Dum mia infanaĝo, en diversaj grupaj ludoj, ni uzis simplajn versaĵetojn por lotumi unu ludanton, kiu estus devonta komenci la ludon, kaj tiu kutimo samas ankaŭ nun inter ĉiuj infanoj de la mondo.
Rigardante ilin, mi elpensis ĉi subajn:

Sur la turo la horloĝo
batas horon kun fervoro;
batas unu, batas du
kaj je tri foriru vi.

*******

Mi rikoltos en la kampo
belajn florojn por la ĉambro ;
la plej belajn en bukedon
sed urtikon mi forĵetu.