Saluton!
Ĉu vi jam planis libertempon dum Pasko 2014? Ne, ankoraŭ ne!? Bonege!
ESTAS JAM TEMPO!!! por aliĝi!
Do, tiam venu al la 30-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de la 14a de aprilo ĝis la 21a de aprilo 2014 en Xanten kaj feriu kun ni Esperante.
Xanten estas urbo en okcidenta Germanio, proksime al la german-nederlanda landlimo kaj ĉe la malsupra fluo de la rivero Rhein.
Sian pli ol 2000-jaran urbohistorion ĝi komencis kiel romia „Colonia Ulpia Traiana“. Restaĵojn kaj rekonstruaĵojn el tiu tempo prezentas la Arkeologia Parko, kiu estas granda, subĉiela muzeo.
Aliaj vidindaĵoj estas la gotika katedralo Sankta Viktor kaj la Krimhild muelejo ĉe la mezepoka urbomuro.
La ĉirkaŭaĵo estas tre alloga kaj por akvosportemuloj kaj por biciklantoj.
Ni havos diversspecan programon: ni ekskursos/migrados/biciklados tra la bela pejzaĝo kaj vizitos vidindaĵojn de la regiono kaj najbaraj urboj.
Ĉiutage okazos diskutrondoj kaj prelegoj pri plej diversaj temoj, kursoj pri dancoj, ludoj, kantoj, muziko, ktp kaj manlaboraj ofertoj.
Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi sian lingvokonon, ni starigos lingvokursojn por ĉiu lingvoscio. Speciale por infanoj okazos la , jam konata kaj fama, "Mazi"-horo/kurso.
Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne.
Kaj vespere ni havos kultura programo kun koncertoj, prezentaĵoj, magio ktp.
Poste oni renkontiĝos en la "knajpo" por babili kaj komune trinki glason da vino aŭ biero.
Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.
Ekzistas eĉ la ebleco de la subvencioj por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo.
Do, bonvolu priskribi vian interesan hobion!
Do, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon! Fariĝos bonega kaj grandioza renkontiĝo kaj travivaĵo!!!
Pliajn informojn: http://www.esperanto.de/psi
Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin je: 30-a PSI
Kun afablaj salutoj
La PSI teamo
http://facebook.com/EsperantoPSI
30-a Printempa Semajno Internacia
-
Saluton! Urĝe!
Ĉu vi ŝatas ferii esperante, revidi geamikojn kaj konatiĝi kun agrablajn homojn?…
-
05 Apr 2014
29-a Printempa Semajno Internacia (PSI)
-
Saluton!
Ĉu vi ŝ atas ferii esperante?
Tiam venu al la Printempa Semajno Internacia (…
-
01 Feb 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
220 visits
30-a Printempa Semajno Internacia - aprilo 2014 -
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.