Kara Spomenka, mi kore dankas al vi pro la invito! Mi estas fiera por ke mi povis esti parto de la centjara festo de la Kroata esperanto movado. Tio estis vere granda kaj grava travivajho por mi. La tutan programon mi spektis de la flanko de la scenejo kaj mi devas konfesi ke mi ofte batalis kontraù la larmoj aùdante tiajn elstarajn artistojn kantante kaj ludante kroatan, makedonan kaj bosnan muzikon. La kanzono "Leise flehen meine Lieder" de Schubert en esperanto profunde impresis min. La infanoj tiel talentaj, dolchaj kaj viglaj donas esperon al esperanto kaj montras al indiferentuloj ke esperanto ne estas ia maljuna kaj malmoderna ideo de kelkaj frenezuloj sed estas moderna kaj vivanta lingvo. Mi tre ghojas, ke mi konatighis kun la granda aktorino Vida Jerman kaj por ke mi nun chiam povas aùskulti shian vochon kaj ekzemplodonan belan prononcon. (Mi senchese aúskultas shian kompaktan diskon). Mi volas laùdi ankaù la teknikistojn de la koncertejo Lisinsky. Ekzemplodona, rapida kaj helpema laboro! Mi volas laùdi vian laboron kaj chiun persone kiuj kunlaboris kaj organizis tiun unikan eventon. Kiam mi revenis hejmen mi tuj altelefonis miajn amikojn kaj rakontis chion pri la evento sed ne nur. Min impresis la pureco de la urbo, la ghentileco de la loghantaro kio povus esti ekzemplodona al pluraj aliaj chefurboj en Eùropo. Mi ne haltos senchese paroli pri tio. Kun koraj salutoj el Vieno, Attila