Alŝipado en la koron de la urbo donas tute aliajn sentojn ol la kutima alveno per avio ie eksterurbe sur roka strio ŝutita en la maron, ĉar la krutaj deklivoj de la vulkana insulo ne provizas sufiĉan ebenan spacon por flughaveno. Per ŝipo oni alvenas malrapide, lante, iom-post-iome, ne abrupte kaj triminute. Observado de la kutima albordiga rutino donas tempon por tutkorpe kaj spirite alveni al nova insulo, ŝtato kaj lingvo: La alproksimiĝo de la help-boato, kiu gvidos nian ŝip-giganton al la ĝusta kajo (ni mar-loĝantoj nomas ĝin piloto), la elmontro de la flagoj, la susura ekscitiĝo de la vojaĝantoj atendantaj sur la sunplena, venteta ŝip-supro, la ekposteniĝo de polico kaj doganistoj, de ĉiuspecaj kamionoj, forktraktoretoj kaj haven-laboristoj, pretaj replenigi la ĉiam manĝeman ventregon de nia flosanta hotelo.

La historia urbo-centro de Funĉalo situas eĉ ne kvin minutojn piede montrosupren malantaŭ la kajo-fina doganejo. Min bonvenigas zorge flegitaj ŝtonaj domoj el la ora epoko, kiam Madejro estis grava ripozejo laŭlonge de la Amerika itinero inter Portugalio kaj Brazilo, kaj la Hinda Vojo inter Eŭropo kaj Afriko, transŝarĝejo de suker-kano kaj bananoj, ekzotaj fruktoj kaj produktoj, de l' fam-konata vino unudirekte, ĉiuspecaj eŭropaj varoj alidirekte.

Sur la strato rande de la urba parko amasiĝas palaj nebul-landaj turistoj inter la vendo-budoj: angloj, germanoj, neder- kaj nordlandanoj, rusoj marĉandas pri iuj lokaj memorigaĵoj trofee hejmen portontaj. Laŭtparoliloj raŭke grakas ajnajn usonajn pop-kantaĉojn. Pli supren do, en la internon de la antikva urbo. Kelkaj blokoj, stratetoj kaj ŝtuparoj sufiĉas por postlasi la bruon. Ĉe la Placo de la Konstitucio troveblas la kutima povo-trio: urbo-domo, ĉefa preĝejo kaj la universitato en iama monaĥejo reprezentas profanan, eklezian kaj sciencan mondojn. Soldatoj ŝvitantaj en la senombra placo-vasto tagmeza varbas por servo en la portugala mar-armeo. La junuloj dume enombras sur la larĝa ŝtona ŝtuparo antaŭ la pordego de la universitato, fumas, ridas kaj fiŝercas.

Daŭre sorante mi atingas la krutan Straton de l' Forĝistoj, la Rua dos Ferreiros. Imponaj domoj, kastel-similaj palacoj el vulkan-nigraj ŝtonoj, per duon-fermitaj fenestro-okuloj severe postrigardas la pokajn piedirantojn. Ĉu indas pez-spire daŭrigi? Ĉu io vidinda? Heziteme mi ĉirkaŭrigardas la mallarĝan straton. Jen ŝildo "Esperanto", ĉu? Alproksimiĝante mi ekkonas mian eraron: Livraria Esperança, "Librejo Espero" ĝi modeste kaj iom rezerviĝeme anoncas. Neniu montrofenestro, neniu reklamo, simple unu el la malnovaj nigraj domegoj, kiu iom indiferente kaj enigmo-miene tenas vizitanton je distanco, gardante sian dignon. Enen do.

Evidente la domo iam estis hejmo de bonfarta familio. Pentraĵoj kaj stukaĵoj ornamas la plafonojn. Fakte ankaŭ ne temas pri domo, sed pri tuta domaro etendiĝanta en la profundon de la kvartalo. De la strato oni vidas nur la antaŭdomon, ne la flankan kaj malantaŭan. La iaman korton oni kovris per aluminia tegmento, sub kiu ekestis la plej granda vend-spaco, sed ankaŭ la ŝvitbaneje plej varma. Apenaŭ klientoj, sed libro-bretaroj ĉie - en pli ol 20 grandaj kaj malgrandaj ĉambroj kaj salonoj sur du etaĝoj, en la ŝtuparejoj kaj koridoroj - tuta libro-labirinto plenŝtopita per ĉiutemaj volumoj. La librojn oni - malkutime - ne aranĝis unu apud la alia sur la bretoj, tiel ke oni vidas nur la libro-dorsojn, sed eksponas tiel, ke oni povas rigardi la plenan kovrilon sen elpreni la verkojn. Ĉar la spaco sur la bretaro ne sufiĉas, ĉiuj muroj estas kovritaj per hokoj ĝis sub la plafono, al kiuj oni fiksis centojn kaj centarojn da libroj per pinĉiloj.

Negravas kien mi turnas la kapon en tiu librejo senhoma. De ĉiu muro la libroj ridetas kaj okulumas al mi, klopodas altiri mian atenton, ŝajnas malfiksiĝi de sur siaj hokoj, alflugas kaj milvoĉe ekflustras: "La grandaj malkovroj", "Portugala Hindujo en la 16-a jarcento", "Vasco da Gama kaj sia epoko", "Historio de Makao". Mi estas prisorĉita en la domo de la flugantaj libroj.

Rekonsciiĝinte mi peze fintrapasas la libro-ĝangalon. Tute malantaŭe mi trovas vendistinon en iu angulo bone ŝirmita de libro-stakoj. "Livros do Esperanto" mi balbutas en iu mallerta idiomo, kiu - mi esperas - povus esti komprenebla. Estas. Post mallonga kontrolo per sia komputilo kaj kelkaj afablaj vortoj, kiujn mi ne komprenas, ŝi vigle ekrapidas reen en la libro-praarbaron, el kiu mi ĵus venis, ŝtuparon supren-malsupren. Ie ŝi haltas, mallonge serĉas kaj fine malpinĉas broŝuron de la muro: Miguel Faria de Bastos - Timor. Nenio alia en Esperanto, bedaŭrinde.

Mi dankas, pagas kaj denove staras en la strato de la sever-mienaj domoj. Malsupren al la haveno mi pasas la Placon de la Konstitucio, la soldatoj estas for. Ĉe la kiosko en la urbo-parko mi aĉetas madejron kaj ekfoliumas. Trifoje mi legas frazon, sen kompreni, kion mi legis. Miaj pensoj ankoraŭ restas en la domo de la flugantaj libroj. Ne urĝas. Mi legos mian madejran trofeon postmorgaŭ sur la Atlantiko.

Fundação Livraria Esperança
Rua dos Ferreiros, 119
9000-082 Funchal - Portugalio

http://livraria-esperanca.pt/loja/historia.aspx