( Giuseppe Ungaretti)

LA SERENO (1918)


Post multa

nebul’

unu post

la alia

jen montriĝas la steloj

Mi spiras

la freŝon

donitan

de koloroj de l' ĉielo

Mi rekonas min

en imago efemera

Kaptita en turno

ĉiam viva

(trad. Helena)