Hodiaŭ estas Sankta Nikolao, unu el la plej gravaj festoj por la bulgaroj kaj mi bondeziras ĉiujn, kiujn celebras en la sama tago.
Gratulojn!

Mi skribas la bulgaran legendon pri St. Nikolao kaj se iu sendas al mi alian legendon el lia patrolando, mi volontege legos ĝin.


Sankta Nikolao, kiu nomo signifas Venkinto, estas protektanto de la akvoj kaj gardas la homojn de inundoj kaj dronigo. Li regas super la maroj, la riveroj, la lagoj kaj subakva mondo.
En la popolaj imagoj li aspektas kiel flugilhava fraulo, fluganta super la maroj kaj protektanta la maristoj kaj fiŝkaptistoj. Ankaŭ oni prezentas lin kiel avo kun longa blanka barbo.
Oni kredas ankaŭ, ke Sankta Nikolao estas patrono de la komercistoj kaj li helpas al la gefrauloj por edziĝi.
La legendoj rakontas, ke Sankta Nikolao savis
iun boaton de droniĝo kiel li metis karpon en ĝian truon. Pro tio la fiŝo estas la baza menuo sur la manĝtablo de la bulgaroj.
La kulto al Sankta Nikolao kiel protektanto de la maristoj kaj la fiŝkaptistoj oni celebras ekde jarcentoj.
Laaŭ la popolaj legendoj li veturas per ora ŝipo kiu ĉiam alvenas tien, kie oni bezonas lian helpon. Dio donis al
St. Nikolao la forton por kvietigi la ventegojn kaj la marajn elementojn kaj li savi la bezonatajn.
La plej bone tiu ĉi kredo oni esprimas en la popola kanto pri li:

"Aperis fortega vento,

fortega vento en la Nigra maro,


barkistoj Dion petas,


Dion petas, min alvokas:


-Kie vi estas Sankta Nikolao?


- Kie vi estas, por alveni ĉi tien?


Por kvietigi la fortegan venton,


por ke ni ne mortu.


Sankta Nikolao diras:


Mi iris en Nigran maron


kaj mi kvietigis fortegan venton."

La legendo diras, ke kiam oni konstruas novan boaton, en ĝi oni devas meti ikonon de Sankta Nikolao. Oni kredas, ke ĝi protektos la boaton kaj la fiŝistojn de la ventegoj. Kun la ikono de la sanktulo en la manoj, la edzinoj de la maristoj dum marventego ekstaris ĉe la bordo kaj enakvigis ĝin tri foje kiel magivorto por ke iliaj edzoj hejmenrevenu vivantaj.