Sikullando – (Sekellando)


Sikullando estas historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, tiel ĝi situas proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %), ilia kulturo komplete diferencas de la ceteraj partoj de la lando. En la ĉiutaga vivo ili parolas hungare, tamen tiu ĉi lingvo ne estas oficiala, ĉar sur teritorio de la tuta Rumanio nur la rumana lingvo estas oficiala. La sikuloj ŝatus havi aŭtonomion kaj memadministracion ene de Rumanio, kiel tiaj ekzistas en Sud-Tirolo, Sicilio, Vojvodino kaj en ĉiuj hispanaj provincoj.


Hodiaŭ Sikullando apartenas al tri, diversaj, rumaniaj departementoj: preskaŭ al plenaj departementoj Harghita kaj Covasna kaj parte al departemento Mures. (Ceteraj, pli malgrandaj partoj de Sikullando apartenas ankaŭ al aliaj departementoj.) Inter la jaroj 1952 kaj 1968 la regiono ekzistis sub la nomo Hungara Aŭtonoma Provinco, sed poste en 1968 oni kreis en Rumanio la departementojn, pro tio tiu ĉi regiono disiĝis al la supre menciitaj du kaj duono da departementoj.


Ekde la jaro 2003 ekzistas la Sikula Nacia Konsilio (SzNT = SNK), kies celo estas atingi la aŭtonomion de Sikullando (unuigo de sikulaj partoj de tiuj ĉi 3 departementoj), kies primara oficiala lingvo estu la hungara kaj sekundara la rumana. Oni antaŭvidas dividi la aŭtonoman Sikullandon en 8 provincojn, kiuj estas tradicie nomataj „seĝoj”. Sikullando havas ankaŭ flagon, kiu hodiaŭ kompreneble ne estas oficiala, sed ĝi estas vaste uzata, ankaŭ la Sikula Nacia Konsilio uzas tiun flagon. Ili havas ankaŭ himnon (Sikula Himno), kiu estis verkita en 1921. Ili havas planatan, plejaltnivelan, interretan domajnokodon (sic), kaj internacian aŭtomobilsignon (SIC), kiun ili nun uzas neoficiale, en formo de glumarko. La antaŭvidata ĉefurbo estas Marosvásárhely (Targu Mures). La regiono ne celas apartiĝon de Rumanio (kiel tion la rumana gazetaro kelkfoje misklarigas), ili ŝatus nur aŭtonomion kaj memadministracion ene de Rumanio. La rumana registaro neas eĉ la fakton, ke tiu ĉi regiono ekzistas kaj ekzistis dum la historio malgraŭ tio, ke granda plimulto de la homoj vivantaj en Sikullando sin konfesas sikuloj, uzas la sikulan flagon, kantas la sikulan himnon, kaj anstataŭ la oficiala rumana lingvo parolas en sia ĉiutaga vivo la sikulan dialekton de la hungara.


La klopodoj por aŭtonomio hodiaŭ havas neordinaran signifon, ĉar la rumana registaro planas la enkondukon de regionoj, kiuj ne sekvas la limojn de Sikullando, eĉ volas dividi ĝin en 3 partojn, kaj loki en 3 diversajn regionojn, kie la proporcio de la sikuloj estus proksimume nur 30 %. Ni esperas, ke ankaŭ en Rumanio efektiviĝos tiuj principoj, laŭ kiuj Eŭropa Unio ne difinas, sed rekonas la jam ekzistantajn regionojn.


Kelkaj donitaĵoj:

ekzisto: ekde la XIII-a jarcento

loĝantaro: 750.000 – 800.000

sikuloj inter la loĝantaro: 70 – 80 %

areo: ~ 12.000 kvadratkilometroj ( ~ = Montenegro, Kataro, Jamajko, Porto-Riko)

parto de: Transilvanio

ĝia nomo en diversaj lingvoj: Tinutul Seciuesc (rumane), Székelyföld (hungare),
Terra Siculorum (latine), Szekler Land (angle)

religioj: rom-katolika (53 %), protestanta (21 %), ortodoksa (17 %), unitaria (6 %)

tuta sikula loĝantaro: ~ 1 miliono, el ili 550.000 loĝas en Sikullando, 180.000
alie en Transilvanio, 185.000 en Hungario kaj 100.000 alie en
la mondo

rezidejoj de la 8 antaŭvidataj, sikullandaj provincoj: Marosvásárhely, Gyergyószentmiklós, Székelyudvarhely, Csíkszereda, Barót, Kézdivásárhely, Sepsiszentgyörgy, Kovászna


Vidu ankaŭ la retejon
www.change.org/petitions/government-of-romania-recognize-the-autonomy-of-székely-land




_____________________________________________________________________

La tradukinto, D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár dankas la valoran helpon kaj konsilojn de la provlegantoj: S-ro Leo De Cooman kaj S-ro Jozefo Horváth