La mikronacio "Kastela Respubliko" kies oficiala lingvo estas esperanto, fondiĝis en oktobro 2010 de kelkaj esperantistoj kaj komencantoj. Ĝi ĉefe organiziĝas per vizaĝlibro (profilo kaj grupo), tvitero kaj propra retejo (en konstruado).

La mikronacio ne nur funkcias rete sed ankaŭ reale en 13-hektara tereno en provinco Segovio, Kastilio-Leono, Hispanio. Tie troviĝas tri ĉevaloj kaj fontano. La planoj estos plantado de arboj, starigado de monumento, hisado de kastelia flago, metado de bonveniga afiŝo al la respubliko kaj organizado de tendaroj.

Niaj celoj ĉefe estas amuzigaj kaj per ĝi diskonigi esperanton inter la multaj mikronacioj de la mondo kaj ne rilatas al veraj deziroj havi sendependan teritorion, kiel aliaj jam faris.

Por pliaj bazaj informoj kaj aliĝo al nia projekto, vi povas viziti:



www.kastelarespubliko.tk



: