Unu el multa da entuziasmuloj de Esperanto estis la beata arkiepiskopo (1987) Jurgis Matulaitis (1871-1927). Neniu povas atesti, ke li scipovis la internacian lingvon, tamen li ege subtenis la movadon kaj en ĝi vidis grandan estontecon. En 1926 en pollingva katolika gazeto "Gazeta Koscielna" (n-ro 33) la beatulo publikigis ampleksan artikolon sub titolo "Esperanto en servo al la Eklezio". En ĝi interalie ni legas jenon: "Estas ĝenerate konata, ke inter provoj de la internacia lingvo - Esperanto plenumis plej bone sian rolon kaj nun ĝi estas ĉie konata. (...) Plej efike uzadas ĝin komunistoj, socialistoj, senkreduloj, liberpensuloj, masonoj, judoj kaj sektantoj. (...) Teroristoj uzadas Esperanton efike al siaj celoj, kaj la katolikoj plej ofte atendas, kvazaǔ ili timus malpuriĝi per Esperanto. (...) Tamen estus malprudente ne uzi la lingvon pro tio, ke verkis ĝin judo. Al ni pleje gravas,' (...) ke Esperanto povas alporti profiton al la katolikismo".

Ni ne scias, ĉu tiu artikolo estis legata en Litovio aǔ ne, sed ne diskutinda fakto, ke nia beata J. Matulaitis, perfekte scianta latinan lingvon, estis por disvastigo de Esperanto en katolika medio.