Mi estas laboristo... neniun titolon antaŭ nomo mi havas se mi ne irus an mezepoko kiam mia familio apartenis al etaj nobeluloj. Mi mem ridus vidinte mallongiĝon nob antau familia nomo kiel mi povas esti nobla nur pro tio ĉar iu mia antaŭulo faris ion nobla aŭ aĉetis titolon? Tamen ekzistas homoj postulantaj titolon antau familia nomo. Bedaŭras mi ke kelkajn konas... Unu el ili estas doktoro Marasović gvidanto de Splita kliniko; ne scias mi ĉu liaj estis nobeluloj sed ĉu li estas vi decidu:

Antaŭ eble unu monato li parolante pri kroatia politiko ligita kun milito en Bosnio diris ke nuntempa kroatia prezidanto Ivo Josipović eraras dirinte ke tiu politiko dum 90-aj jaroj malbona; ilustrite tion per nombro de vunditaj Bosnisnoj kuracintaj en Splita kliniko kaj kvanto da sango uzata por kuraci ilin. Finis li per vortoj: Kiu tio pagos: 85 000 dozoj da sango al ni?

Mi provos parte respondi:

1. unue ili estis malsanuloj kaj li kiel kuracisto devis helpi al ĉiuj same

2. ili estis vunditaj parte de kroatia armeo

3. li devis unue demandi min kaj aliaj volontulaj sango-donacantoj ĉu ni deziras ke li vendas tio kio ni donacis.



Mi donacis trideko da foje sangon por helpi al malsanaj homoj, se mi pensas ke malsanulejo vendas miajn donacojn mi sentus kiel personoj vendataj sian korpon por mono. Mi ĝojas ke mia sango helpis almenau al iu homo bezonata helpon; mi min ne delklaras nacie, kaj por mi estas same ĉu mi helpis al Kroatino -o aŭ iu ajn alinacieca homo

Esperas mi ke ankoraŭ multaj jaroj mi povus helpi al bezonataj... kaj same esperas ke al neniu estus bezonata tia helpo!!!!!!