Nun estas vi l’ ordonanto
Vi diras, mi jesas
Ne estas diskut’ , ne
Jen nun silentas ĝojkanto
De l’ okuloj pesas
La larmoj en ŝut’. Ve...
Ja vi Kreis tiun ĉi staton
Kreis tiun kreaĵon -
Mallumega fon’
Pro vi estas tiu malŝato
Ĉiu malbona aĵo
Sed ne pardon’
Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Tiam do tie ĉi
Kie kaŝiĝos vi
De ĉi tiu ĝojflago
Eblos tuta permes’
Por la koko, sen ĉes’,
La kriad’
Ne plu estos la sam’
Sed ja estos la am’
Sen ĉesad’
Kiam tutregos la vero
Ju pli ĉi-sufero
Des pli via pago-sumo
Ĉiu ĉi-am’ sufokita
Ĉi-krio barita
Ĉi-samb’ en mallumo
Fi-vi de l’ malĝojo kreanto
Estu vi malkreanto
De ĉi suferad’
Fi-vi estu tute paginta
Pro la larm’ ruliĝinta
De l’ ĉi plorad’
Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Nova ĝojo-alven’
Floriĝinta ĝarden’
Kontraŭ via fiago
Estos al vi ĝeniĝo
Ĉe la suno-leviĝo
Sen la permeso via
Kaj mi ridos ĝisoste
Ĉar ne plu estos poste
ĉi-malĝojo nia
Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Estos malĝojfiniĝo
ĉe mateno-naskiĝo
Poezioreago
Klara estos ĉiel’
Ĉe la eksunohel’
Kaj al vi estos honto
Kiel dampos do vi
La kantadon de ni
Ĉe via fronto
Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Kaj vi bedaŭros do
Ktp, ktp
La la la la laja