Ĝi respondas demandojn kiel: "Kiuj tekstoj de William Auld ekzistas en la reto, kiuj de Marjorie Boulton?"; "kie mi trovas originalan Esperanto-literaturon en Interneto?" kaj multajn similajn. La trafo-listo aspektas proksimume tiel:

  1. Alvoko al amo de Marjorie BOULTON
    (originala poemo)
    [ŝanĝi] [forigi]
  2. Aŭtuna gloro de Marjorie BOULTON
    (originala poemo)
    Latin-3-a versio
    [ŝanĝi] [forigi]
  3. Aŭtuna gloro de Marjorie BOULTON
    (originala poemo)
    Unikoda versio
    [ŝanĝi] [forigi]

Ĝi indikas la titolon, la aŭtoron, literaturan ĝenron, teknikajn detalojn kaj - plej grave - per plia mus-klako rekte ligas al la koncerna teksto. Ĉar ne plu daŭrigita de preskaŭ tri jaroj, intertempe kelkaj ligiloj jam ne plu estas aktualaj. Certe ankaŭ mankas intertempe afiŝitaj literaturaĵoj. Malgraŭ tio, la datumbazo de Sebastiano tamen estas bona elir-punkto, se vi serĉas Esperanto-literaturon en la reto. Simple elprovu ĝin.