Hodiaŭ mi ekbezonis adresaron haveblan PDF-forme en la reto. La paĝaro enhavanta ĝin jam estis forviŝita. Antaŭe mi nur sopirus kaj forgesus la aferon.

Sed nun mi ekserĉis per 6006La ordono "cache:" kaj trovis la PDF-aĵon.

Mi havas kaj trastudis artikolon de pola interretfakulo pri elĉasado de sekretoj per 6006LE. Ankoraŭ nun troveblas saĝuletoj kiuj konservas ekz. adresarojn aŭ internajn telefonnumerlistojn en Excel-formato ĉe siaj retejoj.

La informoj ĉiam kostis multon da mono. Kiam oni lerte uzas la ĉasilojn, oni povas iomete perlabori. Mi jam vendis kelkajn nom- kaj adreslistojn al reklamagentejoj. Mi iĝis danĝeeera.