Vi ne scias la montetojn
de Cesare Pavese

Vi ne scias la montetojn,
kie disverŝiĝis la sango.
Ni ĉiuj forfuĝis
ni ĉiuj ĵetis
l'armilon kaj la nomon. Unu virino
rigardis nin forkuri.
Nur unu el ni
haltis kun pugno fermita,
ekvidis ĉielon vakua,
klinis la kapon kaj mortis
ĉe muro, senvorte.
Nun li estas ĉifono de sango
kaj sia nomo. Unu virino
nin atendas ĉe l' montetoj.

esperantigis Helena