Antaŭ tri jaroj mi denove aliĝis al la marŝo Kennedy [nl] en Someren (NL), kiu ĉiujare okazas en la unua semajnfino de julio. Je mia granda miro post kelka tempo mi ricevis grandan koverton de la organizantoj de tiu ĉi marŝo.

Montriĝis ke oni sendis al kelkaj regulaj partoprenantoj pakaĵon kun reklamiloj. Tiu pakaĵo enhavis i.a. longan, flavan gluafiŝon (60, 70 cm longan) kun emblemo kaj teksto. Tiu gluafiŝo troviĝis dum sufiĉe longa periodo, almenaŭ ĝis monatoj post la marŝo, sur la aŭto, Interese se sur ŝoseo veturas malantaŭ vi kamioneto el Someren.

Ŝajne ankaŭ ĉi-jare oni denove disdonis/dissendis tiajn gluafiŝojn. Vendrede, veturante sur ŝoseo, mi vidis aŭton kie troviĝis tia longa gluafiŝo sur la malantaŭa fenestro. Kaj estis de la aktuala jaro, do de la marŝo kiu komenciĝos post ĉirkaŭ du monatoj. Mi ĝojis vidi tion! Restas nun la demando: ĉu ili sendos ankoraŭ, aŭ ĉu mi mem akiru unu?

[nl] Origineel in het nederlands

(aldonita en aŭgusto) La afiŝo estas akirita, kaj tiel aspektas la afero: