuloj. Fine mi do subtenis la heroan lukton de la kataluna kulturo kontraŭ la madridaj subpremantoj - iel tiel ŝi klarigis la aferon al mi - portaĉante kestegojn kun bild-libroj "Gaudí en Barcelono" kaj "La cent nepre konindaj kulturaj trezoroj de Katalunio" el la magazeno al la stando. Honorinda entuziasmo por libero kaj belo, sed vespere ni ambaŭ estis tiel lacaj, ke ...
- "Son Hi ankaŭ kunvenas", ŝi revokis min en la nuntempon.
Son Hi estas nia korea amikino. Profesia violonistino, ŝi alvenis Berlinon kun sia orkestro kaj tie ĉi ekkonis alian korean muzikiston. Estis amo je unua rigardo. Post ses semajnoj ili geedziĝis. Ilia filo estas samklasano kaj amiko de nia etulo kaj enviinde fervora libro-voranto.
- "Hm, kiam estos?", mi provis lastan defend-linion.
- "17-a de marto, sabato".
Iom maltrankvile mi klopodis memori la precizan tagon de la glaci-hokea matĉo de mia ekipo, al kiu mi volis iri kun la "knaboj".
- "Io estis tiutage ...".
- "Ne, la Blankaj Ursoj estas la semajnfino antaŭe", ŝi divenis miajn pensojn. "Mi jam iom serĉis en la reto. Ekzistas kombinita bileto por trajno kaj foiro-eniro, tre favor-preza."

II.

Malgraŭ la ne aparte kristane deca frua forvetur-horo la trajno estis plen-ŝtopita. Sed kiu plendus, ke li devas ellitiĝi du horojn pli frue dum sia libera tago, se temas pri la nobla celo semi la emon al legado kaj kulturo en malgrandajn homojn.
- "Ni renkontos Son Hi, ŝian filon kaj avinjon ĉe la stacio", ŝi klarigis en la metroo al la stacio.
- "Ho, via patrino ankaŭ kunvenas."
- "Jes, kompreneble, ĉu mi tion ne diris?"
Mi ignoris la retorikan demandon kaj anstataŭe antaŭĝojis la probablajn bulkojn kun ovo-tranĉaĵoj por kiuj mia bopatrino meritus la oran merit-medalon de la federacia prezidento, se la vivo estus justa.
- "Avinjo!", la infanoj malkovris ŝin unue sur la platformo kaj salut-alkuris al ŝi.
Ie en la plata nenio de la berlina sudo, inter matena nebulo kaj bovinaj paŝtejoj, avinjo malfermis sian miraklan mansakon.
- "Mi ne estis certa, ĉu vi havis tempon matenmanĝi. Estas ja iom frue", la plej bona bopatrino de la mondo enmanigis al mi paperan saketon: Ovo-bulkoj.

III.

Ĉe la fervoja stacio Lepsika Foiro preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj el Berlino elvagoniĝas kaj en longa vico ekmarŝas direkte al la enirejo. Ĉe la trama haltejo antaŭ la pordego aldoniĝas la vizitantoj venantaj el Lepsiko. Ili estas la pli buntaj. Inter la kutimaj pal-haŭtaj literatur-amantoj kaj sever-mienaj instruistinoj troviĝas ĉiuspecaj fabelaj estaĵoj: Elfoj, ursoj, homlupoj, lolitoj kun koks-longaj haroj bluaj, verdaj kaj ruĝaj, unu-okulaj monstroj - la tuto estas granda masko-balo.
- "Kio estas tio?", mi mire demandas al vizitanta sinjorino apud la program-afiŝo.
- "Ho, ŝajne vi unuan fojon ĉeestas la libro-foiron", ŝi iom riproĉ-tonas pri mia senscia kultur-barbareco. "Ili estas fanoj de komiksoj, mangaoj kaj fantasta literaturo kaj vestas sin laŭ siaj herooj. Kutime ili okupas la malantaŭon de halo 2, kie oni trovas infanan kaj bildstrian literaturon. Nu, mi ĉiukaze iros al la prelego de N.N., vere impresa juna aŭtoro, kies unua romano tiel bone spegulas la disŝirecon de nia nuntempa socio", ŝi fin-triumfis pri mia provinceco kaj energie kaj cel-konscie forŝvebis.
- "Kien ni iros unue, kara?", mi reatingis nian etan grupon kaj ĝojis pri la malaproba kap-skuo de Son Hi postrigardante "lernejan knabinon" kun mallongega jupo.
- "Halo 2, infana literaturo, kompreneble", la ĉefino pli decidis ol proponis.
- "Jes, bona ideo", mi ruzis.
- "Estas vere nekredeble", Son Hi ankoraŭ estis ŝokita.
- "Paĉjo, ĉu vi iras kun mi al la komiksoj? Tiuj bebaj libroj 'stas tro malmojosaj", nia grandulo elstarigis sian grandulecon kompare al la etaj.
- "Nu jes, kial ne. Ĉu en ordo, ke ni disiĝu, kara?"
- "Jes, jes, iru vi du".
- "Vi eble donu al mi vian poŝ-telefonon, tiel ni facile retroviĝos en tiuj amasoj. Son Hi povas alvoki min, se vi estos finontaj."

Fine ni 1,5 granduloj estis liberaj de ĉiuj bonvolemaj pedagogiaj lego-atakoj kaj disponis pri la mini-fotilo de la poŝ-telefono de panjo. Bonaj kondiĉoj por ke la familia kulturtago tamen ankoraŭ fariĝu tre amuza. Kaj tiel okazis.

Kiam ni rerenkontiĝis por tag-manĝo, la du etuloj sidis sur iuj benkoj kaj koncentrite legis. Panjo kontente kaj fiere rigardis al mi, dum mi dufoje rigard-kontrolis, ĉu vere estas mia infano, kiu legas (!) tie.

- "Kara, mi vere ne scias, kion diri. Vi ĉiam estos mia kor-sorĉistino."
- "Kaj vi, ĉu vi bone amuziĝis?"
- "Jes, tre. Ni nepre revenu venontan jaron!"


IV.
Epilogo

Se vi opinias, ke libroj kaj legado ĉiukaze nur koruptas la karakteron, nepre vizitu la libro-foiron de Lepsiko. Montriĝis tiel amuza, granda masko-balo, ke mi eĉ ne sukcesis viziti la halon kun la brokantaj libroj.

---o---


P.S.: Intertempe mi lernis, ke oni nomas la spektaklon, kiun ni neatendite vidis, cosplay, mallongigo de la angla costume play, do kostum-ludo, kosludo. Ĝi ekestis en la 1980-aj jaroj en la japana populara manga-kulturo kaj en la 1990-aj jaroj venis i.a. al Norda Ameriko kaj Eŭropo. Celo estas imiti desegnitajn figurojn el manga-komiksoj en la reala vivo per kostumoj, sed ankaŭ per tipaj gestoj, teniĝo ktp., foje - precipe en Eŭropo - ankaŭ per recitado aŭ kantado de konataj tekstoj de la fantazia estaĵo. Sabate kaj dimanĉe estis kosludaj konkursoj rande de la libro-foiro. Multajn pliajn fotojn vi trovas tie ĉi.

P.P.S.: Nia eta foira aventuro ankoraŭ havis daŭrigon. Dimanĉo-posttagmeze post nia lepsika sabato mi denove sidis sur mia sofo kaj iom lace foliumis en mia antaŭtaga predo. Alvenis nia etulo kun sia nova libro sub la brako kaj postulis
- "Paĉjo, vi devas ekkuŝi en la lito, mi volas laŭtlegi al vi".
- "Ĉu vi ne ankoraŭ volis ripari la ĵaluzion en la banĉambro?", panjo intervenis.
- "Jes, kompreneble, kara", mi malicetis, "sed nun mi unue devas ion fari por la kultura edukado de mia infano."
Kelkajn minutojn poste mi agrable ekdormetis pro la trankviliga voĉo de nia freŝe bakita laŭtleganteto. "Estas respondec-plena, sed ankaŭ ĝuinda kaj kontentiga devo de patroj stimuli la legemon de iliaj infanoj", mi pensis apud la pordo al la regno de Morfeo.