Margrethe Noll (1874-1962), ok jarojn pli aĝa kunlaborantino de Schröder kaj poste mem la eble plej konata dana esperantistino, skribis la sekvan nekrologon en Dana Esperantisto 1909, p. 93-94, el kiu estas ankaŭ prenita la foto. La stilo kaj vortumo estas originala, nur unu evidentan pres-eraron mi korektis kaj aldonis malmultajn klarigon en angulaj krampoj ([..]).

Nekrologo

"„La vera animo forlasis nin“, tiel skribis antaŭ unu jaro unu el la K.E.K’aninoj [membro de la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago fondita je 1908-01-02], kiam Sino Marie Schrøder forlasis la estraron de K.E.K.; tiam ni ne pensis, ke post unu jaro la tuta dana esperantistaro povos ripeti la saman frazon aldonante la malgrandan vorton „por ĉiam“.

Jes, nia kara, ŝatata samideanino estas for; je mardo la 31-a de Aŭgusto alvenis de Ĝenevo telegramo, kiu mallonge raportis ke: La Esperantistino Sino Marie Schrøder estas trovita morta.

Neniam la esperantistoj en Danujo ricevis pli malĝojan sciigon ol tiu; neniu povas kompreni, ke la juna gaja virino, kiun oni ĵus adiaŭis antaŭ ŝia vojaĝo al Barcelono, ne devas atingi ĉi-tiun urbon, ne devas reveni kaj rakonti pri la kongreso, kie ŝi devus reprezenti Danujon kiel delegito.

Granda estas la doloro en la esperantistaro, ĉar granda estas la perdo; neniu certe laboris tiel multe kaj fervore por nia afero dum la lastaj du jaroj, neniu sin oferis tiel volonte kaj donis sian tutan [94] liberan tempon kaj ĉiujn siajn fortojn al la esperanta laboro.

Se ni legos la historion de la movado en Danujo dum la lastaj du jaroj, ni ĉie trovos la nomon de Sino Schrøder. De la unua momento, kiam ŝi fariĝis Esperantisto ŝi nelacigeble aranĝis ĉion; estas ŝi, kiu fondis K.E.K., kiu starigis C.D.E.L. [Centra Dana Esperantista Ligo, nuntempe Dana Esperanto-Asocio], kiu ĉefe aranĝis la postkongresajn tagojn en Kopenhago dum la lasta somero [post la 4-a UK en Dresdeno en 1908]; ŝi plibonigis nian gazeton [Dana Esperantisto, fondita kun CDEL en 1908], elsendis la kolektarojn de gazetoj inter la diversaj kluboj, proponis la unuan danan esp. jarkunvenon [en Aarhus je 1909-07-11] kaj ankaŭ zorgis pri ĝia efektiviĝo; ni ĉiuj memoras la grandan laboron, kiun ŝi havis antaŭ ĉi-tiu unua loka kongreso en Danujo, kaj ankaŭ ŝian grandan sukceson, kiam ŝi preskaŭ sen ia antaŭ-preparo parolis, ne sole por si mem, sed ankaŭ por Sro Skeel-Giørling [1876-1910], kiu ja bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Ne malpli valoraj estis ankaŭ ŝiaj penadoj por kunligi niajn svedajn samideanojn al Dana Esperantisto.

Jes, certe ne ekzistas ia entrepreno en la dana Esperanto-movado, pro kiu ni ne ŝuldas dankon al Sino Schrøder. Ĉiuj multe aŭdis pri ŝia granda energio, kaj ankaŭ multaj konis ĝin, sed certe neniu konis ŝin kaj ŝian laboremecon tiel kiel mi, kiu dum unu kaj duona jaro preskaŭ ĉiutage laboris kune kun ŝi kaj de proksime vidis kiom da tempo kaj kiom da fortoj ŝi uzis por servi al nia afero; ofte ŝi havis tiom da laboro, kaj la laboro tute okupis ŝiajn pensojn, ke ŝi forgesis manĝi dum la tuta tago. Estis granda plezuro labori kune kun ŝi, ĉar ŝi ĉiam laboris kun ĝojo kaj intereso, kaj dum ĉi-tiuj laborplenaj vesperoj kaj noktoj, mi konatiĝis kun ŝia varma kaj riĉa koro; ŝi estis sindona kaj fidela kiel amiko, pardonema kontraŭ malamikoj.

La dana esperantistaro perdis unu el siaj plej valoraj apogoj, al kiu ni ŝuldas multe da danko, kaj kiam ni diros al vi, nia kara neforgesebla samideanino, la lastan adiaŭon, ni aldonu ankaŭ nian plej sinceran dankon pro via granda laboro; la memoro pri vi ĉiam restos inter viaj dankemaj samideanoj kaj amikoj.

Margrethe Noll."

Samkajere sur p. 96 ankoraŭ troviĝas jena noto:

"La entombigo de Srino Schrøder

Vendrede la 10an de septembro okazis la entombigo de Srino Schrøder [en Kopenhago]. Grandega reprezentaro de la danaj Esperantistoj ĉeestis, kaj multaj belegaj florgirlandoj de la diversaj Esperantist-societoj ornamis la ĉerkon. La pastro bele parolis pri la alta idealismo, la sindona laboremeco, kiu distingis la mortinton; ŝi estis homo, kiu ion volis, kaj ion povis. Fine sonis la belega kantado de nia samideanino Srino Melchior, kiu sole kantis Litanio de Schubert. – La tuta ceremonio estis tre bela kaj solenplena."

Foton de ŝia tombo-ŝtono vi trovas ĉe Ailanto, same kiel la kanton de Esperanto Desperado omaĝe al ŝi: "... malnova fot', belulin', mistika vizaĝ', mi tre ŝatus koni vin ...".

Iom pli pri Marie

Marie Schröder ne nur estis "belulin' ", sed ankaŭ tre saĝa kaj surprize "moderna". Kion Noll alludas per la hodiaŭ iom neklara "elsendis la kolektarojn de gazeto" estis jeno: Dana Esperantisto estis interŝanĝita kun aro de aliaj tiamaj Esperanto-periodaĵoj. Schröder legis ilin kaj redaktis la rubrikon "Esperanto i Udlandet - Tutmonda Kroniko". Surbaze de la pro tio akiritaj spertoj ŝi publikigis artikolon "La Esperantista Gazetaro" (Dana E-isto 1909, p. 82-83) kie ŝi konstatas kaj pledas:

"... Kiam oni havas la plezuron ĉiumonate tralegi aron da Esp. gazetoj, oni vidas denove kaj denove la samajn notetojn, oficialajn sciigojn, informojn pri la kongresoj, pri U.E.A., kaj antaŭ ĉio la eksterlanda movado; plie tre ofte malgrandajn rakontetojn aŭ artikolojn de esp. eminentuloj, represitajn laŭ unu gazeto de la aliaj, - kaj oni do nepre devas pripensi, kiel granda ŝparado estus, se ĉ-tiuj sciigoj estus presataj samtempe en unu presejo anstataŭ en multaj diversaj lokoj.

La penso estas malnova: en multaj landoj ekz. la stenografiaj gazetoj de la diversaj unuiĝoj havas la saman stenografiitan aldonon, dum ilia presita enhavo estas tre diverĝanta.)

Rezultus el simila aranĝo pri Esperanta aldono kun absolute neŭtrala enhavo (mallongaj ĝeneralinteresaj sciigoj pri la tutmonda movado, bonstilaj rakontetoj, konsiloj pri lernado, instruo, kaj propagando) multaj gajnoj: ŝparado de mono kaj evito de tempperdo je la konstanta represado ... Kiel malgranda komenco oni eble povus realigi la aranĝon inter gazetoj en najbaraj landoj, kaj mi tial precipe petas al skandinavaj samideanoj pritrakti la ideon por eble ĝin realigi je la komenco de la proksima jaro kiel unu el la unuaj paŝoj al skandinava kunlaborado."

Jam sur paĝo 77 de la sama 2-a jarkolekto 1909 unuan fojon legeblas nova rubriko "Esperanto en Svedujo (Sverige)", kie oni en la sveda informas la svedajn esperantistojn (Till Sveriges Esperantister), ke "Dana Esperantisto nun estas la organo de la Esperanto-Movado en Svedio" kaj ke svedaj esperantistoj devus aboni ĝin.

Ankaŭ alian proponon ŝi faris, nome ke dum la Universalaj Kongresoj la Lingva Komitato diskutu kun la kongresanoj pri lingvaj demandoj: "... mi volas diskuton aŭ, se oni preferas, demandadon kaj respondadon." (Dana E-isto 1909, p. 74).

Ŝian rolon por kaj dum la 1-a "Dana Esperantista Jarkunveno" en Aarhus, dimanĉon la 11-an de julio 1909, rande de "grandioza nacia ekspozicio", Margrethe Noll mencias. Sur paĝoj 1909, 71-72 ni iom pli detale ekscias:

"En la foresto de S-ro Skeel-Giörling ĉi-tiu kunsido estas direktita de S-ino Marie Schröder, kaj sukcesis en la daŭro de 2 horoj prit[r]akti la tutan tagordon."

Evidente ŝi do estis ankaŭ lerta estro kaj gvidanto de labor-kunsidoj en epoko, dum kiu tute ne estis "normala", ke 27-jara virino prezidas tiajn rondojn konsistantaj precipe el pli aĝaj viroj. La akceptitaj "resolucioj rekomendantaj" tre probable ankaŭ estas preparitaj de ŝi, i.a. "laŭpove serĉi kunlaboradon kun svedaj, norvegaj kaj finnaj esperantistoj".

Post la labor-kunsido Marie devis paroli nome de la esperantistoj dum la malfermo de la publika kunveno fare de la urbestro de Aarhus en la ekspoziciejo. I.a. ŝi konsilas "al gepatroj kaj instruistoj apogi la movadon, kiu enhavas tiel grandajn realajn kaj idealajn valorojn por la infanaro kaj la junularo".

Aktivecon, kiun Noll ne mencias, ni fine trovas sur p. 1909, 76 en la dana. Dimanĉon, la 20-an de junio 1909 okazis la "fonda ĝenerala kunveno" de "Esperantista Biciklistklubo" (Cykleklubben). Marie estas elektita al la tripersona estraro, poste sekvis ekskurso "til Eremitagen". Ankaŭ tio - por ni nuntempe nur randa afero - tiuepoke estis "moderna" kaj pridisputita: Ĉu "decus" por juna virino tia "maldeca" sporto? Ĝi ankaŭ estis tragedia: Nur ses semajnojn poste Marie Schröder mortis en Svislando - en bicikla akcidento!

Mari', saĝulin', mi tre ŝatus koni vin ...

P.S.: Mi unue afiŝis tiun tekston la 1-an de aŭgusto 2009. Mi nun aldonis la skanaĵon de Dansk Esperanto-Blad kun la foto de Margrethe Noll kaj la intertempe ricevitan informon pri la "bicikla akcidento" (17-a de januaro 2010).