Tipa ekzemplo estas "reporter/o", (evitinda) sinonimo de raportisto, signita en PIV 1970 kaj senŝanĝe en la eldono de 2002 per (Z). La vorto ne jam estas registrita en Plena Vortaro, sed aperas en la Granda Vortaro Esperanto-Franca de Waringhien de 1957 (manuskripto preta en 1955) / 1976 tiel: "reporter/o = raport/isto", do sen indiko de fonto ("=" signifas: "anstataŭ reportero prefere uzu la vorton raportisto").

Wüster p. 9 kaj pro ĝi la PIV-oj difinas: "Kiel zamenhof-aj estis konsiderataj tiuj radikoj, kiujn prese aŭ skribe uzis aŭ rekomendis Ludoviko Lazaro Zamenhof laŭ ekzistantaj dokumentoj."

Ni jam vidis, ke ofte okazas miskompreno, ĉar oni ignoras la parton "aŭ rekomendis" en la difino. Pro tio oni vane serĉas faktan ekstervortaran uzon de vortoj kiel laŭnteniso, pizango, sardino k.a. ĉe Zamenhof. Ĉiuj tri aperas en la Jürgensen-vortaroj kaj la vortaro Esperanto-rusa. Bv. noti, ke la "rekomendo" ne rilatas al la individuaj radikoj, sed al la vortaroj ĝenerale. Tiel ni legas en "Antaŭparolo al la dua eldono - Respondo al multaj demandantoj" de la vortaro germana-esperanta:

"Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko 'Fundamento de Esperanto' devas decidi la Esperantistoj mem (...). Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone rekomendus por tiu aŭ alia vorto, kaj la ekzistantaj vortaroj en aliaj lingvoj ne donas klarigon pri tio ĉi, aŭ se ekzistas iu reciproka malkonsento inter la traduko de la sama vorto en diversaj vortaroj kaj oni deziras scii, kiun formon mi persone rekomendas elekti, - mi konsilas (ĝis la 'Lingva komitato' donos alian decidon) serĉi en la vortaroj esperanta-germana kaj germana-esperanta eldonitaj de la firmo Esperanto Verlag Möller & Borel [tio estas la 'Jürgensen-vortaroj'], ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj de mi mem. -- L.L. Zamenhof."

Apud la listoj de radikoj en la "Zamenhof-a Parto" ankoraŭ ekzistas du pliaj, nome radikoj el la Fundamenta Krestomatio kaj el la periodaĵo "La Esperantisto". La kialo estas evidenta: Ambaŭ fontoj havas multajn aŭtorojn, tiel ke estas eĉ pli malfacile konstati ol en la Jürgensen-vortaroj, ĉu iun radikon Zamenhof vere aŭtoris.

"reportero" estas registrita en neniu el la tri listoj. Ĝi nek troveblas en la Tekstaro de Wennergren, nek en la "Zamenhofa Ekzemplaro" de Nomura (1989). Ĉu ĝi tamen estas zamenhofa, kiel asertas la PIV-oj aŭ ĉu temas pri eraro?

En tiaj kazoj ofte helpas kontrolo en iu el la grandaj vortaroj aperintaj inter 1905 kaj ĉ. 1914. La kialo estas, ke tiuepoke la fruaj ampleksaj vortaroj ankoraŭ skrupule notis, el kiuj fontoj ili ĉerpis "novajn" radikojn aŭ indikas, kiujn radikojn ili enkondukis. Tio kutime okazas aŭ en anekso aŭ rekte en la vortaro mem per simila sistemo de supren metitaj majuskletoj, kiel uzas ĝin la PIV-oj. Tiel ĉe Christaller, Vortaro Germana-Esperanta de 1910 / 1923, kie ni legas:

"Reporter m raportisto [reporteroM]"

Per angulaj krampoj Christaller indikas ne rekomendindajn kaj evitindajn vortojn. Same kiel Waringhien preskaŭ duonan jarcenton pli malfrue li do jam proponas ne uzi la formon "reportero". Li tamen mencias ĝin, ĉar ĝi venas el unu de siaj referenc-verkoj, nome el "M", kio signifas:

"Vorto trovebla en iu el jenaj vortaroj de Giacomo Meazzini:
Dizionario Italiano-Esperanto. Livorno: Raffaello Giusti,

[1a eld.: [1907], viii, [1], 404 p.
2a eld.: [1912] xvii, [1], 437, [2] p.
3a rev. plil. eld.: 1924, xviii, [3], 441 p. aŭ en

Novo Vocabolario Italiano-Esperanto preceduto da gramatica costitutiva comento e nozioni utili
S. Vito al Tagliamento: A. Paolet, 1922, xv, [4], 243 p."

Kiel ni jam supozis pro la maltrafoj en la Radikaro de Wüster, en Nomura kaj Tekstaro, do estas tre probable, ke la indiko de la PIV-oj pri zamenhofeco de "reportero" estas erara. Fonto verŝajne estas la italo Meazzini, ne Zamenhof. Feliĉulo, kiu posedas ties italajn vortarojn povas pluspuri ĝin tie kaj raporti la enskribojn sube. Provizore ni hipotezu: "Zamenhof ne estis reportero".