Kvankam Marian malfermis sian Ipernity-spacon nur antaŭ malmultaj semajnoj, ĝi jam estas tre riĉa. Jen liaj albumoj pri Esperantistoj el Rumanio, Esperantaj Bildkartoj, Esperanto en Rumanio (la plej ampleksa al mi konata) kaj Esperantista gazetaro.

Marian ankoraŭ serĉas subtenantojn por publikigi sian (ruman-lingvan) "Historio de la esperantista movado en Rumanio". Vizitu lian spacon.

P.S.: "Esperantistul" kompreneble ne estas fuŝa Esperanto, sed rumana vorto, kiun vi certe komprenas.