Ne temas pri la pensoplenŝajna romano de la stulta Paolo Coelho.

Droga reĝlando en Kalifornio. Krimuloj trovas ĥemiiston kiu kapablas krei drogon kies konsisto estas plene laŭleĝa, do la komercado pri ĝi ne puneblus.

Dume kelkopeto da policistoj ĉasas la krimreĝojn per eksterleĝaj metodoj, senpermese. Du el ili pereas. La batalo daŭras.

La nova drogo nomata "Ĉielarko" superas eĉ kokainon. La merkato de kokaino estas en danĝero, kaj tio maltrankviligas la kontraŭuan krimgrupon.

La bono, kompreneble venkas. En la romano abundas ne tre beletraj priskriboj de torturoj, bataloj, kadavroj ktp. Por mi tioma naturfideleco tamen estis utila, ĉar legante oni lernas la lingvaĵon de la Kalifornia submondo.