"Ne nur pri lingvaj aspektoj de PIV estas multaj duboj, ankaŭ pri ties enhavaj. Jen kiel eble instrua ekzemplo la artikolo pri dogan-uniĝo (PIV 1970, p. 200). Al la nuna difino en PIV ni aldonis indikojn pri niaj subaj rimarkigoj:

"Dogan-unuiĝo"

dogan-unuiĝo5. Kontrakto1,2 inter du aŭ3 pluraj ŝtatoj,4 por malaltigi aŭ nuligi la doganon inter si.

1. „Unuiĝo" aŭ „unio" ne estas "kontrakto", sed ekestas surbaze de aŭ pro "kontrakto, traktato, inter­konsento, ktp."!! Estas baza kaj grava eraro de difin-farado intermiksi la econ de nocio kun tio, kio ĝin „generas“, „produktas“, „kreas“, „estigas“.

2. La ĝenerala termino "kontrakto" estas nepreciza, kiam oni parolas kiel tie ĉi pri interkonsento inter ŝtatoj. Por tiu kazo ekzistas la pli specifa termino "traktato", kies difino 1 en PIV 1970 estas „skribita interkonsento inter du ŝtatoj“ (pri tiu difino vd. sube). Laŭ mi oni laŭeble precize uzu la jurajn terminojn laŭ la fakaj juraj difinoj. Ni pro tio unuece ne uzu la ĝeneralan terminon "kontrakto", se temas pri interkon­sento inter ŝtatoj.

3. La vortumo „du aŭ pluraj“ laŭ mi estas malbona difina stilo, ĉar superflua. "Pluraj" jam enhavas la informon, ke ankaŭ povas esti nur "du" (tio same validas por la difino de „traktato“, supre: kompreneble trak­tato ankaŭ estas „skribita interkon­sento inter pluraj ŝtatoj“, ne necese nur „du“). Ni unuece forstreku tiajn aŭ similajn difino-erojn.

4. Mi ne vidas kialon uzi komon tie ĉi. Laŭ mi ni unuece ne disigu frazopartojn kun "por + infinitivo" per komo. Kaj nepre ne estu komo antaŭ "por" sen infinitivo, kiel en la sube citita difino de "unuiĝo"!

Jen mia difino-propono, per kiu mi klopadas eviti la kvar kritikitajn punktojn:

~-unuiĝo. Unuiĝo surbaze de traktato inter ŝtatoj por krei komunan merkaton kun unueca ekstera ~o k malatigo aŭ nuligo de la ~o inter si: la ~-unuiĝo inter Belgujo, Nederlando k Luksemburgio, MAN Benelukso. SAG zono de libera komerco.

5. Post kiam mi tiel reviziis, mi konstatis plian nekonkretan, nefakan lingvo-uzon: la terminon „dogan-unuiĝo“ mem. "Unuiĝo" en la tie ĉi celata senco de "unio" estas malpreciza kaj arkaita kaj pro tio evitenda. Oni komparu la PIV-an difinon de unuiĝo: »Memvola kuniĝo de pluraj elementoj, societoj, ŝtatoj ks, por komuna celo« kun la difino de "unio": »Politika unuiĝo de ŝtatoj, kiuj konsentas pri la komunigo de iaj partoj de sia regpovo«. Do estas klare, ke "unuiĝo" estas la pli ĝenerala nocio, dum "unio" la pli konkreta, kiu kovras nur semantikan parton de la pli ĝenerala. Kiam ĝi tamen ĝuste trafas la celitan nocion kiel tie ĉi, ni ĝin uzu, kaj ne la pli vastan terminon. Oni do forstreku la ekzemplojn "dogana unuiĝo de Benelukso" kaj "Universala Poŝta Unuiĝo" ĉe "unuiĝo" kaj metu ilin en la artikolon pri "unio": "dogana unio de Benelukso" kaj "Universala Poŝta Unio". En la supra difino de „dogan-unio“ la ĝenerala "unuiĝo" tamen estas uzebla, ĉar ĝi ĉiukaze ja ankaŭ kovras la pli malvastan "union".

Jen do mia fina propono:

~-unio. Unuiĝo surbaze de traktato inter ŝtatoj por krei komunan merkaton kun unueca ekstera ~o k malatigo aŭ nuligo de la ~o inter si: la ~-unio inter Belgujo, Nederlando k Luksemburgio, MAN Benelukso. SAG zono de libera komerco.

La difinon de „traktato“ mi proponas revizii jene:

Skriba interkonsento inter ŝtatoj aŭ aliaj subjektoj de internacia publika juro.

Per forstreko de „du“ mi vastigis la difinon, oni do parolu de „traktato“ ankaŭ kiam tri aŭ kvin ŝtatoj faras „skriban interkonsenton“ (ne „skrib­itan“). Plia vastigo estas la dua duonfrazo: „subjektoj de internacia publika juro“ ne nur estas la ŝtatoj, sed ankaŭ internaciaj organizaåoj, ekz. UN, EK, ktp., kiuj kompreneble ankaŭ povas fari „traktatojn“, pensu ekz. pri la interkonsentoj pri komerco inter la Eŭropa Komunumo kaj Ĉe­ĥio, Pollando, ktp. Ankaŭ tiuj „instru­mentoj de internacia juro“ estas „traktatoj“.

Mirige kiom da detalaj problemoj ekzistas en nur unu sola difino. Jen pliaj ekzemploj.

"Zono"

Sub »zono« PIV 1970 donas la juran ekzemplon la kvar zonoj en Berlino. Tio ŝajnas al mi malbona, ĉar oni ja parolis pri la „kvar (okupaciaj) zonoj en Germanujo“ kaj pri la „Sovete Okupita Zono“ (la posta GDR), sed en la kunteksto de Berlino ĉiam pri „sektoroj“: „la Usona, la Soveta sektoroj“, „sektoraj limoj“, „kvar-sektora urbo“, ktp. Minimume oni do korektu al en Germanujo anstataŭ en Berlino. Sed ĉu entute indas gardi la ne plu aktualan, nur plu historian ekzemplon? Ĉu oni almenaŭ per aldona klarigo („iamaj“) atentigu pri la historieco: la iamaj kvar (okupaciaj) ~oj en Germanujo? Ĉu oni prefere elektu aktualan ekzemplon, ekz. la Usone kontrolita zono en Bosnio, la zono de flugmalpermeso en Irako, ktp. aŭ ĉu ne simple sufiĉe kaj prefere nur la terminojn sen rilatoj al historiaj okazaĵoj: okupacia zono, zono de milita flugmalpermeso, internacie kontrolata zono?

Nur mia unua kritiko (Berlinaj sektoroj anstataŭ zonoj) ŝajnas al mi nete lingva problemo. La aliaj demandoj pli celas al historiaj-idiologiaj konceptoj de vortar-farado, kiuj pri la fakoj juro, historio, politiko eble estas pli senteblaj ol ĉe ekz. kuir-arto. Laŭ mia opinio ne malmultaj strangaĵoj, makulantaj la serioz­econ de ĝenerala vortaro, estas troveblaj en PIV. Kion oni pensu pri jena „klarigo“ ĉe »respubliko«: »la res­publika partio (tiu el la du usonaj par­tioj, regata precipe de la grandindus­triaj mastroj)«? Tiu „difino“ jam en 1970 estis fuŝa, ĉar ĝi ŝajnigas, ke ekzistus nur du partioj en Usono, kio evidente estas malĝusta. Kaj eĉ sen­depende de tio, ĉu aliaj partioj, precipe la „demokrata“ vere estas - se entute - malpli „regata de la grandindustriegaj mastroj“? Kion pri la partio de la miliardulo Perrot? Por kompreni la nocion laŭ mi sufiĉas iu indiko kiel granda konservativa Usona partio aŭ simile. Sobra tono certe helpas al akceptiĝo de vortaro. Simila pri »demokrata partio (unu el la du usonaj politikaj organizaĵoj, kiu celas limigi la povojn de la grandkapitalistoj)«.

"Apartismo"

Lasta ekzemplo: »apartismo: la apart­ismo iom post iom malaperas en Usono, sed ekfloras en Sud-Afriko.« Unue tiu frazo ne plu estas ĝusta en 1996 pro la politikaj ŝanĝoj en Sud-Afriko. Due oni povas dubi, ĉu ĝi iam (eĉ en 1970) estis ĝusta. Ĉiukaze la respondo forte dependas de la propra politika opinio. Kial entute uzi "juĝantan" ekzemplon? Kial ne simple ekzemplo, kiu konstatas fakton kiel »en sia deklaracio UN kondamnis ĉiujn formojn de rasismo, antisemitismo k ~ismo« aŭ: »ĝis komence de la naŭdekaj jaroj ~ismo estis oficiala ŝtat-doktrino en Sud-Afriko« aŭ: »pro sia politiko de ~ismo Sud-Afriko estis internacie izolita« aŭ simile.

Certe, „senideologia“ vortaro estas nek ebla nek dezirebla. Tamen vort­aro difinu kaj klarigu la uzon de vortoj kaj lasu propagandon al pamfletoj."

Tiom pri la teksto el 1996. Kiu ŝatas, povas kompari, ĉu kaj kiel PIV 2002 reagis al tiuj kritiko kaj proponoj. La referencoj ĉe dogan-unuiĝo (daŭre tiel) malaperis, sen ke ili reaperis ĉe unio. La ekzemplo ĉe "apartismo" nun estas "la iama ~ismo en Sud-Afriko". Kvazaŭ "katolika" progreso do, ĉu ne?