Hm, la plej grava de la supra frazeto estis la ligilo al la blogero de Philip David. Enigme kaj mistere ĝi malaperis dufoje (??), io, kion mi ne jam spertis (ĉu kontraŭ-ligila atako de legomaj zombioj?). Do plia provo. Klaku tien.

Ĉiukaze, se vi jam vizitas la blogon de Philip David por vidi tiun amuzan spac-bulŝiton (mi ripetas la ligilon!), ne maltrafu tiun enkondukon al ĉina fonetiko. Ĝuu kaj ripetu!

Fine kaj reage al zorgo-plenaj demandoj de legantoj:

Ne, laŭ nia scio la ĉef-rolon de zombia legomo ne ludas Anna Brennan-Löwentein-Corsetti - almenaŭ ne en tiu usona filmo.

Jes, vi povas permesi al viaj infanoj, ke ili spektu la filmeton. La hororo kaj ŝoko pli-malpli egalas rutinan kunsidon de Akademio de Esperanto.