Antaŭ kelkaj monatoj en mia loĝloko aperis dua memor-tabulo por pereitaj dum dua mondmilito. Oni starigis ĝin apude memortabulo al partizanoj starigita antaŭ tridekkvin jaroj. Sur tombejo estas tria tabulo starigita de familianoj por memorigi viktimoj de la 8. de marto 1944. jaro pri kio mi jam skribis. Tiu (tria) memortabulo verŝajne al neniu estas problema, sed kial nun aperis la dua? Provos mi skribi mian opinion kaj por publiko noti kiu kiel pereis...

Sur la "partizana" flanko troviĝas dek falintaj en vico de kontraŭfaŝistoj, por almenaŭ alproksimiĝi (egaligi) nombro da viktimoj ambauflankeoni sur la dua tabulo sub titolo: "Al pereintaj por hejmlando Kroatio " oni listigis naŭ personoj. Parto da viktimoj estas ligitaj kun la sorto, sed ili estas viktimoj de ĉiuj eblaj flankoj:

La unua Kata M. estis pafmortigita de partizanoj pro denunco de komandanto de partizanoj al germanoj; li estis en vilaĝo provante interkonsenti kun Sibo S. kiu estis ustaŝo ke transiru al partizanoj, partizano Ivo M. kun helpo de Sibo sukcesis savi sin, sed Sibo estis forkondukita de germanaj soldatoj;li travivis sed malaperis tuj post fino de milto (verŝajne mortigita de tiama policio) kaj lia nomo ankaŭ alvenis sur tabulo.

Andrija Poljak estis funkciulo de ustaŝa reĝimo kiu pro kunlaboro kun partizanoj finis kaj pereis en koncentrejo Jasenovac. Lau mia opinio lia nomo devus esti sur la unua memortabulo, sed kial ne estas: eble ĉar apartenis al erara familio...

Nina Taraš estas patrino de Jakov kaj ambau alvenis ĉitie pro malfeliĉa infana ludo. Jakov aktivigis granaton kaj pro eksplodo pereis kune kun patrino en sia kuirejo.

Marko S. estis partizano kiu estis mortpafita de partizanoj pro akuzo kiel dizertonto.

Sibo estas jam menciita supre, malaperis tuj post la fino de milito... Verŝajna viktimo de sekreta policio. Li ekiris el Zagrebo al hejmo sed neniam alvenis sur insulo. Onidire lastfoje estis vidita en malliberejo en Split...

Juraj Ŝ. estis mortpafita de germana armeo.

Nikola Ŝ. pereis kiel ustaŝo dum bataloj kontraŭ partizanoj sur monto Kozara en Bosnio.

Tomislav V. estis infano mortpafita de germana armeo... Ĉar lia familio estis najbara de mia familio mi memoras ke ili havis honordiplomon je lia nomo kiel viktimo de faŝizmo eldonita en Jugoslavio...

Ili ĉiuj estas viktimoj de milito, kaj krom unu aŭ du meritas mencion kiel memoro al teruraĵoj de milito, sed kial tia titolo de memortabulo? Laŭ nuna konstitucio Kroatio havas siaj fundamentoj en antifaŝizma batalo de partizanoj, ĉu ustaŝo pereinta sur flanko de faŝistoj konstruis sian vivon en fundamentoj de tia Kroatio? Mi pensas ke nunaj "ustaŝoj" deziris iamaniere egaligi nombron de viktimoj ambauflanke, kaj eble tion ili sukcesos se ĉiuj aliaj ne volus scii. Mi devus skribi ĉi tiun artikolon por ke mi povus trankvile dormi... Ĉu ili trankvile dormas mi ne scias, sed interesa estas ankau observo ke vilaĝa registaro estas elektita antaŭ pli ol ses jaroj je mandato de kvar jaroj, por regulaj elektoj oni ne havis monojn, ja estas krizo kaj bezonas ŝpari, kaj kial perdi monojn kaj tempon al tia bagatelaĵo?