En la sudgermana dialekto parolata inter Frankfurto kaj proksimume Heidelberg malsanuloj plendas pri doloroj en la "piedo" kaj montras al la kruro. Krome doloras al ili la "dorso" kaj klarigante, kie precize, ili montras al la nuko - ĉu do eŭropo regiono loĝata de strangaj piedkapuloj, al kies malsupra parto de la trunko estas algluitaj piedoj kaj sur kies supra parto rekte ŝvebas kapo?

Pri tiu anekdoto de maljuna kuracisto mi devis pensi, kiam mi relegis la prelegon de Gaston Waringhien "Vortaristaj Problemoj" antaŭ la Universala Kongreso de Vieno en 1970 [1]:

"... pluraj grandaj lingvoj ne distingas en la homa korpo la ekstremaĵon de membro disde la antaŭa parto: unu sola rusa vorto ruka signifas "mano" kaj "brako", unu sola hungara láb signifas "piedo" kaj "gambo"; iom same unu sola japana vorto kubi signifas "kolo", "nuko" kaj eĉ en kelkaj kunmetoj "kapo". Vortaristo, kiu tion nescius kaj ne liverus sufiĉe precizajn difinojn aŭ ekzemplojn de tiuj vortoj, riskus erarigi parton de sia publiko ..."

Kion Waringhien priskribas tie ĉi, estas la - espereble - konata fakto, ke diversaj lingvoj malsame kategorias la mondon, ke ili forĝas malsamajn nociojn, ke ili dislimigas la senfinan kontinuon de fenomenoj laŭ malsamaj kriterioj, ĉarpentas diverse grandajn tirkestojn, sur kiuj ili poste gluas nom-ŝildojn ("terminojn"). Ni jam ofte spertis tion, ekzemple ĉe la afrikansa tros, kiun en Esperanto ni devas distinge traduki laŭ la situacio per grapolo aŭ fasko, ĉe la franca engager, kiu signifas laŭ la situacio rezervi, komenci, ligi, lombardi, devontigi kaj eble ankaŭ engaĝi.

La nocio-sistemo de Esperanto estas unika kaj malsama al la nocio-sistemo de iu alia lingvo. Se oni volas lerni Esperanton oni devas lerni ĝian nocio-sistemon. Tiuaspekte Esperanto ne estas "mirakla lingvo", preskaŭ senpene lernebla, ĝi ne estas sorĉista ilo, kiu aŭtomate komprenigas al la lerninto la mondon.

P.S.: La titolon mi cetere ankaŭ ĉerpis el la prelego de Waringhien, kiu notas "[Pro la hungara láb, t.e. kaj piedo kaj gambo laŭ la situacio] klariĝas la verso de Kalocsay: Piedoj miaj vadas ĝis genuo / en sango (Ahasvero de Amo, 1923)." Kolege afable Waringhien prikomentas la eraran uzon de Kalocsay: "iafoje dormetas eĉ Homero ...".

[1] Represita en "1887 kaj la sekvo", 1-a eld. 1980, p. 219 (220). Mi dankas al Blazio, ke iu de liaj komentoj instigis min post multaj jaroj denove repreni tiun interesegan esearon de la libro-breto.