Tie ni legas:

"Tiaj reformoj necesigos gravan monsumon, kiun ne posedas la nuna Ĥina registaro; ...".

ĥina kaj Ĥinujo kompreneble estas la malnovaj, nun arkaaj formoj de ĉina kaj Ĉinio. Notu la majusklon de la adjektivo Ĥina.

"... la jaraj kreditoj estas nur 80 aŭ 90 milionoj da taeloj (280 milionoj da frankoj), kies duono estas antaŭpromesita por la pago de rento al fremdlandaj monpruntintoj."

Ni lasu flanken la priskribon de la duon-kolonia situacio de Ĉinio en 1904 kaj koncentriĝu je taeloj. El la kunteksto kaj la paraleligo kun, aŭ se vi preferas "traduko" per, frankoj oni komprenas, ke devas temi pri tiu-epoka ĉina mon-unuo. PIV 2002 informas:

tael/o. Malnova Ĉinia unco, uzata ankaŭ kiel monunuo por arĝentaj moneroj.

La stranga "Ĉinia" estas unu el la sistemaj ŝanĝiĝoj de la ĝisdatigo de PIV 2002 kompare al PIV 1970. Tie la difino estas identa, krom "Malnova ĉina unco, ...". Ĉu vere progreso aŭ ne, recenzintoj de la eldono de 2002 jam diskutis.

En Plena Vortaro 1930 / 1934 kaj en ties Suplemento de 1953, taelo tamen ne estas registrita. Ĝi ankaŭ mankas ĉe Kabe 1910 inter Taĉmento kaj Tafto. Tra kiu vojo ĝi do eniris PIV 1970? Ni kompreneble ĉiam havas unuan suspekton, se ne temas pri la kutima vojo PV 1934 ⇒ PIV 1970, nome la Grandan Vortaron Esperanto-Francan de Waringhien (antaŭparolo de marto 1955). Kaj fakte, trafo: "tael/o taël (mon.)". Léger / Albault en 1961 transprenos ĝin en la inversigita direkto: "tael (monnaie chinoise), taelo".

Sed en la duona jarcento inter 1904 kaj 1955: nenio. Nek ĉe Grosjean-Maupin en ambaŭ direktoj, nek en la dudirekta franca de la Presa Esperantista Societo (PES) de 1908, nek en la angla-esperanta de Rhodes 1908 aŭ la ali-direkta de Millidge 1912, eĉ ne en nia plej "kolonia" vortaro, la angla-esperanta de Fulcher kaj Long 1921, 1925, 1949, 1985, kie vortoj el "Brita Hindujo" kaj aliaj kolonioj abundas. Nenion en la intermilitaj germanaj de Christaller aŭ Bennemann. taelo mankas en la inventario de Boirac aŭ la teknikaj vortaroj de Vérax. Ĝi estas vorto el iama ĉina realo forgesita dum pli ol 50 jaroj, fine aŭ remalkovrita aŭ nove kreita de Waringhien erst en la 1950-aj jaroj. Nuntempe ĝi tiel malofta ne estas, Kukolo trovas pli ol 600 trafoj, precipe en rakontoj, historioj kaj fabeloj ĉinaj aŭ budhanaj. - Nia (probable) unua trafo tamen troveblas ne en mirrakonto, sed en sobra artikolo pri ekonomio kaj socio de suferanta lando en la mirinda gazeto Lingvo Internacia, kiun rehavigis al ni IEMW.

Kiam aperis la artikolo en 1904, la sorto de taelo kiel mono jam preskaŭ estis finita. Jam en 1889 Ĉinio estis enkondukinta juanon kiel mon-unuo apud taelo. Ĝi tamen ja restis pez-unuo, en kelkaj aziaj ŝtatoj ĝis hodiaŭ. De 1914 la mono estis "arĝenta dolaro", poste fabio, de 1948 "ora juano", de 1949 denove "arĝenta juano", fine en la komunista Popola Respubliko ĝis hodiaŭ renminbio, en Tajvano dolaro.

Kompatinda taelo: Kiam ĝi estis ĉiutaga realaĵo, ĝi estis tro "ekzotika", tro randa por esti notita en eŭropaj Esperanto-vortaroj. Kiam tiuj registrus ĝin, ĝi jam ne plu estis aktualaĵo, sed nur historia afero. Vortaran "karieron" ĝi faris nur kiel arkaaĵo en ĉinaj rakontoj, al kiuj ĝi donas historian spicon. Waringhien - probable - havis nur literaturan intereson pri ĝi - aŭ li hazarde foliumis en Lingvo Internacia de 1904, simile kiel mi faris hodiaŭ.