Dek jarojn mi profesie laboris – kiel ĝia manaĝero – kun la rokmuzika grupo Team': organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. Tre interesa laboro – kaj belaj rememoroj. Jen kion skribas pri tio Esperanta Vikipedio:

TEAM estis dum la 80-aj jaroj la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ĝi gajnis la unuan lokon en la tiama plej prestiĝa ĉeĥoslovaka muzika konkurso "Zlatý slávik" (Esperante: "Ora Najtingalo"). En 1991 la kantisto de la grupo Pavol Habera gajnis la saman premion en la kategorio "kantisto", superante i.a. Karel Gott-on.

En 1989, Team' eldonis la albumon "Team en Esperanto" (resp. "Ora Team'", la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček.

...........

Mi aldonas al mia Ipernity-paĝo kelkajn specimenojn el la Esperanta albumo Ora Team', en MP3-formato. Se estos intereso, mi aldonos pliajn. En mia "Galerio", https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek, vi trovos ankaŭ la koncernajn tekstojn. Mi rekomendas aŭskulti la kantojn sur la menciita paĝaro (do klaki tie la ikonon kun muziko), tie oni povas aŭdi la muzikon kaj vidi la tekstojn samtempe.

Agrablan aŭskultadon!