Antaŭhieraŭ estis ĉiumonata renkontiĝo en niaurba klubo. Unu el la klubanoj sukcesis gvidi kurson de Eo. Ĝin partoprenis (nekredeeeble!) kelkaj junuloj.

Do la instruinto venigis du el ili al la klubo.

La gastoj atestis ke Esperanto estas vivanta lingvo (kvankam dormanta, ĉar ĉiuj parolis nacilingve).

La veninta junulino estis studantino pri lingviscienco. La junulo havis ian teknikan metion. Tamen ĝuste li aspektis iomete kiel strangulo, kun malklara rideto vaganta sur la lipoj kaj streĉita korpoteno.

Tio esperigas ke li iĝos vera Esperantisto: la stranguloj pli facile aliĝas al la "movado".

Oni varbu dismetante informfoliojn ĉe la akceptejoj de animkuracistoj kaj psikologiistoj. Vi vidos, ke la tiom dezirataj kaj alstrebataj nombroj kreskos.

P.S. Averteto por senhumoruloj. Ĉi-supra artikolo entenas ironion. Ne ridindigu vin gratulante min pro la "grava okazaĵo".