En Germanujo oni elektis novan parlamentanaron. Kiel ĉefministrino pluagos (pli ĝuste dirite, pluneagos) s-ino Merkel. Nun ŝia kunsidanto estas liberala partio FDP kiu proas pli liberan ekonomion. La socialdemokratojn oni puŝis flanken, do ili falis planken.

La nova stelulo d-ro Guido Westerwelle dum renkontiĝo kun fremdaj ĵurnalistoj rifuzis respondi angle al la demando de angla ĵurnalisto. Kaj en sia parolo diris ke en Germanujo oni parolu germane, kaj la germana estu ŝtatlingvo konstitucie.

Dume la insistaj onidiroj jam nomumas d-ron Westerwelle eksterafera ministro. Kun lameta lernejangla.

Pli da 300 opinioj estis esprimitaj sub la novaĵo. Ĉar en Okcidento oni ĉiam opinias plate, la opinioj apartenas al du ĉefaj kategorioj.

La unuaj diras (kvankam ni ne subtenas la liberalulojn), tamen brave d-ro Westerwelle, la germana estu la ŝtatlingvo.

La duaj diras: jen eksterafera ministro netaŭga por la posteno, ĉar malbone parolas la anglan.

Al la unuaj mi diras: ĉu ne sufiĉas ĉiuj jam verkitaj leĝoj? Ĉu post la konstitucia enskribiĝo de la ŝtatlingvo oni malpermesos paroli alilingve en la publikaj lokoj, same kiel en Turkujo?

Al la duaj mi respondus: se ministroj de ekonomio rajtas ne esti kompetentaj pri ekonomio, kial do la eksterafera nepre parolu bone la anglan?

Mia propra opinio: Schopenhauer malŝatis la francan tamen bone scipovante ĝin. Ies kontraŭstarado al la angla fontas el la nescipovo de ĝi. Homoj lernintaj neniun fremdan lingvon rabas sin kaj ne meritas la nomon de kulturhavuloj. Kaj leĝaj artikoloj ne estas taŭga rifuĝejo por tiaj uloj.

P.S. Viaj komentoj bonvenas. Tamen se oni mencios Esperanton, mi respondos, kien oni enŝovu ĝin.